Vai all’indice

ĉu la tempo ekzistas?

di baibaibibi, 19 ottobre 2014

Messaggi: 130

Lingua: Esperanto

mihxil (Mostra il profilo) 07 novembre 2014 21:46:29

ustra:
Mi pensas, keal vi eble interesas la teorio de "Hiperspaco". Ĝi devenas el la EPR paradokso kaj ĝi estas kvar-dimensia. Jean Emile Charon kaj Burkhard Heim elvolvis tiun ĉi teorion nedepende unu de la alia.

Laŭ tiu ĉi teorio la Hiperspaco ne havas tempon. Tie ekzistas nur eterneco. "Nia" spac-tempo troviĝas ene la Hiperspaco. Oni distingas inter la interna spac-tempo (transejo) kaj la eksterna spac-tempo (maltransejo). Tie la Hiperspaco estas la "ĉielo".
Laŭ mi ankaŭ ĉi tie vi miskas ĉion kaj komprenas nur duone pri kio vi parolas.

Hiperspaco estas la populara termino por Minkovski-spaco. Tio efektive estas la kvar-dimensia spaco de la teorio de relativeco. Ĝi apenaŭ rilatas al la EPR-paradokso. La Minkovski-spaco efektive konsidereblas sentempa unuo, spaco kiu enhavas ĉion de la pastinteco kaj ĉion de la estonteco.

ustra (Mostra il profilo) 08 novembre 2014 09:46:27

mihxil:

Kia mizerega trolaĉo vi estas!
Se mi volis paroli pri la Minkovski-spaco aŭ pri iu ajn teorio, mi faris tion. Ĉu tio ankaŭ tro-postulas vian imagokapablon?

Insidante ĉiu kaj ĉio kaj provante ĉiam denove dikti vian limigitan mondkoncepton al ĉiu, vi eĉ ne rimarkas kiel vi ridingas vin mem. Mizerege!

mihxil (Mostra il profilo) 08 novembre 2014 10:12:51

ustra:
Kia mizerega trolaĉo vi estas!
Se mi volis paroli pri la Minkovski-spaco aŭ pri iu ajn teorio, mi faris tion. Ĉu tio ankaŭ tro-postulas vian imagokapablon?

Insidante ĉiu kaj ĉio kaj provante ĉiam denove dikti vian limigitan mondkoncepton al ĉiu, vi eĉ ne rimarkas kiel vi ridingas vin mem. Mizerege!
Mi nur citas ĉi tion ĉar estus domaĝe se la teamon forigus la originalon.

Miland (Mostra il profilo) 08 novembre 2014 10:25:36

Kompreneble tempo ekxistas. Rigardu kiom oni devas pagi por tio de pentristo aŭ leĝisto. ridulo.gif

baibaibibi (Mostra il profilo) 08 novembre 2014 13:44:19

Terurĉjo:dankon

mi forĵetis mian brakhorloĝon, disrompis ĉiujn hejmajn tempomezurilojn (en fridigiloj, lavmaŝino, televidiloj, mikroonda forno...)

kion fari kun poŝtelefonoj, diversaj komputiloj?
Eble nur elimini la tempon el niaj kapoj puvus helpi, se tempo estus nur iluzio. Sed ne dispecu vian komputilon!

sergejm (Mostra il profilo) 08 novembre 2014 18:12:42

Terurĉjo:dankon

mi forĵetis mian brakhorloĝon, disrompis ĉiujn hejmajn tempomezurilojn (en fridigiloj, lavmaŝino, televidiloj, mikroonda forno...)

kion fari kun poŝtelefonoj, diversaj komputiloj?
Vi povas instali programon en poŝtelefonoj kaj komputilon, kiu hazarde ŝanĝas tempon en la komputiloj (poŝtelefono ankaŭ estas komplputilo, same kiel modernaj televidiloj, mikroonda forno, lavmaŝino ktp). Tiam vi ne povos diri, kiu el viaj komputiloj montras pli precizan tempon. El via mikroonda forno vi ricevos manĝaĵon jen varman, jen malvarman - la temperaturo ankaŭ ne ekzistas, ĝi ja dependas de meza rapideco de molekuloj, kiu dependas de tempo.

baibaibibi (Mostra il profilo) 08 novembre 2014 20:09:15

sergejm:

Mi ne uzas mikroondfornaĉojn, mi preferas salatojn kiuj ne bezonas horloĝojn. Por lavi vi povas uzi viajn manojn, ĉiam estas alternativoj al horloĝoj!

Paulinho (Mostra il profilo) 09 novembre 2014 21:06:16

Se vi demandas al mi pri la tempo, mi komprenas kaj mi diras, "Estas tri horoj", aŭ "estis en la pasinta jarcento." Sed se vi demandas al mi "difinu tempon" mi ne scias kion diri.

baibaibibi (Mostra il profilo) 10 novembre 2014 12:27:36

Paulinho:Se vi demandas al mi pri la tempo, mi komprenas kaj mi diras, "Estas tri horoj", aŭ "estis en la pasinta jarcento." Sed se vi demandas al mi "difinu tempon" mi ne scias kion diri.
Ŝajnas ke la tempo estas movado, estas mezurilo de la movado, nenio pli. Mi pensas ke la homoj troigis la tutan aferon pri la tempo kaj fariĝis "tempfrenezuloj", pro tio mi kreis ĉi tiun fadenon.

Altebrilas (Mostra il profilo) 12 novembre 2014 13:52:21

Tempo, kiel spaco, ne ekzistas, ĉar ili estas nur ujo en kiu aliaj aferoj povas ekzisti.

Torna all’inizio