Sadržaj

Kristanoj mortigintaj

od nornen, 28. listopada 2014.

Poruke: 101

Jezik: Esperanto

Clarence666 (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 04:48:57

> Ĉie, kie iras la vera, pura evangelio de Kristo, la homoj liberiĝas

Ho interese

> Ili liberiĝas de la timo de morto

Nuntempe oni kutime ne plu timas morton, multaj ecx intence sercxas la morton aux almenaux riskon

> Ili liberiĝas de la deziro manĝi unu la alian

Nuntempe oni kutime ne plu mangxas unu la alian, sed nur ruinigas unu la alian per sxtate provizitaj metodoj (monaj kaj aliaj)

> Ili liberiĝas de la bezono oferi siajn gefilojn al la koleremaj dioj

Nuntempe oni kutime ne plu oferas siajn ne plu sxatatajn idpersonojn al dioj, sed al sxtataj fiinstancoj

> Ili liberiĝas de dependeco al drogoj kaj alkoholo

Se tio vere funkcias ... nia Katolika Dio ricevos la Nobelpremion pri medicino

> Ili liberiĝas de la malamo kaj kolero, kiun ili tenis en siaj koroj

Cxu vi neniam rimarkis la fervoran malamon kontraux samseksemuloj, transuloj, senseksuloj, ... ?

> malgraŭ populara opinio, virinoj liberiĝas de sklaveco al viroj

Cxu tio validu ankaux male (viroj liberiĝas de sklaveco al virinoj)?

> Usono fondiĝis sur Kristanaj ideoj; ni estas sufiĉe libera nacio tiam

"estis"?

> Nur nun, kiam ni plejparte perdis la Kristanan influon
> ni ĉiuj estas sklavoj de la Ŝtato

Interesa opinio ... aux cxu eble la sxtato (USA) estas sklavo de la Katolika religio kaj sekve la trovigxantaro estas sklavo de kaj la sxtato kaj la religio?

mihxil (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 06:56:49

Christa627:Mi jam diris, ne konfuzu Kristanismo laŭnoma kun Kristanismo vera.
Do, dum pli ol mil jaroj (aŭ io simila), virtuale ĉiu homo en Eŭropo nomis sin Kristano, sed ĉiuj ili nur 'laŭnome' anis Kristanismon, ili ĉiuj ne estas 'veraj' Kristanoj. Kaj nur post tiu longa tempo, inter tiuj multaj 'malveraj' Kristanoj ekistis kelkaj 'veraj' Kristanoj kiuj ekprotestis kontraŭ tiu skandalo.

Pardonu min, sed tio estas ridinda. Kristano estas tiu kiu nomas sin Kristano. Ĝi ne dependas de via difino, vi ne estas la aŭtoritato. Ankaŭ vi estas nur unu interpretanto. Ja klare ankaŭ kristanismo estas nur unu el la religioj kaj ĝi ne estas pli aŭ malpli 'vera' ol alia religio aŭ ol alia versio de si mem de antaŭ mil jaroj.

Estas bone ke nun multaj kristanoj honeste pense ke sklaveco estas malbona afero. Tiel ke ankaŭ estas bona afero ke la papo nun diris ke evoluado estas fakto. Sed klare neniuj el tiaj aferoj estas propraj al la religio, tiuj ideoj evidente venis de ekstere de la religio.

Christa627: Kaj la Biblio nenie diras, ke sklaveco estas bona.
Ho kiom bone! La biblio kies famaj 'dek reguloj' dediĉas almenaŭ 3 aŭ 4 al la adorado de la superulo, forgesas mencii ke sklaveco estas fia. Probable milionoj da homoj pro tio vivis en mizero. Sed almenaŭ ĝi ne diras ke ĝi estas bona, kia ĝojo! Estas bone ke ĝi ankaŭ ne diras ke seksperfortado de virinoj estas bona afero. Estas bone ke ĝi ankaŭ ne diras ke oni batu siajn infanojn. Nu aliflanke, mi eĉ ne estas tute certa ke ĝi efektive ne diras tiujn aferojn...

Ne, la biblio vere ne estas la fonto de etiko. Mi ĝojas ke Kristanoj provas agi bone, kaj provas decidi por si mem kio estas bona, kaj kio estas malbona. Sed tion fakte provas fari preskaŭ ĉiu homo, tio tute ne estas io kion rajtas alproprigi kristanismo. Feliĉe.

orthohawk (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 09:25:45

kaŝperanto:

La greka vorto tradukita al "eterna" estas Greka "aionios" (el kiu devenas la angla "eon" ), kiu signifas "epokdaŭra" (age-lasting). Certe epoko ne eĉ alproksimiĝas al eterno. Kaj morto certe estas eterna puno, ĉu ne? Estas nerefutebla ke la vera Biblio neniam mencias la Inferon de kutima Kristanismo. Ĉie ĝi estas tradukita de alia vorto kiu ne signifas tion. Bonvolu citi kion vi volas, sed mi dubas ke vi povus citi ion kion mi ne povus refuti.
Jes, sed la uzo de tiu greka vorto kiel "eterna" estas metaforo. Ĝi estas uzita tiel jam de Koine-aj tempoj.

Christa627 (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 18:43:00

mihxil:Pardonu min, sed tio estas ridinda. Kristano estas tiu kiu nomas sin Kristano.
Ne. Oni povas nomi sin ion ajn, sen vere esti tio.

mihxil:Ho kiom bone! La biblio kies famaj 'dek reguloj' dediĉas almenaŭ 3 aŭ 4 al la adorado de la superulo, forgesas mencii ke sklaveco estas fia.... Estas bone ke ĝi ankaŭ ne diras ke seksperfortado de virinoj estas bona afero... Nu aliflanke, mi eĉ ne estas tute certa ke ĝi efektive ne diras tiujn aferojn...
Adorado de la superulo? Vi estas freneza. Kaj kompreneble seksperfortado de virinoj ne estas bona afero, kaj la Biblio ne diras ke ĝi estas bona, kaj ĝi eĉ prezentas ĝin kiel malbonan aferon! Bati infanojn? Kiel vi difinas "bati"?

Christa627 (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 18:50:18

Clarence666:> Usono fondiĝis sur Kristanaj ideoj; ni estas sufiĉe libera nacio tiam

"estis"?
Jes, "estis"; dankon.
Clarence666:
> Nur nun, kiam ni plejparte perdis la Kristanan influon
> ni ĉiuj estas sklavoj de la Ŝtato

Interesa opinio ... aux cxu eble la sxtato (USA) estas sklavo de la Katolika religio kaj sekve la trovigxantaro estas sklavo de kaj la sxtato kaj la religio?
Kiel rilatas la Katolika religio al io ajn? La fondintoj de Usono ne estis Katolikoj, kaj Katolikoj ne havas nun tre grandan influon. La nuna prezidanto verŝajne estas Islamano, kvankam li ne konfesas pri tio. Pro kio alia li festus ramadanon?

antoniomoya (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 18:52:53

Tiu estas la jam-sciita senfina laciga senutila diskuto, kiu kondukas absolute nenien.

Deziro de perdi sian valoran tempon.

Amike.

robbkvasnak (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 19:00:35

Hehe, Clarence, dankon por la indiko. Mi neniam rigardis la definon en PIV. Mi CERTE ne estas pedofilo! Mia edzo estas nur iom pli juna ol mi kaj mi, kiel la plej granda parto de la homaro, rigardas la infanojn kaj junulojn nia futuro por eduki kaj gvidi sed neniel amore. Mi ne havas iun ajn tiajn sentojn por junuloj. Mi estas edukisto kaj mi vidas mian taskon je la instruo de akademiaj fakoj al ili. Ni bezonos la junulojn kiam ni estos oldaj ĉar kio flegos nian mondon se ne ili. Mi sentas egan tristecon kiam mi legas aŭ televidas pri la militoj en kioj oni sensence buĉas la futuron de la homaro.
Eble - kiel ni vidis ĉe la skandaloj ĉirkaŭ la eklezioj - la sacerdotoj emas esti pedofiloj. Mi konas viron kiu diris al mi ke dum sia junaĝo iu sacerdoto maldece tuŝis kaj instigis lin. Feliĉe mi neniam spertis tion.

Christa627 (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 19:31:28

antoniomoya:Tiu estas la jam-sciita senfina laciga senutila diskuto, kiu kondukas absolute nenien.

Deziro de perdi sian valoran tempon.

Amike.
Ha, jes. Sed tio ja estas la forumana vivo. Kompreneble mi scias, ke mi konvinkos neniun. Kaj neniu konvinkos min. Imagu; mi iras al mia amikino kaj diras, "Nu, mi ne plu kredas je Infero." Kaj ŝi respondas, "Ho? Kial?" Kaj mi diras "Iu ulo en interreta forumo informis min, ke Infero ne ekzistas. Tio estas sufiĉa kaŭzi ŝanĝi la kredojn, ĉu ne?"

Kompreneble tio estas absurda ideo. Kaj estus egale absurde supozi, ke iu alia ŝanĝu siajn kredojn pro miaj vortoj. Sed, oni ĉiam sentas la bezonon defendi siajn kredojn kaj argumenti senfine pri ili senkulpa.gif.

Kaj tiam, la pasioj fortiĝas, kaj ni komencas ne nur disputi, sed batali; ni komencas konsideri unu la alian ne kiel samideanojn, sed malamikojn; kaj estas malpaco kaj kolero... Mi tute ne deziras ĉion ĉi. Mi estimas vin ĉiujn; mi respektas vian rajton al viaj kredoj. Mi fakte venis nur por respondi al la demando en la unua afiŝo, ne por disputadi senĉese.

Pacon al vi ĉiuj!

mihxil (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 20:45:14

Christa627:
mihxil:Pardonu min, sed tio estas ridinda. Kristano estas tiu kiu nomas sin Kristano.
Ne. Oni povas nomi sin ion ajn, sen vere esti tio.
Do, kristanismo estas relative nova religio? Ĉar ĉiuj tiuj sklaviguloj ne estis kristanoj? Tio ne senchavas. Ili nomas sin kristanoj, por mi ili estis kristanoj. Via difino de 'vera' kristanismo ne akordas kun la kutima difino, kaj fakte ne teneblas.

Christa627:Adorado de la superulo? Vi estas freneza.
La unuaj kvar laŭ diversaj kristanaj movoj:
biblio:
[list=1]
Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.[/list]
Jen. Jam 4 reguloj kaj ankoraŭ ne aperis 'Ne sklavigu aliajn homojn', aŭ io ajn kio efektive ŝajnus al mi grava. Nur neniondiraĵoj. Mi resumis al 'adorado', sed tiu preciza termino nun ne gravas. La esenco estas la demando ĉu vere la dek reguloj ne povis esti uzataj iom pli efike, ekzemple por klare malpermesi sklavecon, kaj tiel efektive helpi homaron?

Christa627: Kaj kompreneble seksperfortado de virinoj ne estas bona afero, kaj la Biblio ne diras ke ĝi estas bona, kaj ĝi eĉ prezentas ĝin kiel malbonan aferon!
Ekzemple
Genezo 19:8: 8 Jen mi havas du
filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi,
kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru,
ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
Lot, donas siajn filinojn, evidente por esti seksperfortataj. Neniu plendo aŭ puno de la Eternulo sekvas. Ŝajni li ne malkonsentis. Vomige.

Christa627:Bati infanojn? Kiel vi difinas "bati"?
Ne multe gravas. La esenco de mia diro estas ke kristanoj ne havas la rajton alproprigi al si moralon. Ĉu vere vi pensas ke homoj sen la biblio ne povas trovi ke seksperfortado de virinoj estas malbona afero. Mi pensas ke ajna batado de infano estas malbona, sed almenaŭ certa batado estas malbona por ĉiu.

Christa627 (Prikaz profila) 1. studenoga 2014. 21:05:54

mihxil:Ekzemple
Genezo 19:8: 8 Jen mi havas du
filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi,
kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru,
ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
Lot, donas siajn filinojn, evidente por esti seksperfortataj. Neniu plendo aŭ puno de la Eternulo sekvas. Ŝajni li ne malkonsentis. Vomige.
Vi ŝajnas ne rimarki, ke tiu perforto al liaj filinoj efektive ne okazis. La du anĝeloj intervenis antaŭ tio povus okazi. Ĉu tio estas konsento?

Natrag na vrh