Tartalom

Kristanoj mortigintaj

nornen-tól, 2014. október 28.

Hozzászólások: 101

Nyelv: Esperanto

Christa627 (Profil megtekintése) 2014. november 13. 20:08:19

kaŝperanto:Ĝi ne kondukas nenien, ĉar homoj povas ekscii pri novajn ideojn kaj argumentojn per diskutado. Nur timuloj ne deziras diskuti siajn kredojn kun uloj de la alia flanko, pro timo ke iliaj kredoj ne eltenus argumentadon. Mi ne deziras mem konvinki vin, sed nur eble sciigi vin por ke vi povas konvinki vi mem. Se mi ne respektus kaj zorgas pri vin, mi ne argumentus kun vin.
Jes, argumenti kaj diskuti estas bone por ekscii pri aliaj ideoj. Iam mi havis religian disputon kun iu en la tujmesaĝilo; kompreneble ni ne konvinkis unu la alian, sed, kiel mi diris en persona mesaĝo poste, "almenaŭ ni pli bone konas unu la alian." Do, nun mi scias pli pri la kredoj de aliuloj en tiu ĉi forumo, do mi povas pli bone kompreni iliajn vidpunktojn. Sed ne estas tute vere, ke "nur timulo ne deziras diskuti siajn kredojn kun uloj de la alia flanko." Mi, ekzemple, post iom da diskutado, ne volis plu diskuti, ne pro timo, sed pro laciĝo, kaj la fakto, ke mi havas multon por fari, ekzemple, studi la rusan lingvon, verki ĉe "Kio Okazas" (mi finis nun), korespondi kun amikoj, ktp., kaj la diskuto ŝajnis al mi senutila, kaj prenis tempon de aliaj aferoj.

kaŝperanto:Mi eble demandus vin, ĉu vi pensas ke oni iros al Ĉielo kiam oni mortas? Aŭ ĉu vi iros al Paradizo sur la Tero? Ĉu la mortintoj re-promenos sur la Tero? Laŭ mia scio, la Biblio diras pli pri Paradizo sur la Tero kaj fizika releviĝo ol pri homoj kiel spiritoj en Ĉielo.
Mi kredas, ke kiam Kristano mortas, ties spirito iras al Ĉielo. Sed kiam Jesuo revenos, la mortintoj fizike releviĝos, kaj estiĝos paradizo sur la Nova Tero; ĉu tio estos tute nova tero, aŭ la nuna tero reformita, mi ne certas. Do, mi kredas je kaj spiritoj en Ĉielo kaj fizika releviĝo. La "spiritoj en Ĉielo" stato okazas inter la morto kaj la releviĝo.

Christa627 (Profil megtekintése) 2014. november 13. 20:31:03

ĉevino:Kial vi legas la biblion? Ĝi estas nek dia nek historia, kaj ĝi nenion bonan instruas...
Jen via opinio. Ĉiu havas rajton al la propraj opinioj. Kaj ĉiu havas rajton malkonsenti kun vi (aŭ mi, aŭ iu alia).

Ĉu mi povas pruvi ke la Biblio estas dia kaj historia? Ne. Fakte, mi pensas, ke ne vere eblas pruvi ion ajn al aliaj persono; nur eblas montri pli aŭ malpli da verŝajneco. Estas egiptaj ĉaroj kaj armiloj en la ruĝa maro, kiel estus, se la egiptoj vere dronis en ĝi. Multaj rokformoj de la tero estas tiaj, kiajn akvo faras, kaj estas en ili fosilioj, kiuj evidente estis rapide enterigitaj; ĉio tio estas tiel, kiel estus, se vere estus tutmonda diluvo. La amo de Jesuo brilas en la vivoj de Kristanoj, kiuj ĝojas malgraŭ la plej malfacilaj situacioj, kaj amas siajn malamikojn; tio montras al mi pli da verŝajneco ke Jesuo ekzistas, kaj transformas vivojn. Ĉu mi ja pruvis ion? Ne. Sed estas sufiĉe da verŝajneco por mi. Ĉu vi kredas aŭ ne, estas via decido.

kaŝperanto (Profil megtekintése) 2014. november 14. 14:55:51

ĉevino:
Sunjo:
kaŝperanto:
ĉevino:Kial vi legas la biblion? Ĝi estas nek dia nek historia, kaj ĝi nenion bonan instruas...
Do, laŭ vi, "Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili same" ne estas bona instruo? Estas multaj bonaj instruoj/ideoj en la Biblio, eĉ se vi ne estas religiulo.
Tiuj kelkaj bonaj aferoj kiujn la biblio instruas ekzistas jam pli longe ol la biblio, kaj ankaŭ ekster ĉiuj religioj.
Dankon al Sunjo, kiu jam respondis. Mi eble devis diri "nenion bonan ne jam diritan", kaj tio estas ĝuste la pli forta indikilo de fraŭdo: ĉio el ĝi maloriginalas kaj fontas el antaŭaj kredoj kaj mitoj de najbaraj popoloj pli elstaraj...
Kaj ĉu ĉi-aliaj "fontoj" vere elpensis tiujn ideojn? Aŭ ĉu ili estis elpensita de multaj nekonataj homoj de antaŭ la historio?

mihxil (Profil megtekintése) 2014. november 19. 8:58:47

Christa627:
ĉevino:Kial vi legas la biblion? Ĝi estas nek dia nek historia, kaj ĝi nenion bonan instruas...
Jen via opinio. Ĉiu havas rajton al la propraj opinioj. Kaj ĉiu havas rajton malkonsenti kun vi (aŭ mi, aŭ iu alia).

Ĉu mi povas pruvi ke la Biblio estas dia kaj historia? Ne. Fakte, mi pensas, ke ne vere eblas pruvi ion ajn al aliaj persono; nur eblas montri pli aŭ malpli da verŝajneco. Estas egiptaj ĉaroj kaj armiloj en la ruĝa maro, kiel estus, se la egiptoj vere dronis en ĝi. Multaj rokformoj de la tero estas tiaj, kiajn akvo faras, kaj estas en ili fosilioj, kiuj evidente estis rapide enterigitaj; ĉio tio estas tiel, kiel estus, se vere estus tutmonda diluvo. La amo de Jesuo brilas en la vivoj de Kristanoj, kiuj ĝojas malgraŭ la plej malfacilaj situacioj, kaj amas siajn malamikojn; tio montras al mi pli da verŝajneco ke Jesuo ekzistas, kaj transformas vivojn. Ĉu mi ja pruvis ion? Ne. Sed estas sufiĉe da verŝajneco por mi. Ĉu vi kredas aŭ ne, estas via decido.
Pensi ke la ruĝa maro estis vere de Dio disigita por murdi amason de egiptuloj, aŭ ke tutmonda diluvo vere okazis, ne estas prudenta konsidero de la haveblaj faktoj. Ke ĉio estas 'tiel, kiel estus se vere estus tutmonda diluvo' simple ne estas vere. Kiun sciencan artikolon vi trovus kiu asertus tion? Neniun. Tio estas nur asertata de la kreismana movado.

Vi povas kredi ĉion ajn, sed pensi ke vi bone bazis tion je faktoj estas naive.

Christa627 (Profil megtekintése) 2014. november 19. 19:13:00

mihxil:Ke ĉio estas 'tiel, kiel estus se vere estus tutmonda diluvo' simple ne estas vere. Kiun sciencan artikolon vi trovus kiu asertus tion?
Multajn. Vi ne akceptus ilin, ĉar vi havas antaŭjuĝojn. Oni ŝatas pretendi, ke nur evoluistaj artikoloj estas sciencaj, kaj kreistaj estas laŭdifine malsciencaj. Temas nur pri absurda antaŭjuĝo, ne pri faktoj.

mihxil (Profil megtekintése) 2014. november 19. 19:17:25

Christa627:
mihxil:Ke ĉio estas 'tiel, kiel estus se vere estus tutmonda diluvo' simple ne estas vere. Kiun sciencan artikolon vi trovus kiu asertus tion?
Multajn. Vi ne akceptus ilin, ĉar vi havas antaŭjuĝojn. Oni ŝatas pretendi, ke nur evoluistaj artikoloj estas sciencaj, kaj kreistaj estas laŭdifine malsciencaj. Temas nur pri absurda antaŭjuĝo, ne pri faktoj.
Scienco estas scienco. Ne ekzistas 'evoluista' scienco kaj 'kreista' scienco. Se oni povas montri ke ekzistis tutmonda diluvo, tiam tio estas publikebla en sciencaj ĵurnaloj. Ke vi diras ke tiuj ĵurnaloj estas antaŭjuĝaj estas kalumnio. La fakto simple estas ke io tia ne povas esti montrebla kvalite.

Vi do povas 'multajn' citi. Do, bonvolu montri kelkajn, por ke ni povu konstati la kvaliton.

Christa627 (Profil megtekintése) 2014. november 19. 19:43:00

mihxil:

La simpla fakto, ke evoluismo iel ajn aperas en "sciencaj" ĵurnaloj, montras la antaŭjuĝon; evoluo estas absurda ideo.

AiG:You’ve probably heard news accounts about how life could have started on earth “gazillions” of years ago in volcanoes, slush pools, crystals, rocks, you name it. Maybe you’ve heard something about “artificial” life or test-tube life or rotten-food-in-the-refrigerator life (okay, maybe not the last one).

Those are interesting speculations, but they overlook one important rule in biology: life doesn’t, cannot, and will never come from non-life. Life comes from life. Always. That’s the law—the Law of Biogenesis, to be exact.

All these failed experiments, like the Miller-Urey experiment, really show is just how much intelligence is required for life to begin in the first place. (That is, way smarter than us.)
Traduko: Vi verŝajne aŭdis novaĵ-raportojn pri tio, kiel vivo povus komenci surtere antaŭ "gazilionoj" da jaroj en vulkanoj, ŝlim-flakoj, kristaloj, rokoj, vi nomu ĝin. Eble vi aŭdis ion pri "artefarita" vivo aŭ prov-tuba vivo aŭ putra-manĝaĵo-en-la-friduj-a vivo (okej, eble ne tiu lasta).

Tiuj estas interesaj spekulativoj, sed ili ne rimardas unu grava regulo en biologio: vivo ne venas, neniam venos, kaj neniam povos veni de ne-vivo. Vivo venas de vivo. Ĉiam. Tio estas la leĝo- la Leĝo de Biogenesiso, se esti preciza.

Ĉio, kion malsukcesaj eksperimentoj, kiel la Miller-Urey eksperimento, vere montras, estas, kiom multe da inteligento necesas por ke vivo unue komencu (tio estas, multe pli inteligenta ol ni.)

Ligo al la tuta artikolo; Por trovi la artikolojn, kiujn vi petis, lasu min iom da tempo...

mihxil (Profil megtekintése) 2014. november 19. 20:08:05

Christa627: La simpla fakto, ke evoluismo iel ajn aperas en "sciencaj" ĵurnaloj, montras la antaŭjuĝon; evoluo estas absurda ideo.
Bone, vi simple malakceptas sciencon. Se vi malsaniĝus, ĉu vi irus al hospitalo? Kiel vi pensas ke la aparato kiun vi nun uzas estis farita? Ke vi metas kvotilojn cirkaŭ 'sciencaj' estas denove kalumnie. Vi pli bone metu ilin cirkaŭ 'evoluismo'n, ĉar tio ne ekzistas. Ĝi ne estas ismo, ĝi estas teorio kaj plene akceptata de scienco.

AiG:Those are interesting speculations, but they overlook one important rule in biology: life doesn’t, cannot, and will never come from non-life. Life comes from life. Always. That’s the law—the Law of Biogenesis, to be exact.
Tiu leĝo ne ekzistas. AIG fantazias. La fakto estas ke oni ne precize scias kiel vivo ekis. Kaj cetere tio ne rilatas al evoluado. AIG miksas ĉion.

AiG:All these failed experiments, like the Miller-Urey experiment, really show is just how much intelligence is required for life to begin in the first place. (That is, way smarter than us.)
AIG vere estas frenezaĵo. Kio 'malsukcesis' pri tiu eksperimento? Ĝi ne montris ke vivo tiel povas ekekzisti, sed ja ke aminoacidoj facile povas ekekzisti en certaj cirkonstancoj. Ĝi ne estis malsukceso. Prezenti ĝin tiel estas absurde kaj sufiĉe stulte. Miller-Urey instruis al ni ion. Por tio oni faras eksperimentojn. Kie estas la eksperimentoj de AIG? Ha, ili ne bezonas ilin fari, ĉar la respondoj ja jam estas en Genezo!

AIG estas absurda fonto de io ajn. Des pli se vi dume asertas ke scienco estas 'antaŭjuĝa', ĉar la ironio estas vere doloriga.

mihxil (Profil megtekintése) 2014. november 19. 20:19:35

Centaŭro: Laŭ la teorio de "d-ro Mihxil." la mortinto malevoluas.
Kia frenezaĵo. Mi prezentis nenion kio estas 'de mi'. Mi nur prezentas la teorion kiun kreis scienco post multa observo, eksperimento kaj diskuto. Ke vi volas ridindigi ĝin per via stultaĵo pri malevoluado de mortinto, kio eĉ ne senchavas, estas malrespekte kaj al mi, kaj al la tuto de scienco.

mihxil (Profil megtekintése) 2014. november 19. 20:32:03

Kaj eble mi aldonu, por tiuj kiuj ne scias. AiG ekzemple asertas ke la universo aĝas 6000 jarojn. Plene freneza. Neniel ajn defendeble kaj plene kontraŭa al multegaj faktoj.

Vissza a tetejére