Žinutės: 101
Kalba: Esperanto
nornen (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 15:58:46
Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 18:24:11
nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?Demandu pri tio Dion!
Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 18:51:03
nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?Nu, ŝajnas ne tre verŝajne, ke vera Kristano, post sia Kristaniĝo, intence murdus alian homon. Eble li mortigus iujn, se temus pri milito aŭ simila, kaj, laŭ mia scio, partopreni en milito ne estas kontraŭ la leĝoj de Dio. Sed ĉiuokaze, ĉiu pekanto, kiu pentas de siaj pekoj kaj fidas al Jesuo, estas pardonita (pardonata, pardonota!). Do, eĉ murdisto povas saviĝi; se vi dubas, vidu la ekzemplon de Sankta Paŭlo! Se temas pri akcidenta mortigo, kompreneble Dio pardonas tion. Akcidento estas akcidento. Se oni volas scii pri ĉio ĉi, oni legu la Biblion!
antoniomoya (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 19:01:06
nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?Mi timas ke tiaj kristanoj, ekde antaŭ dumil jaroj, estas multnombregaj. Pensu nur en la mezepokaj reĝoj, papoj kaj inkvizicianoj.
Kio okazas, post lia morto, al kristano aŭ nekristano kiu mortigis intence alian homon? Mi ankaŭ demandas min tion, sed ne havas respondon. Tio kio mi scias estas, ke neniu rajtas forpreni la vivon al alia persono. Certaj homoj kredas (kaj ludas) esti Dio, kun la rajto havi povon sur la vivo kaj la morto de siaj proksimuloj. Tio, en la universo, devas esti severe punita. Finfine, tia konduto nur estas rezulto de grandega nescio. Sed malgraŭ la nescio, ni ĉiuj havas moralan konsciencon, kaj perfekte scias distingi inter bono kaj malbono. Do...
Amike.
nornen (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 19:02:28
Christa627:Ekzakte tia estas mia demando: Kiel eblas ke okcidentaj armeoj estas plenaj je kristanoj? Diras la biblio: "Ne mortigu" aŭ "Ne mortigu, escepte ke vi estas soldato de kristana armeo"?nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?Nu, ŝajnas ne tre verŝajne, ke vera Kristano, post sia Kristaniĝo, intence murdus alian homon. Eble li mortigus iujn, se temus pri milito aŭ simila, kaj, laŭ mia scio, partopreni en milito ne estas kontraŭ la leĝoj de Dio. Sed ĉiuokaze, ĉiu pekanto, kiu pentas de siaj pekoj kaj fidas al Jesuo, estas pardonita (pardonata, pardonota!). Do, eĉ murdisto povas saviĝi; se vi dubas, vidu la ekzemplon de Sankta Paŭlo! Se temas pri akcidenta mortigo, kompreneble Dio pardonas tion. Akcidento estas akcidento. Se oni volas scii pri ĉio ĉi, oni legu la Biblion!
mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 19:14:18
nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?Li putros en la tero, samkiel ĉiu alia mortinto...
Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 19:41:20
ĉevino:Se iu mortas, nenio plu okazas al li, krom tio, kio jam okazis, ĉu estu li kristano aŭ ne...Kial priatentu niajn agojn? Se ni revivadas niajn vivojn eterne, tiu vivo, kiun ni nun vivas, estas nur revivo de antaŭ vivo, do, kiel ni povus decidi kiel ni agu? Se ni ja povas decidi, ni povos decidi en la sekva vivo, do, ne vere gravas kion ni faras. Estas freneza ideo.
Ĉu vi jam aŭdis pri eterna returno ? Vian vivon vi vivu refojeterne, do vi plibone priatentu kaj valorigu ĉiujn agojn viajn... (anstataŭ iluziiĝadi per religiaj mensogaj kredoj kaj kretenaj superstiĉoj...)
Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 20:07:51
nornen:Pri "kristana armeo" mi scias nenion. Atentu, ke ne ĉio, kio nomas sin "Kristana" vere estas. Ekzemple, Westboro Baptist Church nomas sin tiel, sed mi emas kredi, ke la anoj de tiu "kirko" estas la Diablo mem kaj liaj demonoj. Multaj "Kristanaj" armeoj estis motivataj de nur politikaj motivoj. Kaj la inkvizicianoj volis nur monon kaj potencon, tion montras iliaj agoj.Christa627:Ekzakte tia estas mia demando: Kiel eblas ke okcidentaj armeoj estas plenaj je kristanoj? Diras la biblio: "Ne mortigu" aŭ "Ne mortigu, escepte ke vi estas soldato de kristana armeo"?nornen:Kio okazas post lia morto al kristano, kiu mortigis, ĉu intence, ĉu neglekte, ĉu akcidente alian homon?Nu, ŝajnas ne tre verŝajne, ke vera Kristano, post sia Kristaniĝo, intence murdus alian homon. Eble li mortigus iujn, se temus pri milito aŭ simila, kaj, laŭ mia scio, partopreni en milito ne estas kontraŭ la leĝoj de Dio. Sed ĉiuokaze, ĉiu pekanto, kiu pentas de siaj pekoj kaj fidas al Jesuo, estas pardonita (pardonata, pardonota!). Do, eĉ murdisto povas saviĝi; se vi dubas, vidu la ekzemplon de Sankta Paŭlo! Se temas pri akcidenta mortigo, kompreneble Dio pardonas tion. Akcidento estas akcidento. Se oni volas scii pri ĉio ĉi, oni legu la Biblion!
Dio ne malpermesas sindefendon. Tio ankaŭ validas por nacia sindefendo; se malamikoj atakas landon, estas la devo de la militistaro defendi tiun landon. Mi ja scias, ke multaj militoj ne temas pri simpla sindefendo, sed pri volo venki aliajn landoj, aŭ sinmiksi en la aferoj de aliaj nacioj. Pri tio mi ne povas multe diri. Mi ne estas soldato, mi ne planas fariĝi soldato. Sed mi konas multajn Kristanojn, kiuj estas soldatoj, kaj mi supozas, ke ili povas fari la proprajn decidojn. Ĉu estas peko esti parto de nacia armeo, kaj partopreni kiam ĝi faras maljustajn agojn, mi dirus; eble. Mi ne scias multe pri tio. Mi nur scias, ke ĉiu, kiu fidas al Jesuo Kristo, saviĝas, kaj iros vivi kun Li en Ĉielo post la morto. Ni ĉiuj estas pekantoj, ni ĉiuj faras malĝustajn agojn tra niaj tutaj vivoj. Tial ni bezonas Savanton.
Simon_Gauvain (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 29 d. 11:25:22
Christa627:Dio ne malpermesas sindefendon. Tio ankaŭ validas por nacia sindefendo; se malamikoj atakas landon, estas la devo de la militistaro defendi tiun landon.Tiu ideo al mi ŝajnas pli nacia ol kristana. Se mi estus agresema reganto de kristana lando, tion mi precize dirus por akceptigi militon al miaj regatoj, kvankam ekzistas pli pacaj rimedoj al konflikto.
Mi ne legis la Biblion, sed:
- Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj kiuj kun insultoj vin atakas.
Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin.
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same.
Mi penas kompreni, kiel oni povas logike transiri de tio al "vi rajtas mortigi viajn malamikojn".
antoniomoya (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 29 d. 13:11:37
Simon_Gauvain:Tiu ideo al mi ŝajnas pli nacia ol kristana. Se mi estus agresema reganto de kristana lando, tion mi precize dirus por akceptigi militon al miaj regatoj, kvankam ekzistas pli pacaj rimedoj al konflikto.Mi absolute konsentas kun ĉio kion vi skribis.
Mi ne legis la Biblion, sed:
- Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj kiuj kun insultoj vin atakas.
Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin.
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same.
Mi penas kompreni, kiel oni povas logike transiri de tio al "vi rajtas mortigi viajn malamikojn".
Mi ne scias ĉu vi legis la Biblion aŭ ne, sed ĉiuj frazoj indikitaj de vi estas en la Biblio, kaj en iu ajn religia libro kiu havas komunan saĝon.
Neniu estas mia malamiko. Tio estas nur fabelo de agresemaj politikistoj.
Domaĝe ke mia Esperanto ne estu meze bona, por povi esprimi min tiel trafe kiel vi. Gratulojn.
Amike.