kiuj manĝaĵoj malsanigas vin?
baibaibibi,2014年10月31日の
メッセージ: 11
言語: Esperanto
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年10月31日 21:01:48
Mi konstatis ke ekzemple, mi estas iom alergia al la tritiko. Dum la laktaĵoj ŝAjnas ke povas domaĝi la sanon pli serioze, afektante ekz. la renojn, prostaton, mamojn, ktp.
kiuj manĝaĵoj vi pensas ke povus esti malsanigaj laŭ via eksperto aŭ konstato?
Christa627 (プロフィールを表示) 2014年10月31日 21:11:57
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年11月1日 8:03:38
Terurĉjo:ne manĝu tritikon, manĝu panon aŭ kukojnBonaj konsiloj.
ne manĝu salon, ĝi estas tre sala, provu meti ĝin en supojn
ne manĝu sukeron, dolĉaj teo aŭ kafo estas pli bongustaj
Kio pri la laktaĵoj. Ĉu ni devas manĝi la bovinon anstataŭ?
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年11月1日 19:15:32
Christa627:Mi ne havas iajn alergiojn, laŭ mia scio, sed se mi manĝas tro da sukerplenaj dolĉaĵoj, mi ekhavas gorĝ-doloron, kiu ofte progresas al malvarmumo. Sed mia dua frato (la dua el kvin fratoj; ne konfuzu kun "duonfrato" ) manĝis tutan sakon da marŝmaloj, sen malbonaj efikoj!Mi esperas ke via dua frato almenaŭ suferas pro dikeco!
Christa627 (プロフィールを表示) 2014年11月1日 19:38:52
baibaibibi:Ne, fakte li estas tre maldika! Sed 16-jara knabo ofte havas rapidan metabolon, kaj tial ne dikiĝasChrista627:Mi ne havas iajn alergiojn, laŭ mia scio, sed se mi manĝas tro da sukerplenaj dolĉaĵoj, mi ekhavas gorĝ-doloron, kiu ofte progresas al malvarmumo. Sed mia dua frato (la dua el kvin fratoj; ne konfuzu kun "duonfrato" ) manĝis tutan sakon da marŝmaloj, sen malbonaj efikoj!Mi esperas ke via dua frato almenaŭ suferas pro dikeco!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
OlivarboFR34 (プロフィールを表示) 2014年11月3日 10:21:45
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年11月3日 20:58:45
OlivarboFR34:Ni estas ĉiuj diferencaj, sed efektive, iuj nutraĵoj ne estas tre bonaj. Oni povas aldoni ankaŭ alkoholon al tiu listo. Laŭ mia opinio, gluteno kaj kazeino estas (kun alkoholo) la plej malbonaj substancoj, ekz. kiam oni havas malsanemajn intestajn parietojn. Mi ankaŭ sekvas senglutenan senkazeinan dieton, eĉ se dietumi socie izoligas. Gluteno troviĝas en multaj nutraĵoj, preskaŭ neniun indutrian nutraĵon tiukaze estas manĝeblaj ĉar ili estas miksaĵoj el diversaj substancoj kies iuj pli malpli malbonaj por dietumanto. Mi konsilus al vi anstataŭi unue tritikon kaj bovlakton per, ekzemple, rizo, sojfabo.Mi kunsentas pri la alkoholaĵoj. Jes, mi anstataŭigas per rizo, nuksoj, faboj, ktp. Mi dubas ankaŭ ke viando estas bona kaj mi evitas precipe grasajn viandojn. kvankam mi ne lasis "tute" neniun manĝaĵon, la laktaĵojn mi speciale malŝatas.
mihxil (プロフィールを表示) 2014年11月4日 6:12:18
OlivarboFR34:Laŭ mia opinio, gluteno kaj kazeino estas (kun alkoholo) la plej malbonaj substancoj, ekz. kiam oni havas malsanemajn intestajn parietojn.Krom se oni suferas pri celiakio (kaj eble unu du aliaj malsanoj), gluteno estas senkulpa. Estas unu el la frenezaĵoj de la moderna socio ke ankaŭ homoj sen celiakio rifuzas manĝi glutenon. La malbona efiko de gluteno probable ofte estas pure noceba.
Alkanadi (プロフィールを表示) 2014年11月4日 8:18:21
Ne, fakte li estas tre maldika...Mi konis junulojn, kiuj manĝis malbona nutraĵo tutan tempon. Tamen ili estis magra. Poste en vivo, ili ekdikiĝis. Manĝante malbona nutraĵo damaĝoj vian organoj kaj la efektoj montrus poste.
Ekzemple, tro multa da sukero rezultus en damaĝita hepato kaj pankreato. Tio kaŭzas sanproblemoj.
Lakiro (プロフィールを表示) 2014年11月4日 9:23:56
Ies organismo ne digestias la lakton, ies - la fabojn, ies - la grason. Mi konis unu homon, kiu ne digestiis la fiŝon.
Sed mi volas diri, ke ofte ne manĝaĵo estas kaŭzo de mava sano de la homo, sed mem homo. Se li havas, ekzemple, alergion aŭ pankreatiton, certe li ne povas manĝi multajn produktaĵojn.
Kiu povas pruvi, ke la viando aŭ la rizo estas danĝera por la homaro? Modernaj esploristoj trovis ĉe aziaj popoloj foreston de geno, respondanta pro digesto de la laktozo.
Historie popoloj kutimiĝis al sia nacieca menuo kaj kiam iu proponas al ili netradician manĝaĵon, ili povas rifuzi ĝin ĝui.
Sed okazas iam kaj nekompreneblaj aĵoj. Ekzemple mi neniam ŝatis la cepon, ĝis vomado, sed mia patrino manĝis ĝin sen pano. Mi facile manĝas la lardon, sed mia filo ĝin ne povas manĝi ĝis la vomado. Verŝajne lia pankreato ne povas venki la lardon. Mi certas, ke ne manĝaĵo kulpas en nia malŝato, sed nia propra organismo, kiu elektas la plej bonan produktaĵon por si.