目次へ

Pri la peto por oficialigi Esperanton ĉe EU

tonymec,2014年11月3日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

tonymec (プロフィールを表示) 2014年11月3日 8:24:36

Mi vidis (listigata en tiu ĉi forumo) avaaz-a peto por igi Esperanton esti la 24-a oficiala lingvo de la Eŭropa Unio.

Se tia ŝanĝo povus fariĝi, tio, ĝojigus min, sed mi ne kredas je ĝia sukceso, ĉar:
  • ĉiu plia lingvo plie pliigas la necesan nombron de tradukistoj: la nombroj de eblaj traduk-direktoj (de kiu lingvo al kiu lingvo) estas n(n-1) por n lingvoj, do je la ordo de la kvadrato de la lingvoj.
  • landestroj de Britujo, Francujo kaj eble Hispanujo, rigardante “siaj” lingvoj kiel estantaj internaciaj kaj eĉ (en iliaj mensoj) tutmondaj, verŝajne faros ĉion eblan por ne enlasi “konkureculon”.
Laŭ mi necesus unue eduki la regantoj je tio, ke Esperanto, se uzata kiel pontolingvo, permesas pli korekte retraduki ol ia ajn alia, kaj tio plu bezonos laboron, des pli ke la projekto DLT (Distribuita lingvo-traduko) ĉesis nefinita en 1990 (kaj ĉi-rilate estas amuze kompari la esperantan kaj anglan vikipediajn artikolojn pri ĝi).

WalterMitty (プロフィールを表示) 2014年11月3日 13:47:46

Paradokse estus pli fareble, se Esperanto ne estus la 24a oficiala lingvo de EU, sed la sola. Tiun temon talente traktis Claude Piron en La lingva defio.

Jen estas ekstrakto el lia propono (intencdeklaro) :

"Ekzemple entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj, ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo."

Lakiro (プロフィールを表示) 2014年11月3日 20:22:28

Al mi ŝajnas, ke la parlamentistoj devas korekti sian statuton, kie ili enkondukus novan regulon:
- Ano de la parlamento povas esti NUR homo fininta la kursojn de Esperanto dum 2 monatoj kaj ekzamenita.

ridulo.gif Elektu min ekzamenanto kaj pagu la salajron anstataŭ centoj da tradukistoj ridulo.gif ridulo.gif Ŝerco!

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年11月3日 21:19:28

ĉevino:Utopioj konsolas...
Antaŭ jarcento estis verega utopio ke eŭropaj landoj iam unuiĝos. Kaj tamen...

Espero estas la lasta afero kiun oni perdu.

Amike.

ustra (プロフィールを表示) 2014年11月3日 21:43:52

antoniomoya:
ĉevino:Utopioj konsolas...
Antaŭ jarcento estis verega utopio ke eŭropaj landoj iam unuiĝos. Kaj tamen...

Espero estas la lasta afero kiun oni perdu.

Amike.
Centralizado de potenco neniam estas bona por popoloj. Mi ne komprenas kiel oni povas simpatii kun la EU. Ĝi estas novliberala puĉo de financa nobelaro.

Stefano888 (プロフィールを表示) 2014年11月5日 18:57:37

Por faciligi komunikadon inter popoloj sur la dua pli malgranda kontinento en la mondo, mi ŝatus vidi Esperanton fariĝantan la sola (aŭ almenaŭ la plej uzata) lingvo en Eŭropo. Lerni ĝin estas multe pli facila ol lerni la naciajn lingvojn sur tiu kontinento. Estontece, mi pensas ke finfine pliaj kaj pliaj eŭropanoj lernos Esperanton ĉefe por necesaj kialoj kaj ne por la ideologiaj kialoj rilate al mondpaco. Al ni usonanoj, estas ridinde iri de lando, kiu havas la grandecon de unu el niaj malgrandaj ŝtatoj, al alia lando, kiu havas la grandecon de alia el niaj malgrandaj ŝtatoj, kaj postuliĝi paroli malsaman lingvon. Esperanto estas tre bona lingvo por negoco kaj turismo. Estas tiel facile lerni.

Eble la eŭropanaj registoj pensu pli pri la uzado de ĉi tiu lingvo en la EU-registaro.

tonymec (プロフィールを表示) 2014年11月11日 1:26:46

Stefano888:Por faciligi komunikadon inter popoloj sur la dua pli malgranda kontinento en la mondo, mi ŝatus vidi Esperanton fariĝantan la sola (aŭ almenaŭ la plej uzata) lingvo en Eŭropo. Lerni ĝin estas multe pli facila ol lerni la naciajn lingvojn sur tiu kontinento. Estontece, mi pensas ke finfine pliaj kaj pliaj eŭropanoj lernos Esperanton ĉefe por necesaj kialoj kaj ne por la ideologiaj kialoj rilate al mondpaco. Al ni usonanoj, estas ridinde iri de lando, kiu havas la grandecon de unu el niaj malgrandaj ŝtatoj, al alia lando, kiu havas la grandecon de alia el niaj malgrandaj ŝtatoj, kaj postuliĝi paroli malsaman lingvon. Esperanto estas tre bona lingvo por negoco kaj turismo. Estas tiel facile lerni.

Eble la eŭropanaj registoj pensu pli pri la uzado de ĉi tiu lingvo en la EU-registaro.
Ridinde por Usonanoj? Verŝajne ĉar la koloniigado de la Amerikoj estas ankoraŭ tro nova. Amerikojn koloniigis Hispanoj, Portugaloj, Francoj kaj Britoj inter 1492 kaj la 18-a jarcento, kaj kvankam la lingvo de la eks-kolonioj jam ne plu estas identa kun tiu de la patrolando (komparu en-US kun en-GB, fr-CA kun fr-FR, pt-BR kun pt-PT, es-AR kun es-ES…) ili plu restas interkompreneblaj.

Aliflanke la Romianoj koloniigis sudan kaj okcidentan eŭropon jam de antaŭ la Krista erao, la ĝermanoj la centron kaj la nordon dum la frua mezepoko, la slavoj la orienton mi ne scias precize kiam; kaj plu restas krom tiuj Grekoj, Albanoj, Turkoj, Finnoj-Estonoj-Hungaroj kaj Eŭskaroj (Baskoj). La ĉefaj lingvogrupoj disdialektiĝis kaj tiuj dialektoj evoluis al disaj lingvoj, kaj Francoj, Hispanoj, Portugaloj, Italoj kaj Rumanoj (t.e. latinidlingvuloj), aŭ aliflanke ĉiu el la nordĝermanoj (skandinavoj), orientĝermanoj (germanoj, nederlandlingvanoj, ktp), okcidentĝermanoj (angloj, frisoj, ktp) ne plu komprenas la lingvojn unuj de la aliaj. Simile pri la Slavoj, de Ĉeĥio okcidente ĝis Ruslando norde kaj Serbio sude.

Por ni eŭropanoj tio estas simpla fakto de la vivo, kun kio ni kiel eble plej bone elturniĝu, kaj la strangaĵo estas, ke de Florido al Alasko, aŭ eĉ pli, de Meksikolando ĝis Fajrolando, oni parolus unu saman lingvon… Fakte, Esperanto neniam estus estiĝinta, se en Bjalistoko mem ne estus estintaj en la 19-a jarcento kvar aŭ kvin popoloj kun malsamaj lingvoj kaj malsamaj religioj, kaj ĉiuj malfidemaj unu al la alia.

La celo de Esperanto ne estas anstataŭigi aliajn lingvojn, eĉ ne aliajn eŭropajn lingvojn. Francoj inter si daŭre uzu la francan, Angloj inter si (kaj kun usonanoj) la anglan, Germanoj inter si la germanan, Poloj inter si la polan, ktp. Sed espereble pli kaj pli da ne-samlingvanoj malkovros la avantaĝojn de Esperanto kaj uzos ĝin kiel pontolingvon, prefere, mi diru, al la angla, kiun ne-denaskulo neniam adekvate majstros kompare al tiu, kiu elsuĉis ĝin kun la patrina lakto.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年11月11日 7:36:36

Stefano888:Al ni usonanoj, estas ridinde iri de lando, kiu havas la grandecon de unu el niaj malgrandaj ŝtatoj, al alia lando, kiu havas la grandecon de alia el niaj malgrandaj ŝtatoj, kaj postuliĝi paroli malsaman lingvon.
Al arogantaj Usonanoj kiel vi, ĉio estas ridinda, kiu ne estas Usona.

La multaj lingvoj de Eŭropo estas parto de ties kulturo. Sen ili mankus grava ero de nia identeco. Se vi trovas tion ridinda, vi ne vere komprenis la principon de Esperanto. Ĝi ne nur kunigu popolojn, sed ankaŭ protektu ties proprecojn (ekz. lingvon).

Altebrilas (プロフィールを表示) 2014年11月12日 13:44:54

Lakiro:

ridulo.gif Elektu min ekzamenanto kaj pagu la salajron anstataŭ centoj da tradukistoj ridulo.gif ridulo.gif Ŝerco!
Senimposta salajro, kompreneble ridulo.gif

先頭にもどる