Al la enhavo

Vi qiuj komprenas min, do problemo solvita.

de Alexandrex, 2014-novembro-04

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2014-novembro-07 17:52:42

Lakiro:
Alexandrex:Saluton al Lakiro, al Kirilo kaj al ĉiuj.
Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo,
Saluton, Aleksandro! ridulo.gif

Nu, mi proponas iomete filozofii je tiu ĉi temo. ridulo.gif
Ci asertas, ke ekzistas nur du kategorioj de lingvoposedantoj: -parolantoj kaj -istoj.
Kaj ci donas ekzemplon de aplikado de Svahilo kaj Sanskrito.

Mi devas rimarki, ke posedantoj de Sanskrito, Latino aŭ Svahilo havis (havas) iun naciecon kaj uzis (uzas) tiujn lingvojn ĉiutage kiel denaskan kaj ĉiutagan rimedon de l'komunikado.
Esperanto do estas tute alia afero! Tiu ĉi lingvo ne estas rimedo de ĉiutaga parolado kaj komunikado inter homoj en konkreta lando. Tio ĉi estas labora rimedo de grupo da interesantoj en diversaj landoj. Kaj tiun ĉi lingvon neniu aplikas en reala vivo ĉiutage. Esperanto estas "ludilo" por garnda grupo de revantoj pri komuna lingvo. Tamen mem Esperanto dume ne atingis statuson de nacia lingvo. Tial mi kun pura konscienco nomas Esperanton lingvo de grupo de specialistoj. T.e. -istoj. Ni estas grupo, por kiu Esperanto estas nur hobio, sed ne ĉiutaga rimedo de l'parolado. Tiaj grupoj ĉiam estos grupoj de esploristoj, luduloj, interesantoj kaj samideanoj, kiuj deziras disvolvi sian elpensaĵon. Ni estas -istoj.

Nun imagu, ke pasis multe da tempo kaj Esperanto konkeris plurajn landojn, aŭ eĉ unu landon plene. Ĉiuj komencis libere paroli Esperante kaj ĝi fariĝis egala kun nacia lingvo. Jes, mi konsentos kun vi. Ni tuj transformiĝos je -parolantoj.

Tamen tiu ĉi tempo jam ne venis. Hodiaŭ mi vidas tri grupoj de lingvoj:
- naciaj;
- supernaciaj (en multaj landoj -la angla, hispana, portugala, araba, germana, Svahilo k.t.p.);
- planlingvoj.

Reprezentantoj de unuaj du grupoj estas parolantoj, sed reprezentantoj de lasta grupo estas -istoj.

Amike! ridulo.gif
Tre bona afiŝo.

Reen al la supro