본문으로

Ĉu ekzistas esperantaj negativaj adverboj kiu povas aperi post la verbo/predikato

글쓴이: psychoslave, 2014년 11월 5일

글: 4

언어: Esperanto

psychoslave (프로필 보기) 2014년 11월 5일 오전 11:07:02

Por negacii predikatoj, oni kutime uzas "ne" antaŭ la verbo. Sed kelkaj esprimoj necesas vorteton post la verbo/predikato. Ekzemple, la angle "... Not !".

Ĉu esperanto havas tiel vortetojn, distingebla de "ne"?

sergejm (프로필 보기) 2014년 11월 5일 오후 12:22:19

psychoslave:Por negacii predikatoj, oni kutime uzas "ne" antaŭ la verbo. Sed kelkaj esprimoj necesas vorteton post la verbo/predikato. Ekzemple, la angle "... Not !".

Ĉu esperanto havas tiel vortetojn, distingebla de "ne"?
Nu, pri tio mi aŭstultis, ke iu germano parolis multminitan frazon "ni faras tion, tion kaj tion" (dume lian paroladon oni sinkrone tradukis en aliajn lingvojn) kaj fine aldonis "nicht!".

En kelkaj frazoj oni povus fari tion per "neniel!" aŭ "neniom".
Aŭ "Ĉu ... ? Ne!". Sed "ĉu" antaŭsciigas vin, ke fine estos "jes!" aŭ "ne!", kaj vi ne ricevos la efekton, kiun faris la germano.

Rugxdoma (프로필 보기) 2014년 11월 6일 오후 10:47:16

sergejm:

"Oni ne ricevos la efekton, kiun faris la germano."
Ricevi la efekton, kiun faris la germano, kaj faras multaj aliaj popoloj, kaj volas ankaŭ iam esperantistoj, neeblas. Sed vortoj kiel "neeblas", "ne povas", "neniel", "neniom" iom simulas ĝin.

nornen (프로필 보기) 2014년 11월 6일 오후 11:33:08

sergejm:Nu, pri tio mi aŭstultis, ke iu germano parolis multminitan frazon "ni faras tion, tion kaj tion" (dume lian paroladon oni sinkrone tradukis en aliajn lingvojn) kaj fine aldonis "nicht!".
En la Germana, certaj propozicioj devige kaj regule havas sian negadon fine.
Ekzemple:
Mi ne vidas vin. = Ich sehe dich nicht.
Vin mi ne vidas. = Dich sehe ich nicht.
Ĉu mi ne vidas vin? = Sehe ich dich nicht?

Tiu ĉi vortordo estas la kutima kaj regula germana vortordo, kaj ne la artefarita (por amuzigaj celoj, tamen certe tute ne amuza) angla versio: "I see you... not!" (anstataŭ I don't see you.)

다시 위로