La plej bona libro por praktiki esperanton?
من kennycolombia, 6 نوفمبر، 2014
المشاركات: 5
لغة: Esperanto
kennycolombia (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2014 4:15:24 ص
Mi estas unu komencanto lernantino de Esperanton. Mi aĉetis unu libron (marvirinstrato). Mi ŝajnis tro malfacila.
La libro pritraktas multaj komplikaj vortoj, fojfoje uzas kondiĉoj tre specifaj de unu temo.
Ekzistas unu libron rekomendita por komenci?
Dankon
sergejm (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2014 7:03:49 ص
Mi rekomendas [url=temo.php?t=9287]"Paŝoj al Plena Posedo" de William Auld.[/url]
Miland (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2014 9:29:06 ص
Tamen, se Gerda estas tro malfacila por vi, mi sugestas ke vi unue tralaboru la kursojn Ana Pana kaj post tio Ana Renkontas.
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2014 1:01:14 م
kennycolombia:Ekzistas unu libron rekomendita por komenci?Mi ne scias kiun metodon vi uzis por lerni Esperanton.
Dankon
"¿Sabe usted Esperanto?" estas bonega lernolibro por hispanlingvaj komencantoj. Vidu: Verdakrajono
Poste legu (kiel konsilis Miland) "Gerda malaperis", kaj samtempe sian komplementon "Lasu min paroli plu". Post tio tralegu "Vere aŭ fantazie", kaj finfine "Vojaĝo en Esperantolando" verkaĵo de Boris Kolker.
Se vi sekvas tiun legad-ordon, vi progresos bonege kaj rapide.
Bonan ŝancon.
Amike.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2014 1:04:20 م
ĉevino:Merda Galaperis.En youtube estas flmo Gerda Malaperis.
Por aŭskulti Esperantajn paroladon kaj kantojn oni povas uzi Androidan aplikaĵon Mozaiko.