messie -- persono, kies domo estas ĉiam malorda
dukemasuya-tól, 2014. november 8.
Hozzászólások: 11
Nyelv: Esperanto
dukemasuya (Profil megtekintése) 2014. november 8. 7:57:56
akueck (Profil megtekintése) 2014. november 8. 14:10:19
dukemasuya:La angla vorto novkreita estas "messie". Tiu estas persono, kies domo ĉiam malorda estas. Tiu persono ankaŭ trovas dompurigadon/domordigadon ege malfacila. Kiel mi esprimu ĉi tiun koncepton esperante? Mi jam elpensis la vorton "senordemulo" sed mi ne scias, ĉu ĝi sencas senkuntekste.Estas notinde, ke "messie" ne aperas en la angllingva Vikipedia artikolo "Compulsive hoarding" responda al la germanlingva Vikipedia artikolo "Messie-Syndrom".
Surbaze de la responda Esperantlingva Vikipedia artikolo "Malsana kolektemo" mi shancelighas inter "amasig-maniulo" kaj "trokolektemulo".
akueck (Profil megtekintése) 2014. november 8. 14:57:27
Terurĉjo:esperanto ĝenerale, baze kaj principe ne kapablas krei novajn vortojnMojosa hipotezo
NJ Esperantist (Profil megtekintése) 2014. november 8. 16:50:30
dukemasuya:La angla vorto novkreita estas "messie". Tiu estas persono, kies domo ĉiam malorda estas. Tiu persono ankaŭ trovas dompurigadon/domordigadon ege malfacila. Kiel mi esprimu ĉi tiun koncepton esperante? Mi jam elpensis la vorton "senordemulo" sed mi ne scias, ĉu ĝi sencas senkuntekste. Antaŭan dankon!Eble 'malordemulo'? Estas kalkule samsilibas kiel 'mastrumaĉulo' sed eble pli facile elparolebla.
Mi ankaŭ volas atentigi vin ke la anglalingva literumo de la vorto estas 'messy' ne 'messie'. Eble tio helpas.
-Daĉjo
Christa627 (Profil megtekintése) 2014. november 8. 19:26:14
NJ Esperantist:Mi ankaŭ volas atentigi vin ke la anglalingva literumo de la vorto estas 'messy' ne 'messie'. Eble tio helpas.Ĉu vi certas? Eble "messy" estas la usonlingva literumo. Aŭ eble, "messy" estas adjektivo kaj "messie" estas substanivo. Se vere temas pri nova vorto, povus esti "messie;" "messy" ne estas nova vorto. Mi scias nenion; mi nur spekulativas...
-Daĉjo
akueck (Profil megtekintése) 2014. november 8. 19:48:40
Christa627:Lau LEO ekzistas "Messie" en la germana kaj angle nomighas "compulsive hoarder".NJ Esperantist:Mi ankaŭ volas atentigi vin ke la anglalingva literumo de la vorto estas 'messy' ne 'messie'. Eble tio helpas.Ĉu vi certas? Eble "messy" estas la usonlingva literumo. Aŭ eble, "messy" estas adjektivo kaj "messie" estas substanivo.
-Daĉjo
Kaj "messy" efektive estas angla adjektivo kun la signifoj "hhaosa, malorda; malpura".
Miascie la "Duden" de la angla estas Webster. Eble helpas ghin konsulti.
robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. november 8. 22:34:05
noelekim (Profil megtekintése) 2014. november 9. 1:47:56
Ĝi devenas de "mess" : malordo; senordeco; ktp.
La germanan "Messie-syndrom" mi tradukus per "amasigomanio".
sudanglo (Profil megtekintése) 2014. november 9. 11:33:07
En pluraj lingvoj (laŭ Google translate) ŝajne estas uzata por 'to hoard' vorto kiu respondas al hamstri.
Christa627 (Profil megtekintése) 2014. november 10. 19:40:17
sudanglo:compulsive hoarder - kompulsiva* akumulanto (*internacia vorto) - mania retenemulo.En la versio de la angla, kiun mi parolas (mi ne scias pri aliaj), estas esprimo "pack rat" por "compulsive hoarder;" mi suppozas, ke hamstro estas sufiĉe simila al rato; kaj siamaniere certe akumulema . Laŭ PIV:
En pluraj lingvoj (laŭ Google translate) ŝajne estas uzata por 'to hoard' vorto kiu respondas al hamstri.
PIV:hamstri. Amasigi al si provizojn, nutraĵojn, ofte en neleĝa maniero, precipe pro timo al krizo, striko, milito ktp.(En la dialekto de mia familio, "to be a hamster;" ["esti hamstro"] signifas, moviĝi kiam oni fotas vin, kaj tial aperi malklare en la foto; sed tio estas tute nerilata afero!) Sed, por paroli pri persono, kiu emas hamstri, oni povus diri "hamstremulo" sed tion oni eble interpretus kiel "persono kiu ŝatas hamstrojn... Hamstrulo, eble? Heh, heh.