![](/upload/photos/100_100/65/655ee59713cc05932e36411ff5edef37_1717082733.jpg)
Vikipedio. Kio estas pli grava: kvanto aŭ kvalito?
od uživatele kamil_rudzki ze dne 9. listopadu 2014
Příspěvky: 12
Jazyk: Esperanto
Christa627 (Ukázat profil) 19. listopadu 2014 23:22:16
Mi estas Vikipediano; tio estas, mi havas konton ĉe Vikipedio, kvankam mi mem faris nur unu artikolon, kaj ĝi estas traduko el al angla. Mi tre bedaŭras la mankon de font-riferencoj, sed mi ne sciis kiel enmeti ilin; ili troviĝas en la anglalingvan originalon. Mi planis, kaj ankoraŭ volas, plibonigi la artikolon, sed mankas al mi tempo.
Mi opinias, ke por nomoj de lokoj, riveroj, ktp, se ne estas jam ĝenerale akceptita Esperanta nomo por ĝi, ekzemple, Parizo, Oregono, Sejno, ktp, oni lasu la nomon en ĝia nacilingva formo. Same por personaj nomoj. Tiel oni povas almenaŭ serĉi ĝin en Guglo
. Ĉefe, se temas pri artikolo pri la loko aŭ persono; se ne estas jam akceptita E-a nomo, kiel serĉi la personon laŭ ĝi, ĉe Guglo aŭ Vikipedio? Se oni volas, oni povas klarigi la prononcon; ekzemple, "Christa Hansberry [KRIsta HANZberi]". Ne estas Vikipedia artikolo pri ŝi (laŭ mia scio), sed estas ekzemplo de persona nomo.
Mi opinias, ke por nomoj de lokoj, riveroj, ktp, se ne estas jam ĝenerale akceptita Esperanta nomo por ĝi, ekzemple, Parizo, Oregono, Sejno, ktp, oni lasu la nomon en ĝia nacilingva formo. Same por personaj nomoj. Tiel oni povas almenaŭ serĉi ĝin en Guglo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Christa627 (Ukázat profil) 22. listopadu 2014 23:11:30
mihxil:Ho ve! Mi emas pensi, ke Aleksandrex verkis tion! Pri vorto "Espo" mi neniam antaŭe aŭdis, krom ĉe unu blogo (en la angla), kie ĝi estis mallongigo de "Esperanto", kaj en la libro In the Land of Invented Languages de Arika Okrent, kie ĝi estis iu esperantida projekto. La vorto ne troviĝas en PIV, aŭ iu ajn vortaro, kiun mi povas trovi. Do, la artikolo ŝajnas ankaŭ al mi foriginda.ubuntuo:Tiu artikolo ŝajnas al mi tujforiginda.
mihxil:Mankas fontoj pri preskaŭ ĉio.Jes, sed ni ne plendu multe pro ĝi, sed krei ankaŭ senfontajn artikolojn kiel ekz. pri Espo.