去目錄頁

La fino de la Eŭro

GianniGO, 2014年11月29日

讯息: 66

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2015年2月12日上午3:17:45

Rimarkindas, ke en Germanio persono estas taksata kiel "malriĉa" (an der Armutsgrenze), se li/ŝi perlaboras malpli ol 979 EUR monate (nete, post impostoj kaj aliaj tributoj).

Altebrilas (显示个人资料) 2015年2月12日上午10:57:25

vincas:
Altebrilas:Ĉu la eniro de litovio kompensos la ebla eliro de Grekio?
Eble estus pli bone se Grekio elirus eŭrozonon. Sufiĉas jam nutrigi Grekion.
Ĉu la grekoj devas mortiĝi pro malsato? La popolo - kaj ĝiaj idoj - ne kulpas pro la ekonomia situacio. EU devus helpi grekojn enspezi impostojn anstataŭe, kaj fari premojn sur la ŝipkompanioj, la armeo kaj la pastraro.

Stranga unio kie la infanoj respondecas por la gepatroj kaj la popoloj por la elitoj.

vincas (显示个人资料) 2015年2月12日下午2:25:15

Altebrilas:
vincas:
Altebrilas:Ĉu la eniro de litovio kompensos la ebla eliro de Grekio?
Eble estus pli bone se Grekio elirus eŭrozonon. Sufiĉas jam nutrigi Grekion.
Ĉu la grekoj devas mortiĝi pro malsato? La popolo - kaj ĝiaj idoj - ne kulpas pro la ekonomia situacio. EU devus helpi grekojn enspezi impostojn anstataŭe, kaj fari premojn sur la ŝipkompanioj, la armeo kaj la pastraro.

Stranga unio kie la infanoj respondecas por la gepatroj kaj la popoloj por la elitoj.
Jes, grekoj kulpas pri sia nuna ekonomia situacio, nek EU nek la Eŭro. Kaj se iu volas manĝi, tiu devas labori.

robbkvasnak (显示个人资料) 2015年2月12日下午6:08:22

Mi ne kredas ke ĉiuj grekoj pigremas. Plejverŝajne estas nur la riĉuloj kaj la korporaciegoj/bankoj kiuj ruze scipovas transferi siajn profitojn senimpostajn al svisaj bankokontoj. Ili ŝuldigis Grekion kaj donis la ŝuldon al la publiko. Ni vidas la saman korupcion en Usono. Eĉ la prokurorino de nia ŝtato de Forido, Pam Bondi, ludas tiun ludon. Ŝi - eksedzino jam dufoje - havas novan koramikon lobiiston - ili ĵus "festis sian gefianciĝon" en la Kajmaninsuloj - kie li, oni diras, deponis grandajn sumojn de mono en bankoj. la Kajmaninsuloj - proksimaj al Usono - estas ŝatataj lokoj por la riĉuloj de nia lando ĉar tie ili ne pagas impostojn. Same ludas Svislando kaj Cipro en Eŭropo kaj mi supozas ke en Azio ekzistas similaj lokoj kie la riĉuloj el Japanio, Ĉinio, Koreio ktp kaŝas sian monon.
Ni, la komunpopolo, ni devas respekti la leĝojn sed la riĉuloj ne. La du fratoj Koch - inter la plej riĉaj homoj en la mondo - anoncis publike ke ili volas uzi pli da mono por subteni la elekton de republikana kandidato dum la voĉdonado en 2016 ĉar al ili ne plaĉas la politiko de prezidento Obama. Por ili nia prezidento tro faras por la malriĉuloj. Ili - la fratoj Koch - kiuj heredis siajn 65 miliardojn da dolaro akuzas nin, la malriĉulojn, de pigremi!!!!! Ili NENIAM laboris por sia fortuno kaj ili mokas nin!!!!

ustra (显示个人资料) 2015年2月12日下午7:51:44

externalImage.png

vincas (显示个人资料) 2015年2月12日下午9:24:57

Terurĉjo:kiu ne laboras, tiu ne manĝas

iu - tiu

mia novnaskita nepino konstante volas manĝi. mi ne inklinas laborigi ŝin

mi scias alian landon krom grekujo, kiu konstante saltas tra la mondo kaj elpetas monan helpon anstataŭ labori
Ho, kara Terurĉjo. Grekoj dirus, kiu ne laboras, tiu manĝas. Se mi bone memoras tiu estas citaĵo el rusa komedio.

Sed eble tuj rusoj pagos kaj grekoj manĝos :]

P.S. Kaj dankon por gramatika korekto.

vincas (显示个人资料) 2015年2月12日下午9:33:39

P.P.S. Kiun landon vi scias? Ĉu tiu lando estas Litovio aŭ Ukrainio [:

P.P.P.S. Ha jes. Vi temis pri Ukrainio. Pardonu, jam estas malfrue kaj mia cerbo malbone funkcias. Mi flugas dormi.

robbkvasnak (显示个人资料) 2015年2月13日上午4:11:19

Kaj, jes! La premio por la plej bona presarfoto de la jaro estis anoncita hodiaŭ en la Neue Züricher Zeitung - al la fotisto dana Mads Nilson pro bildo pri du knaboj, unu 20jara, la alia 25jara. Mi gratulas! Mi vidis la bildojn unue en Deutsche Welle kaj nun en la reto. Libereco ankoraŭ vivas. Eĉ en la plej mallumaj anguloj.

lagtendisto (显示个人资料) 2015年3月8日下午3:51:50

Altebrilas (显示个人资料) 2015年3月9日上午11:06:37

Estas rimedo por malplivalorigi la Euron, kiel postulas ekonomia kreskado, sen "perdi la vizaĝon".

回到上端