前往目錄

La fino de la Eŭro

貼文者: GianniGO, 2014年11月29日

訊息: 66

語言: Esperanto

ustra (顯示個人資料) 2015年3月10日下午8:13:45

Jes, la Eŭra valoro malpliiĝas konstante kontraŭ la dolaro. Kaj ekde hieraŭ la Eŭropa Centra Banko printas ĉiumonate 60 miliardojn da Eŭroj ĝis iam en 2016 sumo de 1,1 bilionoj da Eŭroj estas atingita.

La perdo de la valoro signifas por Eŭropo, ke internaciaj varoj kiel nafto, gaso, fero, kupro, oro, tritiko, sojo ktp. iĝas ĉiam pli multekostaj.
La devaluto signifas ankaŭ senposedigo de eŭropanoj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年3月10日下午10:49:31

En ekonomio, oni devas akcepti iom perdi por multon gajni poste. Sed oni devas esti fidema pri la estonteco. La perdo de valoro estas necesa por vendi varojn. Prefere vendi multajn varojn kun nemateria aldonita valuto (serĉado, kreado de novaj produktoj, ktp...) ol fabriki varojn per malmultekostaj krudmaterialoj kaj ne vendi ilin, ĉar la klientoj estas ruinigitaj.

La plejmulto de la ekonomiistoj, usonaj kaj eŭropaj konfesas, ke iom da inflacio necesas por funkciigi ekonomion.

vincas (顯示個人資料) 2015年3月11日上午11:00:06

Nuntempe en eŭrozono estas deflacio (malgrandiĝas prezoj) kaj ĉiuj atendas ke prezoj plu malgrandiĝos kaj homoj ne elspezas. Tio ne estas bone al ekonomio. Malgranda inflacio rapidigas ekonomion, plialtigas enspezoj de homoj, homoj pli elspezas.

ustra (顯示個人資料) 2015年3月11日下午2:26:24

La teorio de kvanta malfirmiĝo estas, ke monprintado ebligas la konsumantojn kaj entreprenojn instigi la konjunkturon kaj preventi deflacion. Sed tiu koncepto malpliigas interezojn, kio siavice forpelas investantojn. La sekvo estas, ke tiuj investantoj investas siajn monon en aliaj plialtinterezaj valorpaperoj kiel ekz. akcioj. Tial oni povas observi, ke borsaj kurzoj kreskas.

Teorie, tiu freŝa mono devas flui en la ekonomion kaj krei investojn kaj ideale krei novajn laborpostenojn. Sed praktike, tiu freŝa mono fluas en la financmerkatojn kaj kaŭzas spekuladan vezikon. Japanio kaj Usono jam praktikas tian koncepton de monprintado plene sen la laŭdire esperitaj rezultoj. Kial devus funkcii ĉi tiu teorio en Eŭropo?
La solaj aĵoj kiuj kreskas surbaze de monprintado estas la ŝuldoj de ŝtato (do de impostpagantoj) kaj la havaĵoj de riĉuloj...

Mi ne kredas je tiaj hazardoj. La senposedigo de la popoloj estas intenca.

externalImage.png

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年3月11日下午4:07:07

ustra:
La solaj aĵoj kiuj kreskas surbaze de monprintado estas la ŝuldoj de ŝtato (do de impostpagantoj) kaj la havaĵoj de riĉuloj...

Mi ne kredas je tiaj hazardoj. La senposedigo de la popoloj estas intenca.
Kompreneble, tio estas intenca. Estas pli facile printi monon ol enirigi impostojn.

Pri la riĉuloj, kiu ajn estu la sistemo, ili ĉiam kreskigas siajn havaĵojn, ĉar ili estas pli ruzaj kaj pli bone organizitaj ol la aliaj. Kaj kiam la sistemo malebligas kresko de iliaj riĉaĵoj, ili kreskigas sian povon.

ustra (顯示個人資料) 2015年3月11日下午4:55:20

Historie, tia senhonta rabirado kontraŭ la popolo markis la pereon de sistemo respektive imperio. Ne malofte tia pereo estis kaŝita per (granda) milito.

回到上端