Savu vivojn en Sudano!
از Christa627, 1 دسامبر 2014
پستها: 1
زبان: Esperanto
Christa627 (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2014، 22:06:12
La estraro de Norda Sudano penas fari genocidon de la Nuba popolo. Ili atakas la loĝantojn de la Nuba montoj per bomboj, kaj penas malebligi la enporton de nutraĵoj kaj aliaj nepraĵoj. La loĝantoj ne estas krimuloj, nur homoj, kiujn la estraro de Norda Sudano, precipe prezidanto Omar al-Bashir kaj teroristo Ahmed Haroun, malamas pro raso, religio, kaj/aŭ politiko, kaj volas forigi.
Sed ekzistas organizo, kiu laboras por savi ilin. La organizanoj alportas nutraĵojn kaj aliajn nepraĵojn, riparas akvo-putojn, kaj kuracas vunditojn kaj malsanulojn. Kaj ili laboras, por sciigi la publikon pri la afero, kaj fari kiel eble plej multe, por ĉesigi la atakojn!
Tial mi petas ĉiun donaci al tiu ĉi organizo, por helpi aĉeti la nutraĵojn, medikamentojn, kaj aliajn aferojn, por savi vivojn en Sudano!
Jen la retpaĝaro: SaveTheNuba.com. Ĝi estas en la angla.
Redakto: En la formularo por donaci, estas falmenuo por elekti ŝtaton. Por tiuj, kiuj ne loĝas en Usono aŭ Kanado, estas elekto "OverSeasAddress".