Žinutės: 3
Kalba: Esperanto
GianniGO (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 3 d. 21:49:55
ustra:En la jaro 1983 la germana fizikisto kaj filozofo Carl Friedrich von Weizsäcker publikigis sian lastan gravan verkon "La Minacata Paco". En tio li okupiĝis kun la kapitalismo kaj li antaŭdiris la kolapson de soveta komunismo pro kio li estis mok-ridita.Kia persono eksterordinara: fizikisto, astronomo, filozofo!
En ĉi tiu verko li starigis la jenajn tezojn (germane) pri la tutmondiĝo post la kolapso de Sovetunio:
1.
La nombroj de senlaboruloj tutmonde atingos neatenditajn dimensiojn.
2.
La salajroj falos je senprecedenca minimumo.
3.
Ĉiuj sociaj sistemoj kolapsos kun la bankroto de la ŝtato. Pensiaj pagoj unue. Ekigilo estas tutmonda ekonomia krizo de nekredebla dimensio, kiu spekulantoj kaŭzis.
4.
Ĉirkaŭ 20 jaroj post la pereo de komunismo, homoj denove malsatmortos en Germanio.
5.
La minaco de internaj militoj draste kreskos tutmonde.
6.
La reganta elito estos devigata teni privatajn armeojn por ilia protekto.
7.
Por asekuri ilian regadon, ĉi tiu elito frue kreos la ĉioman observadan ŝtaton kaj enkondukos tutmondan diktaturon.
8.
La sindonemaj helpuloj de ĉi financa nobelaro estas koruptaj politikistoj.
9.
La financa mondo kiel ĉiam stimulas nacionalismon (faŝismon), kian oni ne spertis antaŭe. Ĝi funkcias kiel garantianto kontraŭ eble refortiĝanta komunismo.
10.
Celante al la konservo de potenco, oni reduktos la mondan loĝantaron je minimumo. Tio okazas pere artefarite generitaj malsanoj. Biologiaj armiloj estos deklaritaj kiel epidemioj. Sed ankaŭ celitaj malsatmizeroj kaj militoj estos aplikataj.
Kiel kaŭzo servas la ekkonon, ke la plej multaj homoj ne povas financi siajn proprajn nutradon kaj la riĉuloj estus devigataj helpi alikaze estiĝus granda kaj danĝera konflikt-potencialo por ili.
11.
Grandaj potencoj militos pere armiloj de amasa detruo pro krudmaterialoj kaj potenco.
12.
La homaro spertos la plej senskrupulan, mizantropan sistemon, kian la homaro ne spertis antaŭe.
La sistemo kio respondecas pri ĉi krimoj nomiĝas "senkontrola kapitalismo".
Mi serĉis tia libro, sed bedaŭrinde ne trovis in nenia lingvo krom germana.
Tiu estas tre lucida analizo, sed mi ne estas tiel pesimisto, ĉar la homo estas misku el bono kaj el malbono. La mondo estas loĝata per 5% malbonoj, 90% naivuloj, 5% saĝaj. Tiuj lastaj estas la konkreta espero de la humaneco.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 3 d. 23:36:57
Tio estas la bildo de la nuna mondo kiun ni povas imagi, uzante la informojn kiujn disĵetas al ni amaskomunikiloj. Tio, kio estas plej malkvietiga, estas ke tia mondo ŝajne ne povas iri retroen, kiel ajn grava estu la politika, sociala, ekonomia kaj ekologia krizo.
ustra (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 4 d. 17:31:51
Estas terura kiom liaj tezoj ĝustas. La pensoj de Weizsäcker estas tre konsekvencaj kaj ankaŭ mi ne havas multe da espero. Agendo estis definita kaj ŝajne nenio eblas ŝanĝi la direkton. Se entute, eblas nur prokrasti la efektivigon.