본문으로

la nacioj ne ekzistas

글쓴이: baibaibibi, 2014년 12월 14일

글: 64

언어: Esperanto

baibaibibi (프로필 보기) 2014년 12월 15일 오후 3:27:31

kaŝperanto:
baibaibibi:
nacioj ekzistas nur en la homaj mensoj, mi konsentas, sed ne kiel la numero 4, sed kiel la rakontoj por infanoj. la numero 4 estas tre klara kaj preciza koncepto, sed nacio estas fantazia, imagaĵa koncepto. ni povus difini nacion. ekzemple, kio estas laŭ vi hispanio kaj la hispanoj? mi certas ke vi povos doni nur fantaziajn, stultigajn respondojn.
Mi konsentas ke la numero 4 estas tre "reala", kaj eble nacio estas difinita plej bone kiel "aro de uloj kiuj naskiĝis en la difinitaj landlimoj de iu lando."
La afero ne estas tiel simpla, laŭ tiu difino multaj nacioj simple ne ekzistas: kurdoj, vaskoj, tibetanoj, angloj, ktp. ktp. Se la koncepto estas fantazia kaj stultiga, la difinoj ne povas esti malpli fantaziaj kaj sensencaj.

morico (프로필 보기) 2014년 12월 15일 오후 5:26:09

La nacioj ekzistas.
Tio estas historia kreaĵo. Laŭ dialektika kaj historia analizo, ili estas nek tre malbonaj, nek tre bonaj. Ĉu la mortuloj de la militoj inter nacioj estas ankaŭ fantazio de la spirito?

Ne ni forĵetu la bebon kun la banakvo.
La demokratikaj nacioj permesis socian progreson, eĉ se ĝi estas tre malfacila hodiaŭ.
Pluraj malgrandaj nacioj povas krei kune pli grandan nacion. Granda nacio povas ankaŭ sin dividi.
La dokumentoj de UNESCO pri la nacioj kaj la lingvoj estas interesaj.

Esperanto estas internacia lingvo. Do ekzistas nacioj por Zamenhof kaj plimulto da esperantistoj. Por esperanto ni devas ankaŭ labori en la kadro aŭ la kunteksto de la nacio kaj paroli en la naciaj lingvoj al 99,9% kiuj ne parolas ankoraŭ esperanton.

morico (프로필 보기) 2014년 12월 15일 오후 5:48:33

Jean Jaures (Johano Ĵores), franca socialista estro, murdita en julio 1914, du tagoj antaŭ la komenco de la unua mondmilito diris:
"Iom da internaciismo malproksimigas de la patrujo, multe da proksimigas de tio."

baibaibibi (프로필 보기) 2014년 12월 15일 오후 8:32:06

morico:. Ĉu la mortuloj de la militoj inter nacioj estas ankaŭ fantazio de la spirito?
Ne. Sed bedaŭrinde, kiam homoj vivas en fantazioj naciaj, religiaj kaj aliaj, tiaj aferoj okazas.

Altebrilas (프로필 보기) 2014년 12월 16일 오후 2:14:55

Nacio estas grupo de homoj kiuj deziras kune vivi kaj interkonsentas pri bazaj reguloj de kunvivado. Tutplaneda nacio estas dezirinda, sed tio ankoraŭ ne ekzistas. Intertempe, oni devas elturniĝi por vivi en la ekzistantaj nacioj, kaj provi unuiĝi kun la aliaj.

Sed la nuna eksperimento pri EU montras, ke tiu unuiĝo estas pli malfacila ol antaŭvidite.

Nephihaha (프로필 보기) 2014년 12월 16일 오후 6:04:22

Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.
(Mi estas komencanto)

Mi pensas ke la viroj devas kredu kiel ili volu sen spirĝeno aŭ insistado de ateistoj aŭ kapitalismo.

GianniGO (프로필 보기) 2014년 12월 16일 오후 9:54:35

1)Lingva limo estas ĉefa limo inter homoj.
Homoj ne povas esti fratoj se ili ne povas interparoli.
Malfacileco de la angla lingvo izolas milionojn da homoj sen la tempo aŭ la mono por lerni tion.

2)Tuta hodiaŭaj problemoj estas internaciaj: ekonomio, saneco, politiko...
Kiel estas eble solvi tion nacie?!
Kaj kiel estas eble solvi tion sen interparoli?

3)Kial mi devas ŝati pli homoj en mia nacio ol homoj en alia nacio?
Ekstera homoj valoras malplie?
Esta malpli grava elekto suferigi eksterajn homojn?

baibaibibi (프로필 보기) 2014년 12월 16일 오후 9:54:55

Nephihaha:
Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.
(Mi estas komencanto)

Mi pensas ke la viroj devas kredu kiel ili volu sen spirĝeno aŭ insistado de ateistoj aŭ kapitalismo.
Mi pensas ke ni devas rajti debati pri ĉiuj temoj, mi ne timas veron, kontraŭe mi dankas se iu liberigas min el miaj eraroj. Ni devas timi nenion krom kredi falsaĵojn, kaj mi dankas se iu debatas kaj helpas min trovi la veron. Mi do ne komprenas kial religiuloj plendas. debatu! ni bezonas la veron!

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 12월 17일 오후 9:12:35

pedroluis:Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.
Vi pravas nur je 2/3. Kial? Vi forgesis unu malsanon: sekso.

Jes ja mi konsentas kun la aserto de "baibaibibi" : nacioj estas nenio alia ol absurde artefifarita problemo.

blk (프로필 보기) 2014년 12월 18일 오후 6:24:38

Clarence666:
pedroluis:Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.
Vi pravas nur je 2/3. Kial? Vi forgesis unu malsanon: sekso.

Jes ja mi konsentas kun la aserto de "baibaibibi" : nacioj estas nenio alia ol absurde artefifarita problemo.
Sekso aŭ amoro? kial ĝi estas problemo?

다시 위로