Vai all’indice

la nacioj ne ekzistas

di baibaibibi, 14 dicembre 2014

Messaggi: 64

Lingua: Esperanto

baibaibibi (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 10:22:14

vidas vandenis:
baibaibibi:
Nephihaha:
Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.
(Mi estas komencanto)

Mi pensas ke la viroj devas kredu kiel ili volu sen spirĝeno aŭ insistado de ateistoj aŭ kapitalismo.
Mi pensas ke ni devas rajti debati pri ĉiuj temoj, mi ne timas veron, kontraŭe mi dankas se iu liberigas min el miaj eraroj. Ni devas timi nenion krom kredi falsaĵojn, kaj mi dankas se iu debatas kaj helpas min trovi la veron. Mi do ne komprenas kial religiuloj plendas. debatu! ni bezonas la veron!
Se Baibaibibi tiel bezonas kaj ne timas veron, li ne preferus kaŝi lian landon. (eĉ)! Kompreneble, tion trovi ne estas malfacilaĵo, sed se li estas tia pravulo... Kion li timas?
kial estas tiel facile trovi mian naciecon? el kie vi supozas ke mi estas?

Vinisus (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 11:25:05

Mi konsilas al ĉiuj legi la libron de Gilbert R. Ledon "Sennaciece Tra Nia Mondo", kaj alian "Mondo de Travivaĵoj" de Tibor Sekelj. En sia libro Tibor asertas: "Bienulo mi estas trairanta mian bienon inter la sep maroj dissemitan". Laŭ tiuj du eksterordinaraj homoj la mondo kaj Esperanto apartenas al ĉiuj estuloj kiuj vivas sur la planedo nomata Tero.

baibaibibi (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 21:46:25

vidas vandenis:
baibaibibi:
vidas vandenis:
baibaibibi:
Nephihaha:
Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.
(Mi estas komencanto)

Mi pensas ke la viroj devas kredu kiel ili volu sen spirĝeno aŭ insistado de ateistoj aŭ kapitalismo.
Mi pensas ke ni devas rajti debati pri ĉiuj temoj, mi ne timas veron, kontraŭe mi dankas se iu liberigas min el miaj eraroj. Ni devas timi nenion krom kredi falsaĵojn, kaj mi dankas se iu debatas kaj helpas min trovi la veron. Mi do ne komprenas kial religiuloj plendas. debatu! ni bezonas la veron!
Se Baibaibibi tiel bezonas kaj ne timas veron, li ne preferus kaŝi lian landon. (eĉ)! Kompreneble, tion trovi ne estas malfacilaĵo, sed se li estas tia pravulo... Kion li timas?
kial estas tiel facile trovi mian naciecon? el kie vi supozas ke mi estas?
Kial vi maltrankviliĝis? Nu, via nacieco - sennaciulo, ĉu ne? Sed de kiu vi lando - diru vi mem.
Bedaŭrinde mi jam ne havas patrujon, mia lando perfidis min kaj mi sentas ke mi jam ne havas hejmlandon. Ĝi estas lando de ŝtelistoj, faŝismaj krimuloj kaj stultuloj. Mi kompatas mian "iam" kara landeto, nun mi sentiĝas senhejmulo, eksterlandano en mia lando, nun ĉiuj landoj estas la samo por mi kaj neniam estos hejme denove. Adiaŭ mia kara landeto.

Koracio (Mostra il profilo) 21 dicembre 2014 18:46:59

Por matematikistoj estas la nombroj konkretaj; sed por diskalkuloj, ili estas malfacile kompreneblaj konceptoj.

La nacioj ne egalas kun la lingvaj baroj. Ekzemple estas pliaj anglalingvaj nacioj. Ili parolas la anglan denaske, sed el hist6oriaj kialoj ili ne estas la sama nacio.

Ne la nacio, religio kaj sekso estas la plej pli granda problemo de la homo, sed la homa krima naturo, kiu ne dependas de tiuj.

baibaibibi (Mostra il profilo) 22 dicembre 2014 03:01:55

Koracio:Por matematikistoj estas la nombroj konkretaj; sed por diskalkuloj, ili estas malfacile kompreneblaj konceptoj.

La nacioj ne egalas kun la lingvaj baroj. Ekzemple estas pliaj anglalingvaj nacioj. Ili parolas la anglan denaske, sed el hist6oriaj kialoj ili ne estas la sama nacio.

Ne la nacio, religio kaj sekso estas la plej pli granda problemo de la homo, sed la homa krima naturo, kiu ne dependas de tiuj.
multaj krimoj en la mondo, homoj faras pro religiaj kaj naciaj kialoj, ĉar multaj militoj okazas pro ili.
Tamen, ĝis nun mi ne diris ke nacioj estas "bonaj" aŭ "malbonaj" kiel kelkaj partoprenantoj en la fadeno sugestas, mi nur diras ke laŭ mi nacioj estas fantazio, ili ne estas realaj aĵoj, simile al religioj. Kaj vivi en fantazioj devas esti stultiga kaj konduki al krimoj, perforto, kaj aliaj frenezaĵoj.

tasreka (Mostra il profilo) 24 dicembre 2014 14:54:58

Estas obstinaj kaj popularoj stultecoj. Ekzemple: Tial estas militoj kaj mizeroj, ĉar estas en la mondo religioj kaj multaj lingvoj. Se nenie estus lingvoj kaj diversaj popoloj nur unu, kaj ne estus religioj, ĉiu homo vivus en paco kaj ĝojo. La mongola Ĝingis kan ankoraŭ estis sincera homo. Por li estas egale, kiun lingvon uzas la homoj, kiun religinon kredas. Li nur volas regi super la popoloj kaj posedi oron de aliaj. La kauzo de milito, kaj la proteksto estas du alia aferoj.
Ĉu vi volas vivi en tiu mondo en kio ĉiu portas samformajn vestojn, manĝas samformajn manĝaĵojn, loĝas en samformaj loĝejoj kaj parolas per nur unu komunan lingvon? Ekzemple mi amas ne nur hungarajn kantojn, sed ankaŭ la grekojn, la germanojn, la rusojn, la italojn ktp. Sen popoloj la mondo estus malriĉaj.

Altebrilas (Mostra il profilo) 24 dicembre 2014 16:40:07

Zamenhof revis pri tuthomara nacio kaj universala religio...

baibaibibi (Mostra il profilo) 25 dicembre 2014 16:34:25

La celo de la fadeno ne estis politika sed psikologia. Mi fajfas pri kion faras politikistoj, ĉu ekzistas en la mondo unu lando, cent aŭ mil. Mi fajfas pri la naciistoj, pri la nacioj, pri UN, pri unesko. Mi ne emas movi unu fingron por ŝanĝi ion rilate al nacioj. Mi dormas bone kaj tute ne interesas al mi kion faras la naciistoj aŭ la internaciistoj. Mi scias ke ekzistas diversaj lingvoj kaj kulturoj kaj mi nek povas, nek volas ŝanĝi ion rilate al homaj kulturoj, ktp. Ne estas mia afero, nek mi povas perdi mian tempon je tiaj aferoj.
SUFIĈAS POR MI KOMPRENI KE NACIOJ ESTAS FANTAZIO, IMAGAĵO, KAJ LA PROBLEMO ESTAS SOLVITA.

Rujo (Mostra il profilo) 26 dicembre 2014 00:39:33

Altebrilas:Zamenhof revis pri tuthomara nacio kaj universala religio...
Estimata, ĉu vi povas indiki al ni fontojn kiuj atestas tiajn viajn asertojn? Ŝajnas al mi eĉ kontraŭe! Tio estas, Zamenhof neniam deziris nuligi la lingvan diversecon. Krome, estas evidente ke homaranismo neniel klopodis alvenigi universalan religion. La esenco zamenhofa estis interfratiĝo kaj toleremo.

morico (Mostra il profilo) 26 dicembre 2014 11:06:20

Efikeco de Esperantistoj necesas realismon. La nacioj, religioj, registaroj ktp. ekzistas. Esperanto povas kunhelpi plibonigi la internaciajn rilatojn inter la homoj, la nacioj, la religioj ktp.

Torna all’inizio