Tartalom

la nacioj ne ekzistas

baibaibibi-tól, 2014. december 14.

Hozzászólások: 64

Nyelv: Esperanto

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. december 27. 10:35:28

morico:Efikeco de Esperantistoj necesas realismon. La nacioj, religioj, registaroj ktp. ekzistas. Esperanto povas kunhelpi plibonigi la internaciajn rilatojn inter la homoj, la nacioj, la religioj ktp.
kara morico, dankon. la nacioj ekzistas. vi apartenas al granda lando francio, kiu ekzistas kaj pro tio ke mi gratulas vin, ŝajnas ke ankaŭ ragistaroj kaj religioj ekzistas kaj mi supozas ke via religio konsolas vin kaj via registaro protektas vin, tio estas bona kaj vi vivas feliĉa en via bela lando. Tamen demandu al la sirianoj aŭ al la libianoj kiuj nun riskas aŭ perdas sian vivon meze de la mediteraneo klopodante eniri eŭropon. aŭ al la afganoj aŭ al la irakanoj kiuj mortas/is pro la bombadoj aŭ pro la manko de medicinoj kaj manĝajoj. Ne parolante pri la multaj landoj detruataj/itaj pro la koloniismo en ĉiuj kontinentoj. via lando kune kun aliaj eŭropaj ŝtatoj detruis tiujn landojn. Demando al la siriaj aŭ libiaj rifuĝintoj ĉu ili havas landon, via lando, francujo, detruis ilian landon per bonbardoj kaj financante terurismajn grupojn, demandu la irakanojn kiuj devis forlasi ĉion kaj elmigri pro la milito kiun viaj okcidentaj landoj komencis kaj subtenas kaj financas.
ĉu tiuj inmigrantoj riskante siajn vivojn en la mediteraneo aŭ en najbaraj landoj havas landon?? demandu ilin, ĉu ilia lando estas reala, ĉu ilia nacieco estas reala. viaj okcidentaj riĉegaj landoj ŝtelis al ili sian nacion, sian patrujon kaj ili nun havas nenion, ili nun estas simplaj homoj meze de la nenieco, sen rajtoj, sen propraĵoj, sen espero. demandu al ili ĉu ili havas nacion.

Rujo (Profil megtekintése) 2014. december 27. 12:43:26

Penante eviti erarajn argumentojn (logika trompo), oni devas limigi la sencon de ĉiu termino, ekz. nacio; lando; teritorio; popolo; gento; etno; tribo; klano; fratrio ktp, ĉar preskaŭ ĉiuj menciitaj vortoj havas politike pli ol unu signifon. Kion signifas psikologie la vorto nacio?

Altebrilas (Profil megtekintése) 2014. december 27. 18:15:48

Rujo:
Altebrilas:Zamenhof revis pri tuthomara nacio kaj universala religio...
Estimata, ĉu vi povas indiki al ni fontojn kiuj atestas tiajn viajn asertojn? Ŝajnas al mi eĉ kontraŭe! Tio estas, Zamenhof neniam deziris nuligi la lingvan diversecon. Krome, estas evidente ke homaranismo neniel klopodis alvenigi universalan religion. La esenco zamenhofa estis interfratiĝo kaj toleremo.
Mi kontrole ĵus relegis tion:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Homaranismo

kaj vidis neniun kontraŭdiron. Lia tolerema religia sistemo, estas kvazaŭ universala revata religio, en la senco, ke Z arde deziris, ke ĉiu homo adoptu iun tian. Same pri nacio: la homaro, en kiu ĉiu homo sentu sin kiel en sia propra nacio, sed sen malamikaj/malamataj nacioj ĉirkaŭ ĝi.

Estas la samo, sed per aliaj vortoj.

morico (Profil megtekintése) 2014. december 27. 18:42:59

baibaibibi:
morico:Efikeco de Esperantistoj necesas realismon. La nacioj, religioj, registaroj ktp. ekzistas. Esperanto povas kunhelpi plibonigi la internaciajn rilatojn inter la homoj, la nacioj, la religioj ktp.
Tamen demandu al la sirianoj aŭ al la libianoj kiuj nun riskas aŭ perdas sian vivon meze de la mediteraneo klopodante eniri eŭropon. aŭ al la afganoj aŭ al la irakanoj kiuj mortas/is pro la bombadoj aŭ pro la manko de medicinoj kaj manĝajoj. Ne parolante pri la multaj landoj detruataj/itaj pro la koloniismo en ĉiuj kontinentoj. via lando kune kun aliaj eŭropaj ŝtatoj detruis tiujn landojn. Demando al la siriaj aŭ libiaj rifuĝintoj ĉu ili havas landon, via lando, francujo, detruis ilian landon per bonbardoj kaj financante terurismajn grupojn, demandu la irakanojn kiuj devis forlasi ĉion kaj elmigri pro la milito kiun viaj okcidentaj landoj komencis kaj subtenas kaj financas.
ĉu tiuj inmigrantoj riskante siajn vivojn en la mediteraneo aŭ en najbaraj landoj havas landon?? demandu ilin, ĉu ilia lando estas reala, ĉu ilia nacieco estas reala. viaj okcidentaj riĉegaj landoj ŝtelis al ili sian nacion, sian patrujon kaj ili nun havas nenion, ili nun estas simplaj homoj meze de la nenieco, sen rajtoj, sen propraĵoj, sen espero. demandu al ili ĉu ili havas nacion.
Ĉu la nacioj, la religioj, la ŝtatoj estas artefaritaj konstruaĵoj de la homoj? Tio estas diskuto. Sed por la sociologio, la religioj ekzistas ĉar multe da homoj preĝas. Kiel vi ĝin diras en via lasta mesaĝo la nacioj, ŝtatoj, registaroj ekzistas fakte. Kolonialismo estas kontraŭ la paco kaj la disvolvado. Hodiaŭ Francujo ne detruas Libanon aŭ Sirion.

Kelkaj registaroj povas influi movadojn en aliaj. Usono faras/is ĝin en multaj landoj. La teruristaj grupoj minacas multe da civitanoj kaj landoj. Mi diferencigas ĉiam la civitanojn de la registaroj kaj de la milit-industria komplekso de Usono. Tiu ĉi ricevis pli grandan buĝeton, ĉirkau 200 milliardoj da dolaroj plie ĉiun jaron, post la 11-a Septembro 2001. Antaŭe de 1980 ĝis 1988, CIA kaj Saŭd-Arabio financis ĉiun jaron 500 milionojn da dolaroj la teruristojn de Ben Laden en Afghanujo.

Kiuj estas la responsuloj, kiam estas malbona politiko? La individuoj aŭ la registaroj? Mi ne pensas ke la junuloj en Germanujo estas responsuloj de la politiko de Hitler ktp.

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. december 27. 19:07:44

morico:

vi ne respondis mian demandon. ĉu tiuj homoj kiuj perdis ĉion en tiuj militoj, kiuj estas rifuĝintoj en najbaraj landoj aŭ troviĝas perditaj meze de la mediteraneo havas landon, naciecon? ilia lando estas detruita de la efikaj okcidentaj misiloj kaj ili jam ne povas reveni hejmen, ili nur povas almozpeti en najbaraj landoj aŭ en eŭropo, ili estas malŝatataj kaj ofte persekutataj en tiuj fremdaj landoj. ĉu tiuj homoj, viktimoj de la monavido de la eŭropanoj havas naciecon, patrujon?

morico (Profil megtekintése) 2014. december 27. 23:05:16

@ baibaibibi.

"vi ne respondis mian demandon. ĉu tiuj homoj kiuj perdis ĉion en tiuj militoj, kiuj estas rifuĝintoj en najbaraj landoj aŭ troviĝas perditaj meze de la mediteraneo havas landon, naciecon? ilia lando estas detruita de la efikaj okcidentaj misiloj kaj ili jam ne povas reveni hejmen, ili nur povas almozpeti en najbaraj landoj aŭ en eŭropo, ili estas malŝatataj kaj ofte persekutataj en tiuj fremdaj landoj. ĉu tiuj homoj, viktimoj de la monavido de la eŭropanoj havas naciecon, patrujon?"

La monavido ekzistas ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj. La ĉefoj de la teroristaj grupoj volas ankaŭ la monon de la nafto aŭ de la drogo opio ktp.

Dekoj da miloj da homoj estas persekutataj, viktimoj de la volo de "etnika aŭ religia purigo".Multe volas reveni hejmen sed ne povas. La teroristoj mortigus ilin se ili revenus. Kelkaj ne volas havi paperojn de ilia nacieco, patrujo kaj aliaj konservas ilin.
99,9% de la monda loĝantaro vivas kun nacieco. La situo de tiuj kiuj ne havas paperojn estas ofte tre malfacila. Tiel Tamuloj persekutitaj de Sri-Lanko kaj Barato, ĉar ili ne havas paperojn.

Eble en pluraj jardekoj, estus unu mondo, sed tio ne estas nun.

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. december 28. 11:37:00

morico:@ baibaibibi.

vi ankoraŭ ne respondis min. ĉu homoj kiuj konservas sian pasporton kaj havas naciecon sed kiuj perdis ĉion pro la eŭropaj bombardoj, sen hejmo kaj sen propraĵoj, ofte persekutataj en sia lando kaj eksterlande aŭ vunditaj, multaj el ili perditaj en la maro aŭ en la dezerto, ĈU ILI HAVAS NACIECON, PATRUJON, HEJMLANDON??

Altebrilas (Profil megtekintése) 2014. december 28. 14:00:43

Terurĉjo:laŭ mi, ĉiuj nocioj (nocioj, ne nacioj) estas elpensaĵoj de homa menso. ĉu ne?

do, nacioj estas popoloj aŭ aroj da homoj, kiuj sukcesis krei proprajn sendependajn ŝtatojn.

ekzemple mia rusa nacio konsistas el rusoj, ukrainoj, tataroj, baŝkiroj, germanoj, francoj, skotoj, hebreoj kaj t.p.
Kaj mi supozas, ke ŝtato estas politika-milita-ekonomia organizo, kiu kapablas vivigi kaj protekti nacion. Ambaŭ estas ligitaj kaj reciproke memutilaj.

Sed la enhavo de tiu nacio-ŝtato estas tute arbitra; tial la landlimoj ŝanĝis tiel ofte. Ili nur spegulas la ĉiam moviĝantaj fortrilatojn inter la diversaj homgrupoj.

Grupiĝi por protekti sin estas natura afero. Nur la rezulto estas artefarita.

Ne gravas, ke la veturiloj veturu ĉe la dekstra aŭ maldekstra flanko de la stratoj. Nur gravas, ke ĉiuj uzu la saman flankon.

tasreka (Profil megtekintése) 2014. december 28. 15:01:17

La tragedio de popoloj ne pruvas, ke la popoloj ne ekzistas. Kiu estas sole, tiun oni facile povas manipuli. Tial ne bezonas nek komuneco nek nacio. Cetere kiu havas nek nomon nek vizaĝon, parolus ĉion kion volas.
Zamenhof volas komprenon, amikecon inter nacioj, kaj ne volas homojn, kiuj havas nek patrion nek nacion, nek identecon, nek vizaĝon.
Lau mi, vivu multaj nacioj, lingvoj en komprenon kaj amikecon.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2015. január 9. 17:09:31

Ĉu Eŭropo povas fariĝi nacio? Se ne, kial?

Vissza a tetejére