לתוכן העניינים

la nacioj ne ekzistas

של baibaibibi, 14 בדצמבר 2014

הודעות: 64

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2015, 22:28:28

Ĝenerale, oni kreis sendependan ŝtaton perforte kaj malprofite al la najbaraj landoj. Kompreneble, la najbaroj plejofte ne konsentis, kaj faris militon kiam ili sentis sin sufiĉe fortaj. Tial dum longa tempo, homoj militadis.

Poste iuj decidis fari pacon, kaj obtenis interkonsenton de la najbaroj pri tio, sed restis minoritatoj kiuj ne aprobis, kaj estis kontraŭvole enigitaj en plej grandaj aŭ fortaj ŝtatoj.

Se neniu kapablas proponi klarajn kaj koherajn kriteriojn pri la difino de nacio, krom "sukcesi krei ĝin - subkomprenite perforte", la sekvo de militoj ne povas ĉesi.

FractalBloom (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2015, 20:08:50

Nacioj estas nur fantazioj imagita per la plej fortaj klasoj. Speciale en la plej grandaj nacioj de la mondo, homoj ekzistas tiel alproprigita de "siaj" ŝtatoj, ke la ordinara homa voĉo ne povas aŭdiĝi inter la multe pli laŭtaj postuloj de riĉuloj kaj oficistoj.

Anstataŭ centrala hierarkio ĉiu persono devas demandi ĉu ni plej bone decidus kiel konservi niajn komunumojn.

Homoj ja povas vivi pace, eĉ komune, sed neniam okazos sub grandega ŝtato. Unue ni devas fortiri tiun ideon: ke tia malekvilibra hierarkio ĉiam estos la natura stato de homoj.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2015, 22:46:28

Se ne plu estus nacioj, sed nur etaj komunmoj, oni nomus ilin triboj kaj estus intertribaj militoj... aŭ ĉu mi ne bone komprenis vian penson?

FractalBloom (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2015, 06:03:12

Por kaŭzi militon, oni bezonas centraliĝatan hierarkion. Se neniu posedas aŭtoritaton unu sur la alia, nur okazos etaj disputoj inter personoj. Ne estus triboj sed komunumaj regionoj, simile al la nuna sistemo en Okcidenta-Kurdistano, Sirio.

Homoj povas fari nekredeblajn aferojn. Eble la plej granda obstaklo kiu staras antaŭ la homaro ne estas atingi la stelojn, sed disvastigi pacon inter popolo.

ustra (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2015, 11:44:11

FractalBloom:Por kaŭzi militon, oni bezonas centraliĝatan hierarkion. Se neniu posedas aŭtoritaton unu sur la alia, nur okazos etaj disputoj inter personoj. Ne estus triboj sed komunumaj regionoj, simile al la nuna sistemo en Okcidenta-Kurdistano, Sirio.

Homoj povas fari nekredeblajn aferojn. Eble la plej granda obstaklo kiu staras antaŭ la homaro ne estas atingi la stelojn, sed disvastigi pacon inter popolo.
Mi samopinias. Laŭ mi bezonas du ĉefajn ŝanĝojn en la mondo:

1. la malcentralizigo de socia strukturo
2. la reformigo de mona kaj ekonomia sistemo

Altebrilas (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2015, 22:30:29

Mi ne bone komprenis kial Sirio kaj Kurdistano estus ekzemploj de senmilitejoj. Ŝajnas esti la malo. Hierarkio estas konsekvenco de militoj, ĉar oni bezonas esti kunordigitaj por havi pli da ŝancoj venki, sed ili ne estas la kaŭzo mem.

Eĉ en familioj povas esti militoj, pasiaj krimoj, ktp. Ĉiuskale ekzistas militoj.

La sola maniero eviti ilin estas organizi la mondon sufiĉe bone por ke ĉies bezonoj estu sufiĉe plenumataj por ne bezoni militi pri ajna preteksto.

FractalBloom (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2015, 00:44:22

Altebrilas:La sola maniero eviti ilin estas organizi la mondon sufiĉe bone por ke ĉies bezonoj estu sufiĉe plenumataj por ne bezoni militi pri ajna preteksto.
Sirio mem ne estas bona ekzemplo, sed la tri kantonoj de Kurdistano malsamas al aliaj partoj de la lando. Ĝi ekzistas aŭtonome de la siria ŝtato; post la "Arab Spring" ĝi reformiĝitis, kaj nun la kurdistana popolo havas "demokratiajn sin-administrojn" kiuj ne ekzistis antaŭe. Ne estas perfekta ekzemplo, sed ĝi montras ke popolo povas farigi radikalajn ŝanĝojn.

Sed eble ni plejparte samopinias. Mi tute konsentas ke la unua problemo estas organizi la mondon tiel por ke neniu persono malsatas, soifas, aŭ dormas senŝirme. Sed laŭ mi, hierarkio estas tio, kio preventas ke ĉiu persono havas kion li aŭ ŝi bezonas. Vere mi nur esperas vidi mondon kie havi ne estas forpreni.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2015, 11:00:10

Homoj, kiuj malsatas aŭ timas elturniĝas por eliri el tiu situacio kiel ili povas. Iuj fuĝas sian landon, aliaj provas obei al loka diktatoro aŭ al memproklamituloj por ne havi problemegojn, aliaj turnas sin al religio, sed plejofte ĝi nur deziras obeigi ilin por politikaj celoj; aliaj fine kredas je okcidentaj valoroj, kaj esperas helpon de okcidento, sed tio-ĉi malfruas kaj ili ofte iĝas flankviktimoj.

Nur monda organizado per interkonsento de plej gravaj potencoj povas solvi tiun problemon. Tamen restas la demografia demando: povas esti sufiĉe por nutri, trinkigi kaj protekti ĉiujn, sed oni devas konstati, ke "ĉiuj" duobliĝis de post 40 jaroj, kaj ke ju pli oni nutras kaj protektas "ĉiujn", des pli "ĉiuj" estas multaj.

Aldone, se "ĉiuj" volas vivi kiel usonanoj kaj por tio produktas varojn kiel ĉinoj, ni baldaŭ bezonos dekon da planedoj. Tial urĝas debati por inventi novan modelon de disvolvado.

Clarence666 (הצגת פרופיל) 23 בינואר 2015, 16:58:45

> Sen popoloj la mondo estus malriĉaj

Malricxa je landlimoj, armiloj kaj militoj ? Mi gxojus ...

> Zamenhof revis pri tuthomara nacio kaj universala religio...

Eble jes, sed ri ne sukcesis efektivigi siajn ideojn suficxe bone. FdE skribis:
RUSOJ LOGXAS EN RUSUJO

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 23 בינואר 2015, 18:40:15

Altebrilas skribis:
Aldone, se "ĉiuj" volas vivi kiel usonanoj kaj por tio produktas varojn kiel ĉinoj, ni baldaŭ bezonos dekon da planedoj.

Mi, eble bedaŭrinde, ne apartenas al tiu grupo de supozeblaj usonanoj kiuj vivas tiom bone. Nek miaj amikoj. Mi kredas ke ekzistas tre falsa ideo en la mondo ke usonanoj havas tre altan vivnivelon. KELKAJ usonanoj, jes ja. Sed eĉ la plejparto ne. Multaj usonanoj KREDAS havi tre altan vivnivelon ĉar la registaro tion diras kaj ĉar ili neniam vizitis alian industrilandon por povi kompari. Memkompreneble se vi transiras la landlimojn suden vi kredos ke ni havas aparte bonan vivnivelon. Sed nur iru norden al Kanado kaj vi vidos ke la kanadanoj averaĝe vivas pli bone.
Nur venu al Usono kaj vi miros pri la multaj almozpetantoj antaŭ la vendejoj kaj antaŭ trafiklumoj! En la loka parko tranoktas sendomuloj! Pli ol duono da lernantoj en la publikaj lernejoj vivas en familioj kiuj estas rigardataj de nia propra registaro kiel malriĉaj - do la familio gajnas malpli ol $11.000 pojare - en regiono kie la averaĝa loĝejlupago estas ĉirkaŭ $800 pomonate. Multaj ĉe ni laboras por salajroj tiom basaj ke ili rajtas ricevi manĝaĵkuponojn de la registaro!
Jes, la grandaj industrioj foruzas la energion de la planedo kaj malpurigas la aeron kaj la akvon. Sed la averaĝa usonano ne povas fari tion, ĉar li/ŝi ne havas sufiĉe da mono por aĉeti tiom.

לראש הדף