Đi đến phần nội dung

la nacioj ne ekzistas

viết bởi baibaibibi, Ngày 14 tháng 12 năm 2014

Tin nhắn: 64

Nội dung: Esperanto

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 19:13:11 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

La nacioj kaj la popoloj ne ekzistas en la realo, ili estas nur fantazioj, imagaĵoj el nia menso, kreataj kaj nutrataj de la politika propagando. Nur personoj ni estas. Ne estas sane vivi en fantazioj, ne gravas kiuj ili estas.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 19:45:21 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

baibaibibi:La nacioj kaj la popoloj ne ekzistas en la realo, ili estas nur fantazioj, imagaĵoj el nia menso, kreataj kaj nutrataj de la politika propagando. Nur personoj ni estas. Ne estas sane vivi en fantazioj, ne gravas kiuj ili estas.
Mi plene konsentas. Sed "personoj" ankaŭ estas politika propagando kaj senvaloriĝo de nia estaĵo. Ni estas homoj.

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 20:01:02 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

ustra:
baibaibibi:La nacioj kaj la popoloj ne ekzistas en la realo, ili estas nur fantazioj, imagaĵoj el nia menso, kreataj kaj nutrataj de la politika propagando. Nur personoj ni estas. Ne estas sane vivi en fantazioj, ne gravas kiuj ili estas.
Mi plene konsentas. Sed "personoj" ankaŭ estas politika propagando kaj senvaloriĝo de nia estaĵo. Ni estas homoj.
Kiu estas la malsameco inter persono kaj homo? Mi pensis ke estis samsignifaj.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 20:05:57 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

-forigite-

ustra (Xem thông tin cá nhân) 20:29:42 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

baibaibibi:Kiu estas la malsameco inter persono kaj homo? Mi pensis ke estis samsignifaj.
Fabrikoj havas personaron, t.e. laboristoj. Tio estas kiel ŝtatoj taksas nin. Plie, oni parolas pri homaj rajtoj, ne pri personaraj rajtoj. Ĉi tiu distingo gravas.

Tempodivalse:Sed mi konsentas ke, fine, la distingoj inter grupoj estas artefaritaj, kaj ni ne permesu ilin biasigi nin kontraŭ "eksteruloj".
La enkonduko de diversaj grupoj ĉiam servas por la koncepto de "dividu kaj regu"...

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 21:03:59 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

Tempodivalse:Sed mi konsentas ke, fine, la distingoj inter grupoj estas artefaritaj, kaj ni ne permesu ilin biasigi nin kontraŭ "eksteruloj".
Laŭ mi, estas sane por niaj mensoj kompreni kiam io estas fantazia ne ekzistanta invento, kiel la nacioj aŭ la popoloj. Poste ni povas rilati diversmaniere kun la fantazio aŭ uzi ĝin. Sed la kompreno ke ĝi ne estas reala estas la plej grava afero, por ke ni ne miksos fantazion kaj realon.

Guilllem (Xem thông tin cá nhân) 21:08:49 Ngày 14 tháng 12 năm 2014

Nacioj ekzistas malgraŭ la fakto ke ili ne estas parto de la fizika mondo. Ekde la ek-ekzisto de la specio homo, oni emas aparteni al grupoj. La identeco estas la sento pri aparteno al difinita homgrupo. Mi ne malestimus tiun tendencon: la specio homo supervivis ĝis nun interalie pro tiu tendenco kunlabori kun homoj de la sama grupo. La ekzisto de multaj grupoj povus krei la konkuradon kaj la devon organizi sin pli efike ol la aliaj grupoj. Kiam la grupoj grandiĝas tiam oni ne konas ĉiujn aliajn membrojn de la grupo. Tiam la grupon oni nomas nacio.La nacia kulturo estas elemento per kiu homoj povas distingi samgrupanojn kaj fremdulojn. Gravan rolon ludas la parolmaniero sur ĉi tiu punkto.

Laŭ mia limigita komprenkapablo, nacioj ekzistas nur en la homa menso same kiel la numero 4.

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 11:46:05 Ngày 15 tháng 12 năm 2014

Guilllem:Nacioj ekzistas malgraŭ la fakto ke ili ne estas parto de la fizika mondo. Ekde la ek-ekzisto de la specio homo, oni emas aparteni al grupoj. La identeco estas la sento pri aparteno al difinita homgrupo. Mi ne malestimus tiun tendencon: la specio homo supervivis ĝis nun interalie pro tiu tendenco kunlabori kun homoj de la sama grupo. La ekzisto de multaj grupoj povus krei la konkuradon kaj la devon organizi sin pli efike ol la aliaj grupoj. Kiam la grupoj grandiĝas tiam oni ne konas ĉiujn aliajn membrojn de la grupo. Tiam la grupon oni nomas nacio.La nacia kulturo estas elemento per kiu homoj povas distingi samgrupanojn kaj fremdulojn. Gravan rolon ludas la parolmaniero sur ĉi tiu punkto.

Laŭ mia limigita komprenkapablo, nacioj ekzistas nur en la homa menso same kiel la numero 4.
nacioj ekzistas nur en la homaj mensoj, mi konsentas, sed ne kiel la numero 4, sed kiel la rakontoj por infanoj. la numero 4 estas tre klara kaj preciza koncepto, sed nacio estas fantazia, imagaĵa koncepto. ni povus difini nacion. ekzemple, kio estas laŭ vi hispanio kaj la hispanoj? mi certas ke vi povos doni nur fantaziajn, stultigajn respondojn.

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 14:38:39 Ngày 15 tháng 12 năm 2014

baibaibibi:
nacioj ekzistas nur en la homaj mensoj, mi konsentas, sed ne kiel la numero 4, sed kiel la rakontoj por infanoj. la numero 4 estas tre klara kaj preciza koncepto, sed nacio estas fantazia, imagaĵa koncepto. ni povus difini nacion. ekzemple, kio estas laŭ vi hispanio kaj la hispanoj? mi certas ke vi povos doni nur fantaziajn, stultigajn respondojn.
Mi konsentas ke la numero 4 estas tre "reala", kaj eble nacio estas difinita plej bone kiel "aro de uloj kiuj naskiĝis en la difinitaj landlimoj de iu lando."

pedroluis (Xem thông tin cá nhân) 14:44:22 Ngày 15 tháng 12 năm 2014

Mi pensas ke la nacioj kaj la religioj estas la plej gravaj malsanoj por la homoj.

Quay lại