pastroj, religiuloj kaj lakiro
viết bởi codesito, Ngày 01 tháng 1 năm 2015
Tin nhắn: 25
Nội dung: Esperanto
codesito (Xem thông tin cá nhân) 10:13:31 Ngày 01 tháng 1 năm 2015
Ĉu laŭ vi, pastroj, religiuloj kaj lakiro estas niaj kuzoj?
Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 11:29:08 Ngày 01 tháng 1 năm 2015
ustra (Xem thông tin cá nhân) 11:53:44 Ngày 01 tháng 1 năm 2015
Krome, spiritualismo ne nepre estas limigita je religiemo...
Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 15:38:46 Ngày 01 tháng 1 năm 2015
Kiu asertas, ke estas adeptoj de pseŭdoscienco kaj religiuloj?
Estas ankoraŭ tria grupo - nereligiuloj kaj ne adeptoj de pseŭdoscienco.
Kaj tiu ĉi grupo da homoj nomiĝas homosapiens!
Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 15:42:15 Ngày 01 tháng 1 năm 2015
Laŭ lakiro, la religiuloj estas memstare pensantaj homojTio ne veras! Estas religiuloj pensantaj kaj ne.
Inkognito, saluton! Feliĉan Novjaron, kuzo!
Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 15:45:21 Ngày 01 tháng 1 năm 2015
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:57:26 Ngày 02 tháng 1 năm 2015
Vinisus:Albert Einstein estis bahaiisto prufunde religiema estulo, estas de li la frazo: "Dio ne ludas ĵetkubojn." La vero estas, ke oni ne povas pruvi nek malpruvi la Dia ekziston.Einstein ne estis bahaiisto, tio estas ridinda. Li ankaŭ ne estis 'profunde religiema', kaj uzis la vorton 'Dio' en metafora senco. Li eble estus 'panteisto', sed tio en mia vidpunkto apenaŭ malsamas de ateisto.
Cetere ke oni povas nek malpruvi nek pruvi la ekziston de Dio helpas neniel ajn. Ĉar la sama direblas de unukornuloj. Mi celas ke tio ne signifas ke oni povas libere elekti inter kredi je ja aŭ ne ekzisto, ĉar ekzistsa amasoj de indikaĵoj pri kio estas fakte unukornulo (ŝajnas evidente ke temas pri fablulo, ĉu ne...) Ĉu vi ne samopinius ke kredi ke unukornuloj ne fakte ekzistas estas pli racie?
ustra: La plej saĝaj scienc-mensoj de la historio, interalie fizik-nobelpremiitoj, kredis je Dio.Ili ekzistas, sed fakto restas inter sciencistoj ateismo pli furoras ol inter nesciencistoj, kaj inter nobelpremiitoj eĉ pli. Do, se vi volas uzi tion kiel argumenton, tiam ĝi fakte pli bone funkcius alidirekten.
ustra (Xem thông tin cá nhân) 19:42:10 Ngày 02 tháng 1 năm 2015
mihxil:Ŝajne doloras vin, ke korifeoj de scienco kredis je Dio. Tio faras malfacila moki kredantojn, ĉu ne?ustra: La plej saĝaj scienc-mensoj de la historio, interalie fizik-nobelpremiitoj, kredis je Dio.Ili ekzistas, sed fakto restas inter sciencistoj ateismo pli furoras ol inter nesciencistoj, kaj inter nobelpremiitoj eĉ pli. Do, se vi volas uzi tion kiel argumenton, tiam ĝi fakte pli bone funkcius alidirekten.
blk (Xem thông tin cá nhân) 20:14:13 Ngày 02 tháng 1 năm 2015
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 20:52:12 Ngày 02 tháng 1 năm 2015
Miĥil ankoraŭ bezonas alian lecionon de la juna knabino pri la ekzisto de Dio kaj cirklaj sofismoj.
Ĉu Dio ekzistas?
Ateismo estas la produkto de ateista kulturo. Homoj kutime kredas tion, kion ili instruiĝis per la socio, en kiu ili vivas. Ateistoj lernis ateismon de ateista socio.
Ateismo ne estas scienca ĉar ekzistas multe da sciencistoj kiuj kredas je la ekzisto de Dio.
Eble, Lakiro, estas kiel mi. Li nur volas ke vi ateistoj pensu ekstere de viaj ateistaj kredsistemoj.
D-ro Dawkins parolas pri memoj. Laŭ mia nuntempa scio pri tio, kion li instruas, mi ne pensas ke li iam parolas pri ateisma memo. Kial? (Li estas ateisto kompreneble. Li ne volas konfesi ke li havas ateisman memon.)