ورود به محتوا

Mi estas Ŝarli

از stilly, 8 ژانویهٔ 2015

پست‌ها: 163

زبان: Esperanto

Cimerman (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2015،‏ 7:54:57

Ni ĉiuj kuraĝe kriu: ALLAH ESTAS MALGRANDA!
Kaj li restos malgranda ĝis kiam la islamanoj forlasos terorismon.

klmn (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2015،‏ 9:08:48

Terurĉjo:ĉu protesti kontraŭ terorismo kaj murdado? JES!

ĉu funebri pri la viktimoj? HO, JES!

ĉu kompati kaj respekti Charlie Hebdo? NE!

la ĉefaj hipokrituloj, kiuj partoprenis en la marŝo:
externalImage.png

saluton, tovariŝĉj!

ustra (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2015،‏ 12:05:17

vejktoro:Ni ne povas mistrakti kion okazas nun en nia mondo. La pli granda minaco staras je nia pordoj. La islamaj radikaloj ne haltos ĉe la oficejoj de la ĵurnalistoj. En Usono kaj Kanado ili celas policon.. en Kanado unu kredanto eĉ atakis la registaran konstruaĵon. Kaj en Aŭstralio dum oni trinkas kafon en kafejo... En Nigerio la mondo ĝuste perdis plurajn homojn laŭ dekjaraj knabinaj sinmortiga-bombistoj. Kaj la lernejo en Pakistano.. ho ve.. ne ekzistas respondon, nur larmojn.

Estas psikozo, ega kultura psikozo. Kaj kion oni faros? Ĉiuj regularoj, ĉiuj penoj de cenzuro, ĉio estas vana. Ili volas mortigi iun ajn kiun ne estas kunekun ili. Unuigu aŭ mortu.. via vivo ne estas importanta.

Isiso volas ŝtaton kaj ili mortos por tiu. Tiam kiam tiun revan ŝtaton ili atingos ili turnos al aliaj ŝtatojn kaj la buĉado de la nekredanoj daŭros.

Do, ni povas plorplendi pri tiu kartuno aŭ tiu maljusteco sed vere ni devus esti tre tima laŭ la atako en Franco. La atako estas aŭguro de malluma realeco; malluma estonteco.
Vi simple ignoras la fakton, ke la okcidento kune kun la cionista kaj vahabitaj reĝimoj kreas tiajn islamistajn radikalulojn kiel ISIS aŭ Al Kaida (pli ĝuste Al CIAda) pro evidentaj kialoj. Do vi daŭrigas la hipokritecon de la amaskomunikiloj.
ISIS volas nenion. Ili estas nur idiotoj kaj ilo de la okcidento.

vejktoro:
ustra:La defendantoj de la libereco de la gazetaro.

Glenn Greenwald
Kaj?
Iu ĉi tie petis pri internaciaj voĉoj. Ĉu ne plaĉas al vi la malkovrita hipokriteco aŭ kio estas la senco de via demando?

externalImage.png

externalImage.png

nornen (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2015،‏ 17:24:41

vejktoro:
nornen:Ĉi tie en Gvatemalo ni havas "Mi estas Ŝarli" ĉiun tagon. Mezume oni mortigas 16 homojn ĉiutage. Tamen al la internacia gazetaro tio tute ne gravas. Do mi ne fakte komprenas kial oni parolas tiom pri la viktimoj de tiu ĉi preciza atako kaj ne ankaŭ pri ĉiuj aliaj mortigitoj de tiu tago. Ĉu Francaj murdoj gravas pli ol aliaj murdoj?
Komprenebla, ne estas la murdatoj, sed la murdantoj ke kaŭzas la amaskomunikilan okazon.
Ĉu tio signifas la sekvan:
Se Kristanoj murdas 15 homojn ĉiutage en unu lando, tio ne estas komunikinde nek priplorinde (okazo en Gvatemalo).
Se Islamanoj murdas 12 homojn en unu lando, tio ja estas komunikinde kaj priplorinde (okaze de Francujo).

Ĉu vere ĉi tia estas nia mondo?

vejktoro (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2015،‏ 18:00:17

nornen:Ĉu tio signifas la sekvan:
Se Kristanoj murdas 15 homojn ĉiutage en unu lando, tio ne estas komunikinde nek priplorinde (okazo en Gvatemalo).
Se Islamanoj murdas 12 homojn en unu lando, tio ja estas komunikinde kaj priplorinde (okaze de Francujo).

Ĉu vere ĉi tia estas nia mondo?
Ŭaŭ, ĉu la kristanoj tie murdis laŭ religia fervoro? Ĉu oni timas la Kristanulojn en Gvatemalo?

Vinisus (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2015،‏ 19:20:17

Antaŭlonge, kiom da krimuloj la tiama franca prezidento Charle de Goulle dungis por buĉi en fremdaj landoj homojn, laŭ li malamikoj de Francio, cefe en Afriko. La "Al Kajda" de hodiaŭ eble pensas samkiel la franca gereralo lia moŝto Charle de Goulle. Eŭropo iam havis krucmilitistojn por mortigi kaj esti mortigitaj en nomo de Jesuo. La islamaj radikaluloj malfruas kelkaj jarcentoj, ĉar niaj praavoj jam faris la samon, pro religia fanatikeco, ĝuste kontraŭ la araboj. Ni eĉ duonigis la mondon, parto por Portugalio kaj alia por Hispanio per la fama "kontrakto de Tordesilhas". En la historio de la homaro ne mankas perforto ĉefe de la fortuloj kontraŭ la malfartaj. Ĉiu zorgas pri si mem,ĉar Dio estas kontraŭ ĉiuj. Kiom da stultaĵoj! Ĉu Dio ekzistas?

vejktoro (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2015،‏ 4:27:52

ustra:Vi simple ignoras la fakton, ke la okcidento kune kun la cionista kaj vahabitaj reĝimoj kreas tiajn islamistajn radikalulojn kiel ISIS aŭ Al Kaida (pli ĝuste Al CIAda) pro evidentaj kialoj. Do vi daŭrigas la hipokritecon de la amaskomunikiloj.
ISIS volas nenion. Ili estas nur idiotoj kaj ilo de la okcidento.
Stranga, mi ne sciis ke se oni ne mencias iom, oni estas tamen tuta malklera de la temo. Mia mesaĝo temas pri miaj pensoj de la nuno. Mi bedaŭras ke vi ŝajnas esti havi malfacilecon.

Vere, la okazoj kiuj gvidis la mondo al la hodiaŭa situacio estas tre malsimplaj, kaj jes, la agoj de la okcidento havas grandan rolon en tiu rakonto. Oni povas bazi Doktoron de filozofion je tiu studobjekto.

Mi kredas ke tia poŝto estus tro longa.

vejktoro (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2015،‏ 5:30:14

Terurĉjo:popolo, bv rememorigi min, kiom da infanoj pafmortigis Breivik?

kiom da infanoj pereis dum terorisma atako kontraŭ milita lernejo en Pakistano lastmonate?

io stranga kaj malagrabla okazis en Eŭropo, se ĝi tiel pasie priploris kelkajn ne plej bonajn ĵurnalistojn kaj karikaturistaĉojn

ŝajne, ke fino de EU proksimiĝas
Jes, laŭ mia frue poŝto, tiu minaco minacas la tutan mondon, ne nur la okcidenton. La atakoj ne estas repago por la Krucmilitoj, sed la komparo ne estas perdita. Estas tiel sovaĝa kaj sensenca. Iu nekredanto estas celtabulo.

Mi kredas ke la Francaj murdoj (kaj iu tia murdo en la 'unua mondo' ) pruvas sen dube ke ili marŝus ĉie, sub niaj nasoj, kaj neniu, nenie estas sekura. Tiu estas novaĝinda. La mesaĝo estas 'atentu, sin gardi, la sekvonta senkulpa viktimo estus vi!'

ustra (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2015،‏ 12:27:28

vejktoro:Stranga, mi ne sciis ke se oni ne mencias iom, oni estas tamen tuta malklera de la temo. Mia mesaĝo temas pri miaj pensoj de la nuno. Mi bedaŭras ke vi ŝajnas esti havi malfacilecon.

Vere, la okazoj kiuj gvidis la mondo al la hodiaŭa situacio estas tre malsimplaj, kaj jes, la agoj de la okcidento havas grandan rolon en tiu rakonto. Oni povas bazi Doktoron de filozofion je tiu studobjekto.

Mi kredas ke tia poŝto estus tro longa.
La okcidento havas ne nur grandan rolon en tiu rakonto, sed estas la ĉefa kaŭzanto de mizantropaj okazaĵoj en la tuta mondo. Ĉiu atako kaj ĉiu milito estas dezirata de la okcidento. Se atako ne estas plenumata per propraj sekretservoj, ĝi estas almenaŭ organizata kaj akomponata per propraj sekretservoj. Post okazaĵo sekvas multe da hipokriteco kaj mensogoj. Kaj la amaskomunikiloj estas iliaj volemaj helpantoj.

Kiom longe la okcidento jam buĉas islamanojn? Kiom da islamanoj estis kaj estos viktimoj de sadistaj torturoj? Kiom da misformitaj kaj ne vivkapablaj islamanoj naskiĝis kaj naskiĝos surbaze de radiado de urania municio?
Ĉiukaze, estas sufiĉe absurda filozofi pri islamistaj idiotoj (aŭ pri la religio) el la dezerto neglektante la veraj teroristoj el la Wall Street kaj City of London...

Vinisus (نمایش مشخصات) 13 ژانویهٔ 2015،‏ 14:14:01

Bush I kaj Bush II kun la kunlaboro de amaskomunikiloj kaj eŭropa armeo kreis montrojn tra la araba mondo, nun kion povas fari la senkulpaj civitanoj?

بازگشت به بالا