Към съдържанието

Sukceso de la Syriza-Partio en Grekio

от Altebrilas, 26 януари 2015

Съобщения: 14

Език: Esperanto

Fenris_kcf (Покажи профила) 13 февруари 2015, 23:08:43

vincas:Nu, kio? Se Grekio voĉdonas por komunistoj, ĝi ankaŭ povus eliri EUn kaj aliĝi al Eŭrazia Unio. Kiel jam diris klmn Eŭrazia Unio al Grekio estas pli taŭga loko.
Kion diable diraĉas vi? Grekio ne estas malplie parto de Eŭropo kiel Litovio. Kiel interrelatas komunismo kaj aneco de Eŭrasia Unio laŭ vi?

vincas (Покажи профила) 14 февруари 2015, 12:46:34

Fenris_kcf:Kion diable diraĉas vi? Grekio ne estas malplie parto de Eŭropo kiel Litovio.
Nu, se Grekio estas en Eŭropo mi dezirus, ke grekoj agus kiel prudentaj homoj kaj ne voĉdonus por idiotoj.

Fenris_kcf:Kiel interrelatas komunismo kaj aneco de Eŭrasia Unio laŭ vi?
Nu, mem Syriza ne kaŝas sian amon, apogon ktp al Rusio, do mi tute ne kontraŭus se Grekio elirus EUn kaj aliĝus al unio de Rusio. Grekio tie pli taŭgas.

ustra (Покажи профила) 14 февруари 2015, 14:50:12

vincas:Nu, se Grekio estas en Eŭropo mi dezirus, ke grekoj agus kiel prudentaj homoj kaj ne voĉdonus por idiotoj.
Ĉu laŭ vi registaro estas prudenta kiam ĝi daŭrigas damaĝantan ekonomian kurson, sed idiota kiam ĝi malkonsentas kun tiu ĉi damaĝanta ekonomia kurso?

externalImage.png

vincas (Покажи профила) 14 февруари 2015, 19:45:05

Sed kiu estas damaĝanta ekonomia kurso? Grekio volas plialtigi elspezojn. El kie Grekio ricevos monon?

Обратно нагоре