Al la enhavo

Politika hipokriteco (fariseeco)

de Lakiro, 2015-januaro-26

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-26 18:42:19

Ni vivas en stranga periodo de la kruela propagando kaj mensogo. Ni ĉiuj estas realaj atestantoj de la trompado kaj nehonesta profito.
Tamen nenia kutima hipokrita konduto povas kompari sin kun registarnivela hipokriteco.
Kiel ni devas percepti asertojn pri la paco el buŝo de akcipitro del' milito? Kiel ni devas kondolenci al Francois Hollande pri la viktimoj en Parizo, kiam li (Hollande) tute ne rimarkas kaj ne volas rimarki milojn da viktimoj en Donecko kaj Lugansko??????????? Tio ne profitas por li. Tio estas stranga politiko de hipokriteco. Multaj prezidentoj funebras viktimojn de Sharli abdo (Charlie hebdo), sed tute ne rimarkas viktimojn de Odesso. Preskaŭ ĉiuj eŭropaj estroj diras pri ĉesigo de la milito en Novorusio, sed nenion faras por tio ĉi. Eĉ ili kontribuas la militon. Neniu stopas Poroŝenkon kaj laŭdas lin pro rekomenco de la milito. Neniu vidas tiun ĉi proprapopolan genocidon. Sed ĉiuj vidas kiel suferas Sharli.
Ekzistas nur pozicio de la profito.
Germanoj enkondukis kontraŭrusiajn sankciojn kaj post nelonga tempo petas Rusion abolicigi kontraŭgermanan embargon. Stranga afero! Kiu estas idioto? Mi ne komprenas okcidentan konduton.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-januaro-26 19:19:28

Kelkajn aferojn mi taksas alie, sed principe mi konsentas.

Lakiro:Germanoj enkondukis kontraŭrusiajn sankciojn kaj post nelonga tempo petas Rusion abolicigi kontraŭgermanan embargon.
Bonvolu espliki tion. Laŭ la informoj ĉi tie, la Germana registaro pripensas liberan komerc-regionon kun la Eŭrasia Unio. (La damnaj planoj pri libera komerc-regiono kun Usono (nomata "TTIP" ) estas kontraŭata de la plejparto da Germanoj).

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-26 19:39:30

Fenris, sinjorino Merkel hodiaŭ estas ĉefa iniciatinto sankcii. Mi ne komprenas kiel ni povos komerci. Via ministro de la agrokulturo (nutraĵindustrio) Kristian Ŝmidt renkontiĝis kun la nia, post kio en Munĥeno okazis interlanda manĝaĵa foiro. Diru, kiel eblas aranĝi tiajn ekspoziciojn en sankciaj kondiĉoj? Tio estis provo malgrandigi rusian embargon. Ĉu tio estas vica profito?

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-26 20:13:30

Eŭropo estas tributdeva vasalo kiel Brzezinski nomas tion... Se la granda feŭda sinjoro deziras militon en Eŭropo, tiam tiu deziro estos plenumita. Ne ekzistas forto en Eŭropo kiu kontraŭus tian servilecon. Fakte, la EU ĵus decidis, ke ili volas financi la militon en Ukrainio per 1,8 miliardoj da Eŭroj.

La eŭrazian komercunion "de Vladivostoko ĝis Lisbono" proponis Putin jam antaŭ jaroj... Ĉiu scias, ke tiu estas la plej saĝa kaj logika evoluo. Sed ankaŭ ĉiu scias, ke la Anglosaksoj ne povas permesi tion.

externalImage.png

RoMesasLi (Montri la profilon) 2015-januaro-26 20:15:32

Polikikulo estas hipokritulo kaj li chiam estos hipokritulo, tial ke ghi estas normala parto de politiko. Sed... rusa(j) fratoj, piedbatu postajhoj(n) de ukrainia(j) banderistoj ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-26 20:18:34

Francois Hollande postulas:
- sinjoro Putin, sekvu minskan interkonsenton pri la ĉesigo de la milito en Novorusio.

Tamen sinjoro Hollande forgesis pri la sindevigo redoni la monon pro Mistraloj, aŭ redoni mem Mistralojn. Stranga amnezio! Ĉu li mem ne devas sekvi interkonsentojn?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-26 20:19:32

Lakiro:Neniu vidas tiun ĉi proprapopolan genocidon.
Nu, ĉiu, kiu spektas Russia Today aŭ la aliajn konformigitajn rusajn amaskomunikilojn, povas ekscii pri la miloj, milionoj, miliardoj da viktimoj de ukrainoj/banderanoj/NATO-solduloj (tiuj aĉuloj eĉ enŝteliĝas en teritoriojn, kiujn okupas la rusa armeo, eh pardonu, la separistoj, kaj de tie pafas al la propraj civiluloj!).
Sed ekster Rusujo bonŝance ekzistas ankaŭ sendependaj amaskomunikiloj.

Sed kial mi entute kontribuas? Ĉiutage "Gruz 200" revenas al la kara rusa patrinujo, kaj ŝajne multaj rusoj preferas, ke la rusinoj (kaj ukraininoj) priploru siajn filojn, edzojn, ol ke iu pensu, ke Rusujo ne estas granda kaj potenca. Prefere fieri ol vivi pace kun siaj najbaroj...

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-26 20:38:59

Kirilo81:
Lakiro:Neniu vidas tiun ĉi proprapopolan genocidon.
Sed kial mi entute kontribuas? Ĉiutage "Gruz 200" revenas al la kara rusa patrinujo, kaj ŝajne multaj rusoj preferas, ke la rusinoj (kaj ukraininoj) priploru siajn filojn, edzojn, ol ke iu pensu, ke Rusujo ne estas granda kaj potenca. Prefere fieri ol vivi pace kun siaj najbaroj...
Kirilo, dankon pro via rakonto! Nun mi scios, ke en Novorusio loĝas rusoj. Kaj batalas kontraŭ bandita junto rusaj partizanoj. Tre interesas min kial do doneckaj kaj luganskaj loĝantoj ne krias "rusoj, for!"?

Vi kompatas rusojn kaj ukrainojn sed neniel kompatas novorusian loĝantaron, konstante pereantan sub ukrainaj bomboj. Tio estas duobla normo, kiel kutime. Vi vidas nur tion, kion vi volas vidi - profiton.

Kial defendi Kosovon estas bona afero, sed defendi Novorusion estas fia afero? Kial eblas bombi Belgradon, sed Kievon bombi ne licas? Ĉu estas hipokriteco?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-26 21:42:53

La mondo eterne militanta apartenas al povuloj, internaciaj entreprenoj kaj riĉegaj familioj, ni proletuloj ĉiamiĝas premataj de tiaspecaj ŝakaloj, kiuj ĉiutage postulas pli da devoj de ni per pli kaj pli altimpostoj kontraŭ malpli civitanaj rajtoj. Por la ĉokolada faristo Ukrainio estas paradizo, por riĉaj eŭropanoj ŝancoj gajni multe da mono. Restigas al la popolo turmenton, ĉagrenon, ploradon, amatajn mortintojn kaj elreviĝon. tiel paŝas la homaro.

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-27 09:51:33

Lakiro:
Kial defendi Kosovon estas bona afero, sed defendi Novorusion estas fia afero? Kial eblas bombi Belgradon, sed Kievon bombi ne licas? Ĉu estas hipokriteco?
Vi pli bone ne deziru.
Post amasmurdo en Srebrenice far de serbaj separatistoj oni atakis Belgradon.
Ne Sarajevon

Reen al la supro