Sadržaj

Gloro de Stalingrado

od Lakiro, 2. veljače 2015.

Poruke: 57

Jezik: Esperanto

Lakiro (Prikaz profila) 4. veljače 2015. 07:21:41

Sxak:
Lakiro:
Demandu pri la milito iun en Usono. Ja ili nenion respondos. Ili simple ne konas historion. Kaj nova eŭropa kaj usona generacio sankte kredas fabelojn de modernaj reviziistoj de la historio.
Mi povas diri la samon pri la rusaj "sciantoj" de la historio. Iu ĉi tie, antaŭ eble nur semajno komparis la batalon por la domo de Pavlov kun "batalo" por Parizo en 1940, kiu neniam okazis, ĉar Parizo estis malferma urbo.
Ĉe multaj forumoj de la reto mi ofte vidas similajn primokindajn asertojn. Ekzemple iu legas pri iu veterano, kalkulas lian aĝon en 1945 kaj komencas ion stultegan aserti (ke li ne povas esti veterano) eĉ sen provi ekscii la rekrutan aĝon en tiu tempo.
Jes, certe, ankaŭ en Rusio multaj homoj konfuzas. Neniu disputas pri tio. Por tio ni devas rememori realajn eventojn kaj iam diri pri la milito.
El Fenrisaj eldiroj mi komprenis lian pozicion. Verŝajne li opinias pri vica rusa propagando kaj tre ne volas rememori pri germana politiko de tiama tempo.
Nu, mi ne celas kulpi Germanion aŭ Sovetunion. Pasis sufiĉe da tempo por forgesi pri hitleraj ambicioj posedi tutan mondon. Certe tiu ĉi temo estas iom dolora kaj delikata por Germanio, tamen nova generacio de ĉiuj landoj devas koni la historion. Kaj la germanoj, kaj la rusoj devas diri pri la unua kaj pri la dua mondmilito.
Jen frau Merkel subite supozis eblecon de nova milito kontraŭ Ruslando. Dio mia! Kiom malmulte da tempo necesas por forgesi pri la teruroj de lasta milito!? Ĉu ne sufiĉas du militoj en 20-a jarcento?
Obama memstare decidis sendi grupon de militfortoj al Pollando kaj Litovio, vendi diversajn armilojn al Ukrainio. Por kio? Ja Rusio estos devigita fari la samon: vendi la armilojn al Novorusio. Se Obama decidos apliki natoajn fortojn en ukraina civila milito, do tio estos invado sen rezolucio de UN. Kion faros Rusio? Mi ne scias.
Sed mi bone scias pri metodo de nova milito. Neniu uzos pistolojn kaj mitralojn en nova milito. Probable temas pri nuklea milito.

ustra (Prikaz profila) 4. veljače 2015. 10:10:02

Fenris_kcf:Nu, kelkaj Germanaj komunikiloj ĝenas min, sed mi apenaŭ vidas histori-reviziismon en ili. Elsendi interparoladon kun Jazenjuk, kiu ne menciis koncentrejojn, kiam temis pri la Ukrainio-konflikto, ne estas reviziismo laŭ mi.
Jazenjuk, kiu dank' al puĉo flankita de nazioj gajnis lian novan postenon, diras en la TV, ke tiam la Sovetunio atakis Hitler... kaj la "nepoj de Hitler" ne kontraŭas tiun. Tio tre klare estas reviziismo de la plej fia maniero.
Ke vi ne taksas tion kiel reviziismo, ne gravas. Multaj aliaj malsamopinias - inkl. la ĉi fadenaj kontribuantoj.

Fenris_kcf:Hmm, mi ne konas fonton per kiu mi povas scii la ekzaktajn faktojn pri tio. Ĉu vi? Ukrainio estis parto de la Sovetunio; do ja eblas, ke la plej granda parto da Auschwitz-liberigintoj estis Ukrainoj. Mi ne scias. Kial eĉ rolas kiuj Sovetaj soldatoj liberigis na Auschwitz? Mi ne vidas gravan "prihistorian falsadon pri la dua mondmilito".
Jes, mi sufiĉe bone konas la faktojn pri la pola ministro. Interalie ĉar mi ankaŭ parolas la polan lingvon. La intenco de la pola ministro estas unusenca: li volas malgravigi la rolon de rusoj en la dua mondmilito, ĉar hodiaŭa Rusio estas ja ejo de malbono. Evidente tio ankaŭ estas naŭza reviziismo.
Estas bone, ke vi lernas novajn faktojn en tiu ĉi fadeno, ĉu ne?

Fenris_kcf:Volante:
  • „Demandu pri la milito iun en Usono. Ja ili nenion respondos. Ili simple ne konas historion. Kaj nova eŭropa kaj usona generacio sankte kredas fabelojn de modernaj reviziistoj de la historio.“ — Kruda ĝeneraligado; la eldiro indiketas, ke (preskaŭ) ĉiu nov-generacia Usonano kaj Eŭropano estus sencerbulo
  • „Ekz. antaŭ nelonge en la plej grava germana novaĵo Jazenjuk povis disvastigi la mensogon, ke Germanio kaj Ukrainio estis atakitaj de la Sovetunio dum la dua mondmilito.“ — La eldiro de Jazenjuk ne estis mensogo; jes, li estu espriminta siajn pensojn alie, sed taksi sian eldiron kiel mensogon estas "Sith-eca" ridulo.gif
1) Kvankam mi ne volas skribi por aliaj, kruda ĝeneraligado ankoraŭ ne estas propagando.
2) Ke mi prezentas ion kiel reviziismo kion vi eŭfemisme taksas kiel "esprimo de siaj pensoj alie" des pli ne estas propagando.

Via argumentado estas sufiĉe absurda.

klmn (Prikaz profila) 4. veljače 2015. 11:57:15

Vinisus:Kara Lakiro vi tute pravas la mondo multe ŝuldas al la Glora Ruslando pro la venko de la dua mondmilito. kiam Eŭropo troviĝis en plena ruino kun siaj armeoj elĉerpitaj. Winsto Churchill, jam sen espero, Frankli Delano Roosevelt en la fora Usono; restis Josef Stalin kun sia sinofera brava armeo. Bedaŭrinde la okcidento pro politikaj kialoj neas tiajn faktojn.
Rusoj brave kaj sindone defendis sian landon kontraŭ pli bone teknologie ekipita malamiko. Respekto pro tio al ili.
Ĉu ili militis por savi la mondon, Eŭropon? Apenaŭ.

Lakiro (Prikaz profila) 4. veljače 2015. 12:45:52

klmn:Rusoj brave kaj sindone defendis sian landon kontraŭ pli bone teknologie ekipita malamiko. Respekto pro tio al ili.
Ĉu ili militis por savi la mondon, Eŭropon? Apenaŭ.
ridulo.gif ridulo.gif Oh, ruza provokisto! Ĉu vi konas veran celon de sovetunia defendo? Vi aludas je rusa deziro okupi Afrikon kaj Amerikon en 1941 j? ridulo.gif ridulo.gif
Tio nomiĝas "kulero da merdo en barelo da mielo". ridulo.gif

kaŝperanto (Prikaz profila) 4. veljače 2015. 15:24:32

Lakiro:
klmn:Rusoj brave kaj sindone defendis sian landon kontraŭ pli bone teknologie ekipita malamiko. Respekto pro tio al ili.
Ĉu ili militis por savi la mondon, Eŭropon? Apenaŭ.
ridulo.gif ridulo.gif Oh, ruza provokisto! Ĉu vi konas veran celon de sovetunia defendo? Vi aludas je rusa deziro okupi Afrikon kaj Amerikon en 1941 j? ridulo.gif ridulo.gif
Tio nomiĝas "kulero da merdo en barelo da mielo". ridulo.gif
Ankaŭ, usono mem ne militis ĝis ili estis atakita de japanio. Nek usono nek rusio deziris partopreni en la fia milito de eŭropo, sed ni certe finis ĝin.

Kompreneble civitanoj batalas precipe por siaj propraj landoj, kaj la rusoj vere batalis honore.

Ankaŭ, laŭ mi tiaj fadenoj kiel ĉi tiu tute taŭgas por forumoj, sed eble ĉi tiu fadeno apartenas al la "Pri Ĉio Cetera" paĝo?

ustra (Prikaz profila) 4. veljače 2015. 16:11:47

kaŝperanto:Ankaŭ, usono mem ne militis ĝis ili estis atakita de japanio.
Tago de trompo

Pearl Harbor: Sukcesa militmensogo

kaŝperanto (Prikaz profila) 6. veljače 2015. 14:27:04

ustra:
kaŝperanto:Ankaŭ, usono mem ne militis ĝis ili estis atakita de japanio.
Tago de trompo

Pearl Harbor: Sukcesa militmensogo
"Historiistoj de la periodo, tamen, ĝenerale malakceptas ĝian tezon, almontrante al multaj gravaj eraroj kaj dependo de dubindaj fontoj."

ustra (Prikaz profila) 6. veljače 2015. 15:49:19

kaŝperanto:"Historiistoj de la periodo, tamen, ĝenerale malakceptas ĝian tezon, almontrante al multaj gravaj eraroj kaj dependo de dubindaj fontoj."
Kion vi atendis de Vikipedio?

kaŝperanto (Prikaz profila) 6. veljače 2015. 16:12:41

ustra:
kaŝperanto:"Historiistoj de la periodo, tamen, ĝenerale malakceptas ĝian tezon, almontrante al multaj gravaj eraroj kaj dependo de dubindaj fontoj."
Kion vi atendis de Vikipedio?
Fontoj...

" Greer, Judith (June 14, 2001). "Dive-bombing FDR". Salon. Retrieved 2010-12-09. " (por la supre menciita citaĵo)

Ĉu Robert Stinnett estas pli kredinda ol aliaj historiistoj? Dubinde.

ustra (Prikaz profila) 6. veljače 2015. 16:43:16

kaŝperanto:
ustra:
kaŝperanto:"Historiistoj de la periodo, tamen, ĝenerale malakceptas ĝian tezon, almontrante al multaj gravaj eraroj kaj dependo de dubindaj fontoj."
Kion vi atendis de Vikipedio?
Fontoj...

" Greer, Judith (June 14, 2001). "Dive-bombing FDR". Salon. Retrieved 2010-12-09. " (por la supre menciita citaĵo)

Ĉu Robert Stinnett estas pli kredinda ol aliaj historiistoj? Dubinde.
Mi jam menciis du fontojn respektive aŭtorojn kaj povus prezenti eĉ pli da fontoj. Sed tio ne gravas, ĉar vi preferas kredi la mensogojn de via reĝimo. Ĝi ja estas tiel kredinda.

Aparte de tio, kion diras la plejmulto de usonaj historiistoj rilate la usona financado de Hitler? Nenio? Absurdaĵo? Komplotteorio? Al Guantanamo!?
Kaj kie estas Vikipedia artikolo pri tio?

Natrag na vrh