Đi đến phần nội dung

Gratulojn al Slovakio!!!!

viết bởi robbkvasnak, Ngày 08 tháng 2 năm 2015

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 22:34:31 Ngày 08 tháng 2 năm 2015

Slovakio, la prahejmo de mia familio rifuzis voĉdoni kontraŭ egaleco por ĉiuj! Antaŭ la voĉdono mi timis sed nun mi ege fieras pri mia deveno. Milujem ťa Slovensko!

dobri (Xem thông tin cá nhân) 19:40:29 Ngày 09 tháng 2 năm 2015

Slovakoj rifuzis akcepti leĝon kontraŭ gejoj kaj lesbinoj, ĉar Slovakio estas progresema lando!

Rolnik (Xem thông tin cá nhân) 20:07:31 Ngày 09 tháng 2 năm 2015

Redaktita

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 21:18:38 Ngày 09 tháng 2 năm 2015

Kial iu devis skribi pri Rusio? Mi nur skribis pri Slovakio. Mi ne komparis Slovakion kun iu alia lando.
Krome, laŭ la leĝoj el Rusio ĝi ne ŝajnas esti tre tolerema lando - oni tie eĉ antaŭ mallonge faris novan leĝon laŭ kio transvestitoj ne rajtas konduki aŭton. Mi tute ne komprenas kial tia leĝo necesas esti. Sed eble oni tie neniam havas kostumfestojn.

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 21:57:50 Ngày 09 tháng 2 năm 2015

Egalecen donis iom pli da informoj (la plej freŝaj troveblas en la komentoj). Laŭ mia kompreno la referenduma fiasko ne signifas rektan ŝanĝon, sed ja donas iom da espero.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 22:09:21 Ngày 09 tháng 2 năm 2015

robbkvasnak:Kial iu devis skribi pri Rusio? Mi nur skribis pri Slovakio. Mi ne komparis Slovakion kun iu alia lando.
Krome, laŭ la leĝoj el Rusio ĝi ne ŝajnas esti tre tolerema lando - oni tie eĉ antaŭ mallonge faris novan leĝon laŭ kio transvestitoj ne rajtas konduki aŭton. Mi tute ne komprenas kial tia leĝo necesas esti. Sed eble oni tie neniam havas kostumfestojn.
Ne Rusio, sed la WHO (ICD-10) deklaras transseksecon kiel malsanecon. Mi bedaŭras, ke mi ĝenas vian rusiofobion.

Quay lại