Mesaĝoj: 33
Lingvo: Esperanto
johmue (Montri la profilon) 2015-februaro-16 07:48:08
Tial mi malfermas ĉi tie novan diskuttemon.
La demando estas, ĉu la Esperanto-movado devas sin prezenti aŭ aperi al la ekstera mondo politike neŭtrala kaj se jes, kion signifas neŭtraleco? En IJK 2012 en Hanojo TEJO ŝanĝis sian statuton kiu ekde tiam enhavas la jenan alineon:
http://tejo.org/dokumento/regularo/:NeŭtralecoEkestis diskuto, ĉu kontraŭi diskriminacion kongruas kun neŭtraleco. Aparte la demando ĉu kontraŭstari diskriminacion rilate al seksa orientiĝo estas politike neŭtrala. En kelkaj landoj ekzistas eĉ mortpuno pro samseksemaj agoj kaj en aliaj landoj eĉ la loka kristana eklezio subtenas la akceptiĝon de samseksemaj vivstiloj (aŭskultu pri tio KP002 Ĉielarka tapiŝo). Ĉu la Esperanto-movado silentu pri tiaj demandoj? Ĉu ĝi havu posicion? Ĉu ĝi fakte povas silenti, ĉar kio alia estas la Esperanto-movado ol la Esperantistoj mem?
- TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
- TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
- TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.
Mi invitas la diskutantojn de la anglalingva diskutfadeno daŭrigi la diskuton ĉi tie.
Polaris (Montri la profilon) 2015-februaro-16 08:58:56
johmue:En la angla forumo diskutfadeno devojiĝis de sia origina temo al laŭ mi sufiĉe interesa temo, kiu ankaŭ estas diskutinda por Esperantistoj, kiuj ne regas la anglan.Indas diri ke ĉi tiu temo (samseksemo) estas nur tre malgranda ero de la dikutado en la menciita angla fadeno.
Tial mi malfermas ĉi tie novan diskuttemon.
La demando estas, ĉu la Esperanto-movado devas sin prezenti aŭ aperi al la ekstera mondo politike neŭtrala kaj se jes, kion signifas neŭtraleco? En IJK 2012 en Hanojo TEJO ŝanĝis sian statuton kiu ekde tiam enhavas la jenan alineon:
http://tejo.org/dokumento/regularo/:NeŭtralecoEkestis diskuto, ĉu kontraŭi diskriminacion kongruas kun neŭtraleco. Aparte la demando ĉu kontraŭstari diskriminacion rilate al seksa orientiĝo estas politike neŭtrala. En kelkaj landoj ekzistas eĉ mortpuno pro samseksemaj agoj kaj en aliaj landoj eĉ la loka kristana eklezio subtenas la akceptiĝon de samseksemaj vivstiloj (aŭskultu pri tio KP002 Ĉielarka tapiŝo). Ĉu la Esperanto-movado silentu pri tiaj demandoj? Ĉu ĝi havu posicion? Ĉu ĝi fakte povas silenti, ĉar kio alia estas la Esperanto-movado ol la Esperantistoj mem?
- TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
- TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
- TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.
Mi invitas la diskutantojn de la anglalingva diskutfadeno daŭrigi la diskuton ĉi tie.
novatago (Montri la profilon) 2015-februaro-16 09:23:07
johmue:…TEJO ŝanĝis sian statuton kiu ekde tiam enhavas la jenan alineon:Mi konsentas tion, ke kontraŭi diskriminaciojn signifas ne esti neŭtrala. Tamen, TEJO ja devas ne esti neŭtrala rilate al diskriminacio je tiuj aferoj menciitaj. Do, eble TEJO simple devus meti tiun linion en alian lokon de sia statuto. Ne estas pli problemo ol tio.
http://tejo.org/dokumento/regularo/:Neŭtraleco
- TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
- TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
- TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.
Se tiu linio dirus: “TEJO ne diskriminacias rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.”
Aŭ se ĝi dirus: “TEJO neŭtralas rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.”
Aŭ tute maltaŭge ĝi dirus: “TEJO neŭtralas rilate al diskriminacio pri nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.”
Tiuj frazoj parolas pri neŭtraleco. TEJO volas kaj devas montri sin ne neŭtrala kaj kontraŭi diskriminaciojn. Neŭtraleco estas vorto, kiu sonas tro bone kompare al kutimaj rezultoj de neŭtraleco en la historio.
Ĝis, Novatago.
johmue (Montri la profilon) 2015-februaro-16 09:55:31
novatago:Mi konsentas tion, ke kontraŭi diskiminaciojn signifas ne esti neŭtrala. Tamen, TEJO ja devas ne esti neŭtrala rilate al diskriminacio je tiuj aferoj menciitaj.Tio estas la interesa demando. Ĉu la Eo-movado kaj ĝiaj ĉefaj institucioj -- UEA kaj TEJO -- estu neŭtralaj. Kaj se jes ĝis kia grado? Kaj ĉu tiu signifas, ke ili aŭ iliaj reprezentantoj prisilentu ajnajn temojn, kiuj iel koncernas tiun neŭtralecon?
Mi ĉeestis kaj la komitatkonsidon de UEA kaj tiun de TEJO en UK/IJK en Hanojo kaj tie venis la argumento, ke kontraŭi diskrimniacion rilate al seksa orientiĝo kaŭzus malfacilaĵojn kun aliaj internaciaj junularaj organizoj. UEA ne havas tian alineon en siaj statutoj.
Fakte tiu diskuto pri TEJO jam pasis antaŭ du jaroj kaj TEJO demokrate decidis aldoni tiun alineon al siaj statutoj.
Alia afero en la fadeno estis la parodio Mola (de la bone konata kanto Sola). Ĉu tio kaŭzas malbonan reputacion al Esperantujo. Nu, eble jes. Sed grandaj partoj Esperantujo emfazas la gravecon de Esperanto-kulturo kaj kulturo ankaŭ signifas la liberecon de la arto. Do ne eblas malpermesi tiajn kantojn/tekstojn. Oni ne devas ŝati ilin, sed oni devas almenaŭ toleri ilin.
Kaj kion fari pri la malbona reputacio, kiun tiaj kantoj eble kaŭzas?
Tutsimple: kanti aliajn kantojn.
novatago (Montri la profilon) 2015-februaro-16 10:47:04
johmue:Tio estas la interesa demando. Ĉu la Eo-movado kaj ĝiaj ĉefaj institucioj -- UEA kaj TEJO -- estu neŭtralaj. Kaj se jes ĝis kia grado? Kaj ĉu tiu signifas, ke ili aŭ iliaj reprezentantoj prisilentu ajnajn temojn, kiuj iel koncernas tiun neŭtralecon?La movado sendube estas io pli ol UEA kaj TEJO kaj parolantaro ja estas multe pli ol la movado. La parolantaro, kiel komunumo havas nenian devon ĉar ĝi sendube estas pluridea komunumo, kiu certe neniam estos unupensa. Neniu povas regi ĉiun organizon en la movado (krom ŝtataj registaroj per leĝoj kiuj celu proteki liberon). Tamen mi dirus tion, ke UEA kaj TEJO baziĝas sur la ideoj de la originala zamehofa movado, kaj aldone ili estas la plej grandaj organizoj kaj tial la publika vizaĝo de tia movado. Do, laŭ mi, kontraŭo al diskriminacioj estas implica en la ideoj de tiuj organizoj eĉ se tio ne aperas malferme en la statutoj.
Kia kontraŭo? Nu, la kontraŭo devas esti lerte pensita. Ekzemple, decidi ne aranĝi kongresojn en landoj, kie leĝoj ne respektas homajn rajtojn, ne estas bona ideo, ĉar tio kaj fari nenion tute samas.
Mi ne sentas min parto de la movado, nur de la parolantaro kaj tial mi ne sentas devon por rekomendi, kiel UEA kaj TEJO devus kontraŭi diskriminaciojn. Tamen, ja helpos al la movado kaj al la mondo ke ili, laŭ sia mona kapablo, publike montrus sian malkonsenton se lando leĝigas kontraŭ homaj rajtoj, aŭ profiti publikajn edukajn eventojn por reklami favore al homaj rajtoj krom al esperanto, kie ne estas respektataj. Ĉiam plej kiel eble sen kolerigi al personaro, kaj nepre sen provi kapti atenton per absurdaj agoj kiel, ekzemple, montri virinajn mamojn (ne, mi ne konsentas agmanieron de Femen), aŭ publike kaj akre ataki tiujn, kiuj kontraŭas homa(j)n rajto(j)n. Afero estas eduki favore al io, alia afero mallerte ataki ion.
Ĝis, Novatago.
novatago (Montri la profilon) 2015-februaro-16 12:06:40
johmue (Montri la profilon) 2015-februaro-16 17:12:16
Polaris:Indas diri ke ĉi tiu temo (samseksemo) estas nur tre malgranda ero de la dikutado en la menciita angla fadeno.Jes. Fakte mi iomete atendis ke vi venu ĉi tien por reprezenti viajn vidpunktojn.
Alia afero estis, kiun ankaŭ Novatago jam tuŝis, ĉu oni laŭ ia politiko elektu la landojn gastigontajn UKn. Vi diris ke okazigi Uk'n en komunismaj landoj povas kaŭzi malbonan reputacion por Esperanto.
Mi agnoskas, ke ekzistas homoj, kiuj malbone pensas pri Esperanto, ĉar ekde 2003 UK okazis en tri el la kvin restantaj komunismaj landoj. Laŭ mi du el tiuj apenaŭ plu povas esti konsiderataj komunismaj. Pli gravas laŭ mi la demando, ĉu oni evitu landojn, kiuj ne respektas homajn rajtojn.
Pri tio mi havas sufiĉe klaran opinion. Estas esperantistoj en tiuj landoj, kaj ili same kiel ĉiuj aliaj esperantistoj meritas gastigi grandan kongreson kaj tian sintenon oni ankaŭ povas prezenti al neesperantistoj. Tiun opinion mi ankaŭ reprezentis kiam estis la diskuto, ĉu oni bojkotu la IJKn en Israelo.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-16 19:23:30
novatago:Mi finfine trovis la kantojn “Sola” kaj “Mola”. Tute senproblemaj ambaŭ.Laŭ mi, la ununura ripoĉo farebla al "Mola", estas ties malbongusto. Al miaj oreloj tiu teksto estas neete idioteca - sed ne cenzurinda, kiel oni aludis ĉe l' anglalingva fadeno. Se iu volas aŭskulti tiaĵojn, do bonvole ...
Ĝis, Novatago.
nornen (Montri la profilon) 2015-februaro-16 20:15:52
Al mi ŝajnas bone kaj aplaŭdinde ke TEJO kontraŭas diskriminacion.
Diskriminaciante, oni celas malpliigi la homecon de la diskriminaciato.
Kiaj estus la kialoj pro kiuj oni devus subteni kaj kreskigi la diskriminaciadon?
Kiaj estus la kialoj pro kiuj oni devus esti neŭtrala pri rajt-malegalo?
Mi demando estas sincera: Kial estas malbone kontraŭi diskriminacion?
johmue (Montri la profilon) 2015-februaro-16 20:20:33
nornen:Mi demando estas sincera: Kial estas malbone kontraŭi diskriminacion?Laŭ mi fakte estus malbone ne kontraŭi diskriminacion. Tio ne estas la demando. La demando estas, ĉu estas taktike kaj strategie oportune en la statutoj emfazi, ke oni kontraŭas diskriminacion.