Į turinį

La Mortigo de Nemcov--Kion Signas?

Polaris, 2015 m. kovas 3 d.

Žinutės: 155

Kalba: Esperanto

Fajro_Ruso (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 6 d. 14:15:44

klmn:
Mi ne pensas ke Putine iel tiel zorgas pri opinio de eksterlando.
Povas estas lia vica kontrol-provok-paŝo por spekti la reagon de okcidento. Aŭ se pli ĝuste, por vice pruvi al liaj landanoj kiel sendenta okcidento estas kontraŭ lia reĝimo kaj ŝovinisma politiko rilate al najbaroj.
Ĉio povas esti. La ĝustan veron dume scias nur tiuj, kiuj murdis kaj tiuj, kiuj mendis la murdon. Mi ne tre firme kredas ke ankaŭ ni ekscios tiun veron, sed mi estas firme certa pri tio, ke sen pruvoj oni ne devas iun akuzi.
Pri tio ke Putin ne zorgas pri la monda opinio, mi pensas, vi ne pravas. Tion ignori povas neniun ŝtatgvidanto.

mihxil (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 6 d. 18:10:26

ustra:
Ĉu vi havas ion enhave kontribui al la diskuto, kaj ne ĉiam nur insultoj kaj personaj atakoj?
Kaj kiel 'chemtrails' rilatas al la diskuto? Vi estas trolo daŭre diskriantajn nerilatajn komplotojn bazitajn je ĉiam la samaj aĉ-retejoj. Tiom longe ke vi partoprenas eĉ ne eblas diskuti.

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 6 d. 19:28:01

Ustra, mi proponas bojkoti sinjoron m... el Nederlando.

Polaris (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 6 d. 23:56:02

Lakiro:Ustra, mi proponas bojkoti sinjoron m... el Nederlando.
Aŭ alikaze, li povus lasi flaken sian eksterteman kontraŭ-Usonecon momente kaj direkte respondi al la demandoj. Mihxil prezentis logikajn komentojn kaj kelkfoje petis direktrelatan respondon, kaj ĉiufoje Ustra saltevitis la temon kaj ekdiskutis alian nerelatan aferon.

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 7 d. 09:58:29

Polaris:
Lakiro:Ustra, mi proponas bojkoti sinjoron m... el Nederlando.
Aŭ alikaze, li povus lasi flaken sian eksterteman kontraŭ-Usonecon momente kaj direkte respondi al la demandoj. Mihxil prezentis logikajn komentojn kaj kelkfoje petis direktrelatan respondon, kaj ĉiufoje Ustra saltevitis la temon kaj ekdiskutis alian nerelatan aferon.
Kiujn demandojn mi devus respondi? Estas vi, kiu ial metis veterregadon sur la tablon.
El ridinda morala supereco vi prezentas Rusion kiel ejon de malbono. Kritiki tion ja nepras ĉi tie, ĉar vi ŝajne rifuzas la eblecon, ke Nemcov estis mortigita pro aliaj kialoj ol la samdirektitaj komunikiloj provas kredigi iliajn konsumantojn.
Se kontraŭ-Usoneco signifas por vi kontraŭi militemon, imperialismon aŭ la malobeon de homrajtoj, mi supozas, ke vi pravas.

lagtendisto (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 7 d. 12:17:31

johmue:
Polaris:
johmue:
Polaris:Tamen, diri ke oni estas prostituitino estas terurega, abomena akuzo,
Ĉu serioze? Mi ne povas kredi, ke vi tion vere opinias.
Kaj mi ne povas kredi, ke vi vere disputas tion. Se ni parolus pri via patrino, fratino, aŭ edzino, ĉu ĉi tio ne estus ŝokanta akuzo?
Ne. Kial tio estu akuzo?
Ne estas akuzo, plu estas ofendo. Kelkaj ofendoj estas tia troigeca, ke nur tiel tioj ofendoj iĝas amuzaĵoj. En Germanio, krom Pegida-protesto ne ekzistas multa de patriotema konscio. Tial, tutmonda iu ofendo kontraŭ unu germana civitano ne provokus longdaŭrema amasa protesto de alia germanaj civitanoj.

mihxil (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 7 d. 15:55:01

Terurĉjo: rusio estas ordinara demokratia kapitalisma lando, kiun regas oligarĥoj
Rusio ne estas demokratio

Polaris (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 7 d. 17:03:02

ustra:Kiujn demandojn mi devus respondi?
Legu la fadenon, precipe la interŝanĝo inter vi kaj Mihxil. La fadeno ne pritraktas Usonon, ne rilatas mian (supozitan) "Usonan sintenon", nepliEGe viajn bizarzajn komplotajn teoriojn.
ustra:Estas vi, kiu ial metis veterregadon sur la tablon.
Kaj estas vi, kiu estas tiel plenplena de malracia kontraŭ-Usona malameco ke ne ekrimarkis ke tio estis absurda kontraŭpunkto--nur ilustraĵo de io, kion neniu raciulo kredus.
ustra:El ridinda morala supereco vi prezentas Rusion kiel ejo de malbono. Kritiki tion ja nepras ĉi tie...
Kaj TIO estas la VERA kerno de via tuta ĉagreniĝo. Pro via malracia ofendiĝema sinteno pri Rusio, vi ne volas toleri neniun esplordemandon rilate al nenio, kio okazas tie, tial vi provas ataki iun, kiu proponas la eblecon de prolbemoj kadre la rusa registaro por flankeniĝi la diskuton. Tio ne funkcias ĉi-tie.
ustra: ĉar vi ŝajne rifuzas la eblecon, ke Nemcov estis mortigita pro aliaj kialoj ol la samdirektitaj komunikiloj provas kredigi iliajn konsumantojn.
Nemcov eble estis mortigita pro multaj kialoj. Preskaŭ la tuta mondo suspektas Putin ĉar Rusio havas teruregan pasintan raporton ĉi-rilate, kaj mi faris la fadenon por lerni kion pensas la RUSA popolo pri la afero. Fajro-Ruso respondis racie kaj sence...kelkaj aliaj partoprenantoj respondis kun interesaj kontribuoj al la diskutado. Vi, aliflanke, ne ĉesis daŭre vomi viajn imagajn kontraŭ-Usonajn absurdaĵojn.
ustra:Se kontraŭ-Usoneco signifas por vi kontraŭi militemon, imperialismon aŭ la malobeon de homrajtoj, mi supozas, ke vi pravas.
Ustra, mi povas provizi al vi liston de kritikoj rilate al Germanio. Ĉu vi interesiĝas? Se vi volas akuzi mian nacion de homrajtaj ofendoj, ktp, eble vi bezonas studi iometon da via propra historio. Ni havas angla-lingvan devizon, kiu diras "Viro loĝanta en vitra domo ne ĵetu ŝtonojn." Bonvolu mediti la signifon de tiu esprimo antaŭ ol provi plenigi aliajn fadenojn de ekstertemajn kritikojn, kiuj neniel pritemas la diskutadon.

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 7 d. 17:43:58

Polaris, vi instruas vian oponanton kaj iomete kulpigas lin. Temas pri ustra. Sed mi devas rimarki, ke vi same obstine kaj senkaŭze tramovas vian vidpunkton rilate al Rusio kaj Putin.
Al vi ŝajnas... Sajnas, ke Rusio estas absoluta malbono kaj Putin estas ĉefa ekzekutisto de propra popolo. Tio ĉi estas bildo, kiun vi volas vidi. Sed vi nenion povas diri precize kaj konfirmi viajn konjektojn. Ĉu ne? Tio signifas, ke via pozicio nenion signifas kaj nenion pruvas. Tio ĉi estas nur via propra supozo kaj imago. Multaj usonanoj tiel pensas. Multaj usonanoj nenion scias pri Rusio.
Hodiaŭ japana ambasadoro en Rusio konfesis, ke japanoj nenion aŭdis pri referendumo en Krimeo kaj pri popola volo esti rusianoj. Japanoj opinias kiel vi, ke Krimeon atakis terura Putin kaj faris loĝantojn de Krimeo sklavoj.
Proksimume analogie laboras usonaj amaskomunikiloj. Ĉiuj krias: Rusio estas fi-landaĉo sen demokratio.

Ustra havas alian opinion kaj povas ĝin esprimi kiel vi. Vi ambaŭ havas plenan rajton diri kion vi pensas. Kial do vi pensas, ke via oponanto ne pravas? Kial vi opinias, ke nur via vidpunkto estas la plej vera? Vi do ne havas iun pruvon de viaj vortoj. Via parolado estas malplena sono pri tio, kion vi ĝuste ne scias kaj nur supozas. Vi antaŭsolvis polican enigmon kaj trovis kulpulon de murdo de Nemcov. Bravisime!

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. kovas 7 d. 17:46:54

Polaris:Legu la fadenon, precipe la interŝanĝo inter vi kaj Mihxil. La fadeno ne pritraktas Usonon, ne rilatas mian (supozitan) "Usonan sintenon", nepliEGe viajn bizarzajn komplotajn teoriojn.
Kio interŝango inter Miĥil kaj mi? Li nur mokis kaj atakis min ĉar li ne kapablas argumenti enhave. Kaj kiuj komplotterioj? Mi ja dokumentis miajn eldirojn. Ĉu vi neas oficialan dokumenton de usona armeo aŭ la fakton pri gazetara samdirekteco en Usono?

Polaris:
ustra:Estas vi, kiu ial metis veterregadon sur la tablon.
Kaj estas vi, kiu estas tiel plenplena de malracia kontraŭ-Usona malameco ke ne ekrimarkis ke tio estis absurda kontraŭpunkto--nur ilustraĵo de io, kion neniu raciulo kredus.
Denove: Tute ne estas absurda pensado, ke la CIA povus esti la iniciinto de la mortigo de Nemcov. Precipe Usono deziras forigi Putin kaj la CIA ja ekzistas por tiaj taskoj. Historio (multfoje) pruvas la ĝustecon de mia eldiro.

Polaris:Kaj TIO estas la VERA kerno de via tuta ĉagreniĝo. Pro via malracia ofendiĝema sinteno pri Rusio, vi ne volas toleri neniun esplordemandon rilate al nenio, kio okazas tie, tial vi provas ataki iun, kiu proponas la eblecon de prolbemoj kadre la rusa registaro por flankeniĝi la diskuton. Tio ne funkcias ĉi-tie.
Mi ja toleras diversajn esplordemandojn. Estas vi, kiu taksas eblan influon de la CIA kiel absurdaĵon kaj komplotteorion.

Polaris:Vi, aliflanke, ne ĉesis daŭre vomi viajn imagajn kontraŭ-Usonajn absurdaĵojn.
Do priskribi kaj dokumenti la falsecon de Usono estas por vi imagaj kontraŭ-Usonaj absurdaĵoj. Ignorado estas feliĉego.

Polaris:Ustra, mi povas provizi al vi liston de kritikoj rilate al Germanio. Ĉu vi interesiĝas? Se vi volas akuzi mian nacion de homrajtaj ofendoj, ktp, eble vi bezonas studi iometon da via propra historio. Ni havas angla-lingvan devizon, kiu diras "Viro loĝanta en vitra domo ne ĵetu ŝtonojn." Bonvolu mediti la signifon de tiu esprimo antaŭ ol provi plenigi aliajn fadenojn de ekstertemajn kritikojn, kiuj neniel pritemas la diskutadon.
Jes, mi interesiĝas. Sed mi estas ankaŭ granda kritikulo de Germanio kaj Eŭropo. Povas esti, ke vi ne surprizos min. La sama proverbo ekzistas ankaŭ en la germana lingvo.

Atgal į pradžią