Ir ao conteúdo

Kontraŭpaga seksumo – ĉu abomendindaĵo

de johmue, 5 de março de 2015

Mensagens: 18

Idioma: Esperanto

klmn (Mostrar o perfil) 6 de março de 2015 20:45:28

viroj havas pli grandan deziron havi plurajn seksum-partnerinojn, dume por virinoj kutimas sufiĉi unu. Naturo tielas
Pro tio aĉeti virinon ne tiom ŝokas ol ke virino kiu kunestas kun multaj viroj

maratonisto (Mostrar o perfil) 7 de março de 2015 14:18:08

Laŭ mi, kontraŭpaga sekso ne estas abomena ĉar la viroj uzas ĝin. Aŭ ĉu ili seksumas abomenante?
Min miras la demando mem, sendepende de kialoj de kontraŭpaga seksumado ĉe diversaj virinoj.

Sunjo (Mostrar o perfil) 7 de março de 2015 15:59:54

johmue:
Polaris:Tamen, diri ke oni estas prostituitino estas terurega, abomena akuzo,
Ĉu serioze? Mi ne povas kredi, ke vi tion vere opinias.
Laŭ mi tio tre facile kredeblas se oni konsideras religiajn kialojn. Tio ekzemple koncernas anojn de la romkatolika eklezio, laŭ kateĥismo 2355

vejktoro (Mostrar o perfil) 9 de março de 2015 07:10:10

Sunjo:
johmue:
Polaris:Tamen, diri ke oni estas prostituitino estas terurega, abomena akuzo,
Ĉu serioze? Mi ne povas kredi, ke vi tion vere opinias.
Laŭ mi tio tre facile kredeblas se oni konsideras religiajn kialojn. Tio ekzemple koncernas anojn de la romkatolika eklezio, laŭ kateĥismo 2355
O kej, sed, se vi parolus por vi mem, Sunjo, ĉu vi kredas ke ĝi estas abomenindaĵo aŭ kio? Kio estas via opinio? (por ino kaj malino se ĝi malsamas.)

Sunjo (Mostrar o perfil) 9 de março de 2015 17:13:52

vejktoro:
O kej, sed, se vi parolus por vi mem, Sunjo, ĉu vi kredas ke ĝi estas abomenindaĵo aŭ kio? Kio estas via opinio? (por ino kaj malino se ĝi malsamas.)
Verŝajne ekzistas aferoj kiujn mi trovas abomenaj, kaj iu alia tute normalaj. Same verŝajne inverse iu trovas aferojn abomenaj kiujn mi trovas tute normalaj. Kiu do rajtas decidi kies vidpunkto estas la plej inda? Kiu rajtas trudi sian vidpunkton al aliuloj? Sub la kondiĉo ke temas pri tute libervola interkonsento de memrespondeckapablaj plenkreskuloj mi do ĝenerale preferus ne nomi ajnan agon, per kiu oni neniel damaĝas aliajn homojn, abomeninda.

Ĉiuj homoj malsamas. Miaj limoj ne devas limigi aliajn homojn.

Alternativa, simpla, rekta respondo: ne (sendepende de sekso)

Fuzzy (Mostrar o perfil) 9 de março de 2015 18:09:24

johmue:
Kaj se por la koncerna virino seksumado ne estas ligita kun amo?
Jen tio ja estas abomeninda -- kiam virino pretas seksumadi sen amo. Tio estas kontraŭ virina naturo, tial prostituitino estas homo kun rompita, difektita animo, malsana psike. Morala handikapulino, laŭvola, kaj tial aĉa kaj malpura, kvazaŭ narkomaniulo.

Fuzzy (Mostrar o perfil) 9 de março de 2015 18:13:03

Tempodivalse:
Ĥm. Ĉu eblas vere vendi amon - almenaŭ se ni priparolas ĉi tie ion elkoran kaj sinceran? Estas al mi malfacile imagi, kiel oni povas sincere ami iun, se tiu "amo" fine dependas nur de pagado okazanta aŭ rekte aŭ pli oblikve.
Jes, vi pravas, vendebla amo neniel povas esti sincera. Malsinceran, pripagatan kvazaŭamon mi opinias malpuraĵo abomeninda.
Tempodivalse:
Ne. Kiam viro aĉetas seksumadon, tio esta abomene s riproĉinda kaj malgratulinda, sed ne abomeninda. Se vendas -- ankaŭ abomeninda.
Mi ne komprenas la etikan malsamon. Se estas abomene vendi amoron, do al mi ŝajnas, ke estas simile aĉeti ĝin, ĉar la aĉetado indikas plenan subtenon kaj akcepton de la vendanto kaj ties agado.
...
Ĉi tiu diskuto memorigas min pri la viktorieca epoĥo: oni kalumniis la vendatajn virinojn (nekonsiderante la cirkonstancojn kiuj eble irigis ilin tien), sed grandparte toleris la aĉetantajn virojn kaj la prostituejojn subtenatajn de ili - ĉar viroj absolve konsideriĝis kiel la amorema sekso de kiu tiaĵojn oni povus atendi! Fariseeco ...
Malsamo estas en la naturo de du seksoj. La ina sekso nature elspezas multe pli da fortoj kaj risurcoj por resulto de seksumado -- infanoj, ol la vira sekso, kiu teorie facile povus havi milojn da infanoj sen gravaj penoj.

Tial nature la viroj povas tre facile amori kun iu ajn, la hazarda seksumado por ili estas riproĉinda de la socia vidpunkto, sed ne abomeninda de la natura vidpunkto.

Sed la virino nature (kaj kutime) tre serioze kaj diligente elektas sian sekspartneron, plej prave por ŝi estas ke la partnero estu nur unu -- la plej bona. Tial la amo, sincera kaj fidela, estas tiom grava por la ina sekso. Se virino agas male, vendadas sin kontraŭ ne multaj monoj al iu fiulo ajn, tio estas malsana konduto, kaj tial abomeninda.

Fuzzy (Mostrar o perfil) 9 de março de 2015 18:14:44

klmn:viroj havas pli grandan deziron havi plurajn seksum-partnerinojn, dume por virinoj kutimas sufiĉi unu. Naturo tielas
Pro tio aĉeti virinon ne tiom ŝokas ol ke virino kiu kunestas kun multaj viroj
Jes ja

De volta à parte superior