Skip to the content

Poŝtmarkoj de la tuta Mondo

by gordonflanagan, March 30, 2015

Messages: 64

Language: Esperanto

BoMin (User's profile) May 16, 2015, 12:31:57 PM

Tiam mi estis knabino mi ŝatas vidi al lumturo. Ĉi tiu poŝtmarko montras lumturon 'Westerlichttoren' en Nederlando.

externalImage.png

Mi ankaŭ ŝatas arto. La poŝtmarko ĉi tie montras pentraĵon de Vincent van Gogh kun la nomo 'The ravine of the Peyroulets'.

externalImage.png

ratkaptisto (User's profile) May 16, 2015, 12:36:58 PM

Dankon, Gordon.

gordonflanagan (User's profile) May 16, 2015, 1:25:02 PM

BoMin:Tiam mi estis knabino mi ŝatas vidi al lumturo. Ĉi tiu poŝtmarko montras lumturon 'Westerlichttoren' en Nederlando.

externalImage.png

Mi ankaŭ ŝatas arto. La poŝtmarko ĉi tie montras pentraĵon de Vincent van Gogh kun la nomo 'The ravine of the Peyroulets'.

externalImage.png
La lumturo "Westerlichttoren" estas proksime "Oosterscheldekering" - vidu la fadenon "Cu vi ŝatas poŝtkartojn" - paĝo 18

BoMin (User's profile) May 22, 2015, 5:06:13 PM

gordonflanagan:La lumturo "Westerlichttoren" estas proksime "Oosterscheldekering" - vidu la fadenon "Cu vi ŝatas poŝtkartojn" - paĝo 18
Jes Gordon! Estas vi ankaŭ de Nederlando aŭ de Belgio? ridulo.gif

gordonflanagan (User's profile) May 25, 2015, 3:41:58 PM

BoMin:
gordonflanagan:La lumturo "Westerlichttoren" estas proksime "Oosterscheldekering" - vidu la fadenon "Cu vi ŝatas poŝtkartojn" - paĝo 18
Jes Gordon! Estas vi ankaŭ de Nederlando aŭ de Belgio? ridulo.gif
Ne, mi estas anglo. Ni vizitis Nederlando multaj fojoj. Antaŭ kelkaj jaroj ni gastloĝis en Nieuwendijk, apud Tiengemeten (insulo). Pasinta jaro ni gastloĝis en Delft kaj Roterdamo.

gordonflanagan (User's profile) May 29, 2015, 11:52:25 AM

Mahatma Gandhi

externalImage.png

Mahatma Gandhi (1869-1948) gvidis Hindio al sendependeco sen perforto. En 1947 brita Hindio apartigis en Hindio (plimulto hindua) kaj Pakistano (plimulta islama). Gandhi murdiĝis en 1948.
La poŝtmarkoj memorfestas lian revenon el Afriko en 1915.

gordonflanagan (User's profile) June 2, 2015, 4:03:41 PM

Velŝipo "Hansa Cog"

externalImage.png

"Cog" estis ŝipo kiu konstruiĝis de ligno (kutime kverko) en Prusio. La ŝipoj portis varojn en mezepoka Eŭropo. Ili uziĝis per la hansa ligo.

gordonflanagan (User's profile) June 9, 2015, 10:44:09 AM

Ciklado

externalImage.png

Jen belega poŝtmarko el Finnlando. Multaj homoj ĝuas ciklado en la strato.

gordonflanagan (User's profile) June 11, 2015, 12:56:03 PM

Darya Domracheva

externalImage.png

Jen poŝtmarko el Belorusio. Ĝi montras Darya Domracheva. Ŝi estas Belorusa skiisto kaj pafisto (Biathlete). Ŝi gajnis tri orajn medalojn en Sochi en 2014.

gordonflanagan (User's profile) June 18, 2015, 7:36:05 AM

Mondmedia Tago

externalImage.png

Oni festas la mondmedian tagon ĉiu jare je 5-a junio. Ĉi tiu poŝtmarko eldoniĝis en 2013. La temo en 2013 estis "Pensu, Manĝu, Ŝparu". Tro bona manĝaĵo forĵetiĝas ĉiu jaro. La celo estis preventi manĝaĵan malŝparadon.

Back to the top