Till sidans innehåll

Esperantio?

av tommjames, 1 april 2015

Meddelanden: 16

Språk: Esperanto

tommjames (Visa profilen) 1 april 2015 09:09:28

La greka insulo Paxos (angle Isle of Gaia) baldaŭ estos aĉetebla, kaj grupo de esperantistoj lanĉis ideon aĉeti ĝin por starigi la unuan esperantan ŝtaton: Esperantio.

La insulo kostas 3.000.000 britajn pundojn, kaj monkolekto komenciĝos en Majo.

http://www.tikilive.com/video/735841

Kion vi pensas pri tiu ideo? Ĉu efektivigebla? Ĉu inda? Ĉu vi donacos al tiu kampanjo?

ustra (Visa profilen) 1 april 2015 09:43:25

Grekio posedas grandajn gas-kuŝejojn sub la maro. Tial la financestraro nuntempe devigas Grekion ĉipe vendi siajn havaĵojn. Tio estas la vera kialo por la greka mizero...

Se esperantistoj aĉetus tiun insulon, ili devus konfronti tutmondajn protagonistojn. Kaj estus nur demando de tempo kiam farbrevolucio okazos sur Gaios.

vincas (Visa profilen) 1 april 2015 10:05:06

Kial nome ĉi tiu insulo? Ja eblas trovi pli malmultekostajn.

vincas (Visa profilen) 1 april 2015 10:08:05

jen

tommjames (Visa profilen) 1 april 2015 10:21:24

Jes mi scivoletis pri tio. Estas ja multaj insuloj aĉeteblaj, do kial tiu estas plej taŭga? Eble ili klarigos tion, se la kampanjo estas serioza.

klmn (Visa profilen) 1 april 2015 20:48:58

unu eta rimarko - propra havaĵo aŭ teritorio tute ne signifas propran ŝtaton.
Tie daŭros esti Greka ŝtato kun leĝaro de Grekio

vincas (Visa profilen) 2 april 2015 08:47:37

klmn:unu eta rimarko - propra havaĵo aŭ teritorio tute ne signifas propran ŝtaton.
Tie daŭros esti Greka ŝtato kun leĝaro de Grekio
Nu, ja verdaj hometoj povas fari referendumon.

Xavierrense (Visa profilen) 2 april 2015 09:48:34

Mi kredas kio tia ideo iras kontraŭ la Esperanta koncepto. La Esperanto fondiĝis por komuniki la malsamaj popoloj, ne por krei nova ŝtato.
Sed mi komprenas se vi volas forlasi tia socio damna kaj rekomenci.

klmn (Visa profilen) 2 april 2015 10:16:52

Xavierrense:Mi kredas kio tia ideo iras kontraŭ la Esperanta koncepto. La Esperanto fondiĝis por komuniki la malsamaj popoloj, ne por krei nova ŝtato.
Sed mi komprenas se vi volas forlasi tia socio damna kaj rekomenci.
Jes, tio estas kion oni celas, mi kredas.

Iu "Amiŝ-simila" komunumo kun ĉiutagaj seminarioj pri Esperanto kaj mojosaj E-aranĝoj kaj renkontiĝoj ĉiu semajnofine. Biero kontraŭ steloj, kiujn ricevas ĉiu denaskulo naskiĝinta en la insulo.

Nur per propra ekzemplo oni ŝanĝas la mondon ridulo.gif

Tempodivalse (Visa profilen) 2 april 2015 14:16:32

Precize al kio oni celos, aĉetinte tiun ĉi insulon?

L'aĉetado eble provizos al Esperantujo "dekkvin minutojn de fameco", sed post la komenca eŭforio mi demandus min, ĉu ĉi ĉio serioze povos progresigi la movadon.

Tillbaka till toppen