Tin nhắn: 48
Nội dung: Esperanto
123xyz (Xem thông tin cá nhân) 19:06:41 Ngày 01 tháng 4 năm 2015
Ĉu iu povas diri al min kiel esprimi en Esperanto la ideon de "to skip classes", kun la senco de ne iri al klasoj kiam ĉi tio ne estas tute neevitebla aŭ eble estas eĉ sufiĉe maltaŭga, ekzemple ĉar la koncerna persono konsideras la lernejon enua kaj simple volas iri en kafejo kun amikoj anstataŭe? Ĉu ekzistas kelka idiotismo, alivorte frazos kiu ne estas rekta priskribo de la situacio?
Anticipe dankon
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 19:28:16 Ngày 01 tháng 4 năm 2015
Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 22:13:51 Ngày 01 tháng 4 năm 2015
Bernadox (Xem thông tin cá nhân) 06:22:59 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
Rugxdoma:Mia sveda vortaro donas nur: "malviziti [eviti] la lernejon, foresti (de la lernejo), malĉeesti (la instruadon)"Kial vi ĉiam tiel enigme parolas pri "mia sveda vortaro", Harri?
Probable vi celas Vilborg 1992, ĉu?:
Vilborg, Ebbe (1926- ). Ordbok svenska-esperanto. Malmö: Esperantoförlaget / Eldona Societo Esperanto, 1992. xv, 478 p. — pr. Kristianstads Boktryckeri. 21x15 cm. bind. ISBN 91-85288-20-9. ĉ. 50.000 kapvortoj. Rete konsultebla.
Krause 2007 havas je "schwänzen":
intence foresti, preterlasi (pro malemo aŭ mallaboremo), eviti (la lernejon)
Krause, Erich-Dieter (1935- ). Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto [W]. Hamburg: Helmut Buske, 2007. 1679 p. — ISBN 978-3-87548-466-3.
GD 1994 havas je "rater":
maltrafi : rater, manquer (train…)
Waringhien, G[aston] (1901-1991). Grand dictionnaire espéranto-français. Paris: Librairie Centrale Espérantiste, 1957. 368 p. — pr. Brodard-Taupin, Coulommiers. 20x14 cm. Siglo GD. ĉ. 44.000 kapvortoj.
2a eld. avec Supplément. Paris: SAT-Amikaro, 1976. — pr. Imp. “Les Editions Polyglottes”, Paris. 367, 16 p. — 20x14 cm.
3a rev. eld. prizorgita de Albault, André (1923- ) [W]; Signoret, Paul (ĉ. 1925- ) [W]. Paris: SAT-Amikaro, 1994. 443 p. — 30x14 cm. bind. Inkl. de propraj nomoj. Enigas la suplementon en la ĝustan alfabetan ordon kaj ĝustigas laŭ la erar-tabelo en la 2a eld., fine aldonas ĉ. 1600 novajn radikojn kaj kunmetaĵoj ĉefe el PIV 1970 / PIVS 1987 kaj (malpli) la Esperanta Bildvortaro 1988. Ne plu indikas apartenon de radiko al la Fundamento, sed nun al Baza Radikaro Oficiala (BRO). Pliaj ŝanĝoj por paraleligi GD al PIV. Internet-versio de Aprilo 2014 konsultebla je
* http://esperilo.be/publications/sat/waringh.htm kaj
* http://myspace.voo.be/glemaitr/satEsperanto
vejktoro (Xem thông tin cá nhân) 06:32:41 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
Sed, vi devus ne preterviziti la lernejon, ĉu ne?
Sxak (Xem thông tin cá nhân) 08:39:42 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
tommjames:En Vikipedio estas la termino Lernej-evitado, kiu ŝajnas ne tro malbona.Kial malbona? Laŭ mi ĝi estas bona vorto!
vejktoro:La vorto estas "preterviziti."Ne.
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 08:52:32 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
Ŝak:Pardonu, mi estas maltroigema anglo. Por ni "ne tro malbona" (not too bad) ja signifas ke io estas bona. Sed ni ne volas diri "bona", tio estus troigumotommjames:En Vikipedio estas la termino Lernej-evitado, kiu ŝajnas ne tro malbona.Kial malbona? Laŭ mi ĝi estas bona vorto!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
dbob (Xem thông tin cá nhân) 10:50:26 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
123xyz:Saluton,La hispana idiotismo “hacer novillos” estas proksimuma traduko de la angla “to skip classes”.
Ĉu iu povas diri al min kiel esprimi en Esperanto la ideon de "to skip classes", kun la senco de ne iri al klasoj kiam ĉi tio ne estas tute neevitebla aŭ eble estas eĉ sufiĉe maltaŭga, ekzemple ĉar la koncerna persono konsideras la lernejon enua kaj simple volas iri en kafejo kun amikoj anstataŭe? Ĉu ekzistas kelka idiotismo, alivorte frazos kiu ne estas rekta priskribo de la situacio?
Anticipe dankon
La hispana vortaro de Fernando de Diego donas:
ne ĉeesti la lernejon
eviti la lernejon
transsalti la lernejon
forpigri (hacer novillos)
malĉeesti la lernejon (hacer novillos).
La vorton “forpigri” mi rete serĉadis sensukcese. Ĉu iu konas ĝin?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:25:23 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
Forpigri estas bela eltrovo.
Tamen malĉeesti aŭ vole maltrafi, ŝajnas bonaj.
(Absentismo ŝajne estas sufiĉa internacia vorto. Ĉu eble absenti, absentigi sin, de lecionoj? Ĉu truanti estus internacie rekonebla?)
Tom:Pardonu, mi estas maltroigema anglo. Por ni "ne tro malbona" (not too bad) ja signifas ke io estas bonaAnkaŭ la francoj diras 'pas mal' (not bad) por esprimi aprobon.
vejktoro (Xem thông tin cá nhân) 12:56:51 Ngày 02 tháng 4 năm 2015
Sxak:?? ekspliku.
vejktoro:La vorto estas "preterviziti."Ne.