إلى المحتويات

Finaĵoj ĉe originalaj urbonomoj

من klmn, 2 أبريل، 2015

المشاركات: 6

لغة: Esperanto

klmn (عرض الملف الشخصي) 2 أبريل، 2015 10:35:25 ص

Ne ĉiuj urbonomoj (aŭ geografiaj nomoj) estas esperantigitaj, nur la plej oftaj.
Tamen se mi uzas originalan nomon kaj necesas aldoni finaĵon ĉu ĝustas, ekzemple, jene:
"Peticio de Paxos-aj esperantistoj"?
(- de esperantistoj de insulo Paxos)

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 2 أبريل، 2015 11:14:51 ص

Jes, vi povas skribi tiel, aŭ Peticio far la Esperantistoj de Paxos.

Ĝenerale, iuj kontentas lasi tiajn proprajn nomojn senŝange, iuj preferas aldoni finaĵojn. Eĉ ne estas konsekvenca regulo.

Mi, persone, dirus Mi respektas Zamenhof (ne Zamenhof-on), sed dirus en la Zamenhofa lingvo.

Oni estu pragmatika.

akueck (عرض الملف الشخصي) 2 أبريل، 2015 6:17:04 م

klmn:Tamen se mi uzas originalan nomon kaj necesas aldoni finaĵon ĉu ĝustas, ekzemple, jene:
"Peticio de Paxos-aj esperantistoj"?
(- de esperantistoj de insulo Paxos)
Chu "Paxos" estas la originala nomo? Mi demandas, char miascie temas pri tiu greka insulo, kaj tial la originala nomo estu skribata lau la greka alfabeto.

Bernadox (عرض الملف الشخصي) 2 أبريل، 2015 6:44:41 م

akueck:
klmn:Tamen se mi uzas originalan nomon kaj necesas aldoni finaĵon ĉu ĝustas, ekzemple, jene:
"Peticio de Paxos-aj esperantistoj"?
(- de esperantistoj de insulo Paxos)
Chu "Paxos" estas la originala nomo? Mi demandas, char miascie temas pri tiu greka insulo, kaj tial la originala nomo estu skribata lau la greka alfabeto.
Tute ĝuste, Andreas. La formo "Paxos" estas nenio alia ol transskribo de Παξός al iuj fremdaj lingvoj (i.a. al la germana). Estas kvazaŭ oni nomus en Esperanto la ĉinan urbon Ŝanhajo en ĝia rusa transskribo Шанха́й.

Do Παξός oni certe transskribu laŭ la esperanta metodo (adaptu al la esperanta alfabeto laŭ § 15 de la Fundamenta Gramatiko), kiu donos: Paksoso, Paksos' aŭ Paksos.

-----

Sendepende de la maltrafa ekzemplo, la demando de klmn restas. Revortumita per aliaj ekzemploj do eble "peticio de la Wolfenbüttel-aj / Bouches-du-Rhône-aj esperantistoj".

Kiel Sudanglo jam alludis, ankaŭ tio estas stile malbona. Prefere: peticio de la e-istoj de / el Wolfenbüttel / Bouches-du-Rhône. Klartexte: oni per revortumo de la frazero kutime simple evitas la demandon.

Mi ne vidas, ke vere ekzistas "neceso aldoni finaĵon", kiel premisas la demando. Ĝis kiam ni havas klaran ekzemplon, kiu pruvas, ke tamen ja ekzistas tiu asertita neceso aldoni finaĵon, ni simple povas lasi la demandon nerespondita kaj rekomendi: "revortumu!"

klmn (عرض الملف الشخصي) 2 أبريل، 2015 7:01:06 م

sudanglo:Jes, vi povas skribi tiel, aŭ Peticio far la Esperantistoj de Paxos.

Ĝenerale, iuj kontentas lasi tiajn proprajn nomojn senŝange, iuj preferas aldoni finaĵojn. Eĉ ne estas konsekvenca regulo.

Mi, persone, dirus Mi respektas Zamenhof (ne Zamenhof-on), sed dirus en la Zamenhofa lingvo.

Oni estu pragmatika.
Dankon.
Bezonatas lingvosento, kiel ĉiam ridulo.gif

Do, laŭ modelo de "Mi respektas Zamenhof", facile kompreneblas ankaŭ "Peticio far/de Paxos esperantistoj", ĉu ne?

Bernadox (عرض الملف الشخصي) 3 أبريل، 2015 3:28:38 م

klmn:Do, laŭ modelo de "Mi respektas Zamenhof", facile kompreneblas ankaŭ "Peticio far/de Paxos esperantistoj", ĉu ne?
Ne, tio estas nur malfacile komprenebla, probable eĉ malĝusta.

Akceptu Esperanton, kiel ĝi estas kaj skribu:

Peticio de la esperantistoj de Paksos[o]

عودة للاعلى