Poruke: 11
Jezik: Esperanto
123xyz (Prikaz profila) 5. travnja 2015. 15:28:22
Ĉu iu povas diri al min, kiel oni nomas ĉi tiun specon da pantofloj en Esperanto? Fakte, mi pensas ke ĉi tie tute ne temas pri pantofloj - la piedvesto de la foto estas alia kategorio. Vere, ankaŭ en Anglo oni ne povas uzi "slipper" por ĝin - ĝi estas "slide"; analoge, en Makedono, oni devas observi la diferencon inter "папуча" kaj "влечка". Do, kiel solvas ĉi tio en Esperanto? Mi ne povas trovi nenion en vortaroj, ĉar "slide" (en ĉi tiu senco) estas tiom malofta kaj malkonata vorto.
Antaŭdankon
Simon_Gauvain (Prikaz profila) 5. travnja 2015. 20:45:22
Mi spontanee dirus "klaksandalo"-n por aludi la bruon kiun oni faras marŝante tiel ekipite.
Eble ankaŭ "hejmsandalo" aŭ "strandosandalo" taŭgas, laŭ la kunteksto... kvankam mi pensas ke hejme, oni povas simple diri "pantoflo"-n, ĉar oni tiuokaze uzas ĝin kiel pantoflo...
Belmiro (Prikaz profila) 5. travnja 2015. 21:24:17
Mi kredas ke temas pri “babuŝoj”
Belmiro
123xyz (Prikaz profila) 6. travnja 2015. 10:08:08
Mi estas kontenta kun la kunmetitaj proponoj de Simon_Gauvain, speciale "klaksandalo" kaj "hejmsandalo", aŭ eĉ "pantoflo" kiel hejma, neoficiala termino, sed Belmiro, mi ne konsentas kun "babuŝoj", ĉar en Germano kaj Franco, "Babusche" kaj "babouche" signifas tute malsimilan tipon de pantofloj/sandoloj, kiel oni povas vidi je ĉi tio foto. Mi supozas ke eblas ke Esperanto estas doninta novan, diferencan sencon al ĉi tiu vorto (slides), ĉar mi iel pensas ke ĉi tio ne estas tro probabla, ĉu ne?
Simon_Gauvain (Prikaz profila) 6. travnja 2015. 11:41:41
ĉar en Germano kaj Franco,Atentu pri la lingvonomoj: diru "en la germana kaj franca" - subkomprenigante "en la germana kaj franca lingvoj".
germano = ŝtatano de Germanujo
franco = ŝtatano de Francujo
anglo = speco de brito
dbob (Prikaz profila) 7. travnja 2015. 08:22:08
Laŭ la bildvortaro de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) tio povas esti banpantofloj (pantofloj por banado en banejo aŭ strando). Parenteze tiu ĉi bilvortaro ankaŭ enhavas zorisandalo.
La Esperanta Bildvoltaro (2-a eldono, 1958) ankaŭ enhavas ban-pantoflon (pĝ. 192).
La hispana vortaro de F. de Diego donas: plaĝosandaloj, lignosandalo, gumosandalo.
Ankaŭ al mi sonas pli bone hejmsandalo.
123xyz (Prikaz profila) 7. travnja 2015. 11:25:49
babouhes (Prikaz profila) 26. travnja 2018. 15:06:28
En Esperanto ni diras slipper "babouches", ĝi estas tre facila por memori.
kaj dankon antaŭe
babouhes (Prikaz profila) 26. travnja 2018. 15:08:00
babouhes (Prikaz profila) 26. travnja 2018. 15:09:34