Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
DuckFiasco (Xem thông tin cá nhân) 02:41:51 Ngày 26 tháng 4 năm 2015
Mi demandas, ĉar fojfoje ne eblas uzi apartan "kiu" frazaron por plisimpligi!
Dankon.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 02:52:59 Ngày 26 tháng 4 năm 2015
Ankaŭ eblas "mi vidas la birdon kantinta melodion".
la birdo kantinta melodion = la birdo, kiu kantis melodion.
Mi vidas la birdon kantintan melodion = Mi vidas la birdon, kiu kantis melodion.
Mi vidas la birdon kantinta melodion. = Mi vidas, ka la birdo kantis melodion.
Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 02:53:54 Ngày 26 tháng 4 năm 2015
DuckFiasco:Ĉu "la birdo kantinta melodion" estas ebla? Kaj se jes, ĉu tio ĝustas: "mi vidas la birdon kantintan melodion"?Jes, tia konstruaĵo tute ĝustas kaj normalas! Oni ankaŭ povus skribi: "Mi vidas la birdon, kiu kantis melodion."
Mi demandas, ĉar fojfoje ne eblas uzi apartan "kiu" frazaron por plisimpligi!
Dankon.
Eble la duobligita akuzativo (birdon kantintan melodion) vin konfuzetas. Al angloparolantoj tiaĵoj eble aspektas iom strange, ĉar angle oni preferas enkonduki subpropozicion per "that", "which".
Participoj estas bonega metodo mallongigi frazojn.