Į turinį

Limoj de Novrusio

al_lastor, 2015 m. balandis 29 d.

Žinutės: 167

Kalba: Esperanto

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 1 d. 08:27:28

Oni studu kion Novrusio historie entute estas antaŭ ol ridingi sin mem...
Rilate la ukraina afero, kial oni ĉiam kulpigas la rusan prezidanton, kvankam Obama jam mem konfesis (kaj vere tute ne bezonis lian konfeson por ekkoni la verajn instigantojn), ke li aranĝis la nazipuĉon en Kievo?

Ĉu eble ĉar ekstera malamiko helpas pretervidi la proprajn gravegajn problemojn kiel ekzemple, ke Usono jam delonge ne estas demokratio, la propran mizeran malriĉecon kaj la plenan mankon de propra industrio (krom la armila, nafta kaj medikamenta industrio)?
Sed mi ja ĝojas, ke ignorantaj usonanoj tamen estas feliĉaj en tiaj cirkonstancoj. Ili devus esti dankemaj al Putin pro la distro, kio ŝajne ja malgraŭ ĉio plibonigas la percepton de la propra stato!

vincas (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 1 d. 11:15:23

Tempodivalse:[...]tamen oni konsciu ke la tuta afero estas iom malpli klara kaj memevidenta ol kiel la novaĵoj ĝin prezentas. Bedaŭrinde, la novaĵoj kaj la popolo volas nur simplajn eksplikojn kaj facilan juĝon.
Kiu estas iom malpli klara? Ĉu ke Rusio okupis kaj aneksis Krimeon? Aŭ ĉu ke rusiaj soldatoj militas en orienta ukrainio? Aŭ ĉu ke Rusio liveras armilojn en orientan Ukrainion?

Estas simplaj faktoj, ke Rusio okupis kaj aneksis Krimeon, ke rusiaj soldatoj militas en orienta Ukrainio, ke Rusio liveras armilojn en orientan Ukrainion.

Kie estas juĝo, troigo?

vincas (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 1 d. 11:47:03

Marc_1965:
vincas:
Marc_1965:
klmn:
pruvo okulumo.gif
BV pruvi la vian aserton "tuta forteco venas el de limo kun Rusio". Ĉu vi komprenas min?
Tio estas logika konkludo, se aserto [:/quote]Pruvu, ke "tio estas logika konkludo"!
Vi ne bezonas pruvojn. Vi simple vivas en via realo [:

Pruvojn vidas britoj, francoj, svedoj, kanadanoj, litovoj, poloj, germanoj, aŭstralianoj..... . Nur rusoj ne vidas.

ustra (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 1 d. 13:42:56

Jen historiistoj John‐Paul Himka (Usono - University of Alberta), Per Anders Rudling (Svedio - Lund University) kaj Grzegorz Rossoliński-Liebe (Pollando/Germanio - Freie Universität Berlin, Friedrich-Meinecke Institut) pri Ukrainio, OUN-UPA kaj la holokaŭsto. La nuna kieva reĝimo omaĝas la tiamajn nazikunlaborantojn.

Al vincas kaj klmn:
Ĉu vi konsentas, ke oni omaĝas tiujn militkrimulojn el la dua mondmilito?

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 1 d. 14:12:49

vincas:
Tempodivalse:[...]tamen oni konsciu ke la tuta afero estas iom malpli klara kaj memevidenta ol kiel la novaĵoj ĝin prezentas. Bedaŭrinde, la novaĵoj kaj la popolo volas nur simplajn eksplikojn kaj facilan juĝon.
Kiu estas iom malpli klara? Ĉu ke Rusio okupis kaj aneksis Krimeon? Aŭ ĉu ke rusiaj soldatoj militas en orienta ukrainio? Aŭ ĉu ke Rusio liveras armilojn en orientan Urraunion?

Estas simlaj faktoj, ke Rusio okupis kaj aneksis Krimeon, ke rusiaj soldatoj militas en orienta Ukrainio, ke Rusio liveras armilojn en orientan Ukrainion.

Kie estas juĝo, troigo?
Oni konsideru la kaŭzojn pro tia agado de Rusujo. Nenio okazas en vakuo. Imagu: kio okazus, se estus amasaj malpacoj kaj minaco de tuta registara renverso - aŭ eĉ civita milito - en parto de Meksiko kie loĝas multaj usonanoj? Mi ne dubas, ke Usono alsendus soldatojn Meksiken (aŭ alie uzus ilian militan kapablon) klopodante restabiligi la ŝtaton, por ke oni ne lezu la tieajn usonanojn, kaj por ke la malpacoj ne transverŝiĝu al Usono kaj ties bordoj mem.

Do, diri ke Rusujo simple vekiĝis unu belan tagon kaj diris al si: "Ho, hodiaŭ mi volas plilarĝigi miajn bordojn! Kaj vidu, jen estas oportunaj viktimoj! Hura!" - tio estas troa simpligo, kaj mi bedaŭras ke multaj akceptas ĝin sen kritika raciado, aŭ pli profunda analizo de informoj.

Denove, mi ne laŭdas la politikojn kaj agadojn de Rusujo ĉi-afere, sed estas simple naive ignori la faktorojn influintajn ilin.

IkuTurso (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 1 d. 19:56:31

robbkvasnak:Laŭ la hodiaŭaj novaĵoj, la rusoj kredas ke la landlimo de Nova Rusio enigas Finlandon, Norvegion kaj la Baltajn ŝtatojn - rusa aviadilarmeo ankaŭ rigardas Anglion. Estos grandega lando kaj ĉiuj devos paroli la rusan. Feliĉe mi loĝas ĉe la alia flanko de Atlantiko, forfore de Nova Rusio. Nazdrovje!
Provis kun submarsipo al Finnlando sed forbombigis.

robbkvasnak (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 2 d. 01:02:15

Feliĉe mi ne loĝas en Krimio aŭ en la orienta parto de Ukrainio (tio estas la ĝusta vorto en Esperanto, ne "ukrio - uzo kio jam formaskigas la skribinton). Ne, Rusio ne nur estas pinjato. Kio estas "simpla, popola ĵurnalo" - Pravda?

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 2 d. 19:17:08

Bonan vesperon al ĉiuj!
Parolante pri limoj de Novorusio, plimulto da partoprenantoj de la konversacio tute forgesas, ke temas pri ukrainia teritorio kaj necesas serĉadi kulpulojn de la konflikto nome en Ukrainio. Tio ĉi estas granda konflikto inter 9 mln novorusiaj rusoj kaj kieva neleĝa potenco. Novorusianoj simple rezistas kaj ne volas akcepti banderlogo-faŝistan potencon. Vi ĉiuj mem vidas kiel disvolviĝas ukrainiaj eventoj. Ukrainia popolo dividiĝis je du kontraŭstarantaj tendaroj - koloradoj kaj ukropoj.
Sed por vi tiu ĉi fadeno de konversacio ne estas iom interesa. Pli interesa estas temo pri terura monstro, kiu ne rimarkas okcidentajn riproĉojn kaj tute ne obeas.
Mi deziras al ĉiuj pluan disputon pri politika etiketo, moralo kaj tutmonda amikeco. Nur... vi ne komprenas, ke vi vidas nur miraĝon. Nek la amikeco, nek la moralo reale ekzistas. Ne ekzistas la demokratio. Homo homini est lupus! Eĉ lupa bestaro ĉiam batalas kontraŭ alia lupa bestaro. Sed la homo estas pli ruza kaj feroca, ol la lupo. Bonan nokton! ridulo.gif

vincas (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 3 d. 07:46:18

Lakiro:necesas serĉadi kulpulojn de la konflikto nome en Ukrainio.
Kara, Lakiro. Rusio ĉion komencis kaj nur Rusio tion havas finiĝi.

Lakiro:Tio ĉi estas granda konflikto inter 9 mln novorusiaj rusoj kaj kieva neleĝa potenco. Novorusianoj simple rezistas kaj ne volas akcepti banderlogo-faŝistan potencon.
Tio estas milito inter Ukrainio kaj faŝista ruSSio. Kremlo simple timegas, ke Ukrainio povas fariĝi membro de NATO kaj EU. Do Rusio okupis Krimeon kaj komencis militon kontraŭ Ukrainio. Rusio bone scias ke se Ukrainio havos teritoriaj konfliktoj ĝi ne povos fariĝi membro de NATO. Kremlo ankaŭ timegas, ke Ukrainio povas fariĝi normala demokrata okcidenta ŝtato, ĉar tiam la samon ekdeziros ankaŭ rusoj. Majdano en Rusio al putino estas grandega teruro. Sed sed bedaŭrinde nuntempe cerboj de rusoj estas tute kazeigitaj kaj Rusio ne fariĝos demokrata ŝtato.

Fuzzy (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 3 d. 08:03:21

vincas:
Estas simplaj faktoj, ke Rusio okupis kaj aneksis Krimeon, ke rusiaj soldatoj militas en orienta Ukrainio, ke Rusio liveras armilojn en orientan Ukrainion.
Ĉu por vi vere ĉio plene klaras pri tiuj "faktoj"?

Tiam respondu: se Rusio okupis kaj aneksis Krimeon, kial Okcidento estigas sankciojn kontraŭ la krimeanoj? IIi ja estas viktimoj de Rusio, por kio puni ilin?

Se rusiaj soldatoj militas en Ukrainio, kial la ukrainia registaro nek deklaris militan staton, nek ĉesigis ekonomiajn interrilatojn kun Rusio?
Anstataŭ en Ukrainio estas deklarita "kontraŭterorista militoperacio", kvazaŭ temas pri nure interna konflikto, kiel estis iam en Ĉeĉenio -- kial?

Al kiuj Rusio liveras armilojn, se militas ĝiaj propraj soldatoj -- ĉu la soldatoj venis tien senarmilaj? Kiel tio eblas?

Atgal į pradžią