Kwa maudhui

Limoj de Novrusio

ya al_lastor, 29 Aprili 2015

Ujumbe: 167

Lugha: Esperanto

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 9:54:15 asubuhi

vincas:
Kara, Lakiro. Rusio ĉion komencis kaj nur Rusio tion havas finiĝi.
Vincas, vi, kiel kutime, eraras, ĉar tute ne scias veran kaŭzon de civita milito en Ukrainio. Ĉion komencis Vaŝingtono. Ŝtata renverso en tiu ĉi lando estas jam kvara provo de brusela stabo kaj Pentagono detrui Ukrainion. Tiu ĉi lasta provo okazis tre sukcesa por NATO. Estas interna konflikto kaj divido de la teritorio. Sed Rusio kulpas, ĉar konstante embarasas fari internacian krimon.
NATO perdis sian honton kaj arogante movas sian armeon al Moskvo.
Nu kaj kion vi volas reciproke? Rusio atendas pluan paŝon de NATO kaj prevente faras la samon. Se NATO provos enkonduki sian armeon en Ukrainion, do okazos vera milito kun rusoj. Eĉ ne dubu! Kaj Vaŝingtono bone komprenas, ke ĉio dependas de lia decido. Nur Vaŝingtono povas ĉion stopi. Alikaze, rusaj nukleaj submarinoj ne restigos ŝancon al najbara kontinento.
Nu, sed Litovio... La tempo montros!

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 10:48:47 asubuhi

En Donbass ukropoj aplikis novajn 152 mm obusojn kontraŭ la urbo Doneck.
Demando. Kiu povas ekspliki originon de NATOaj obusoj en Ukrainio? Kaj kiu povas ekspliki el kiesaj kanonoj elflugis tij ĉi donacoj por novorusianoj?
Nu estas respondo. NATO helpas al ukropa armeo.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 2:27:38 alasiri

Fuzzy:Tiam respondu: se Rusio okupis kaj aneksis Krimeon, kial Okcidento estigas sankciojn kontraŭ la krimeanoj? IIi ja estas viktimoj de Rusio, por kio puni ilin?
Krimeo estas okupita teritorio de Rusio kaj se Okcideto ne estigus sankciojn tio signifus, ke Okcidento apogas okupacion. Ne ĉiuj krimeanoj estas viktimoj. Viktimoj estas ukrainoj, tataroj kaj eble iom da rusoj, kiuj ne apogas okupacion. Kaj bedaŭrinde ne eblas tiel apartigi homojn kaj puni nur tiujn, kiuj apogas okupacion. Suferas ankaŭ senkulpaj homoj. Tamen kontraŭ apartaj krimeanoj kaj rusoj sankcioj funkcias. Ili ne povas vojaĝi Europen. Iliaj monoj en eŭropaj bankoj estas arestitaj.

Fuzzy:Se rusiaj soldatoj militas en Ukrainio, kial la ukrainia registaro nek deklaris militan staton, nek ĉesigis ekonomiajn interrilatojn kun Rusio?
Eble Ukrainio ne volas instigi militon. Aŭ/kaj iuj ukrainaj oligarhoj ne volas tion, ĉar tiam ili povus perdi iom da siaj havaĵoj, monoj. Okcidento ankaŭ ne volas ke Ukrainio deklarus militan staton.

Fuzzy:Anstataŭ en Ukrainio estas deklarita "kontraŭterorista militoperacio", kvazaŭ temas pri nure interna konflikto, kiel estis iam en Ĉeĉenio -- kial?
Eble komence tio estis kontraŭterorista militoperacio, sed nun fakte okazas milito.

Fyzzy:Al kiuj Rusio liveras armilojn, se militas ĝiaj propraj soldatoj -- ĉu la soldatoj venis tien senarmilaj? Kiel tio eblas?
Rusio liveras armilojn al siaj soldatoj kaj al lokaj teroristoj. Pensu, el kien estas armiloj en orienta Ukrainio? Ja tankojn, raketojn, haŭbizoj ne eblas aĉeti en bazaro. Mem Ukrainio ne havas tiujn armilojn, kiuj havas teroristojn en orienta Ukrainio.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 2:37:26 alasiri

Lakiro:En Donbass ukropoj aplikis novajn 152 mm obusojn kontraŭ la urbo Doneck.
Demando. Kiu povas ekspliki originon de NATOaj obusoj en Ukrainio? Kaj kiu povas ekspliki el kiesaj kanonoj elflugis tij ĉi donacoj por novorusianoj?
Nu estas respondo. NATO helpas al ukropa armeo.
Kara, Lakiro!
Vi skribis, ke Krimeo ne estas okupita, ĉar Ukrainio ne pafis. Nun vi ploras, ke Ukrainio pafas. Kion vi volas? Ĉu vi volas ke Ukrainio ne defendus sian teritorion? Tiam vi denove skribus, ke estas neniu okupacio, ĉar Ukrainio ne pafas.

Estas bone ke NATO helpas al Ukrainio. NATO devus helpi multe pli.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 4:25:36 alasiri

Hieraŭ en Deutsche Welle oni intervjuis maljunan sinjorinon en Ukrainio kiu opinias ke la rusoj provas siajn plejn novajn armilojn kontraŭ Ukrainio.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 5:16:44 alasiri

robbkvasnak:Hieraŭ en Deutsche Welle oni intervjuis maljunan sinjorinon en Ukrainio kiu opinias ke la rusoj provas siajn plejn novajn armilojn kontraŭ Ukrainio.
Oooo! ridulo.gif La avino estas aŭtoritata specialisto de NATO kaj ni devas konsideri ŝian opinion. ridulo.gif
Unu avino sur bazaro diris... ridulo.gif

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 5:22:12 alasiri

Vincas, mi nur akcentis, ke NATO helpas al Ukrainio, sed la okcidentanoj kulpigas Rusion kaj aludas je ĝia helpo al Novorusio. Kie estas la vero?

Sed Krimeo... Tio ĉi estas rusa teritorio. ridulo.gif

al_lastor (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 5:40:36 alasiri

Vincas, mi loĝas en Krimeo. Nun en Rusio al mi estas pli bone ol en Ukrio. Se vi volas diri al mi, kiel mi devas vivi, iru kacen!

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 7:17:38 alasiri

Lakiro:Vincas, mi nur akcentis, ke NATO helpas al Ukrainio, sed la okcidentanoj kulpigas Rusion kaj aludas je ĝia helpo al Novorusio. Kie estas la vero?
La vero estas tia, ke Ukrainio defendas sian teritorion. Rusio estas agresanto.
Estas ĉies intereso helpi al Ukrainio defendi ĝian teritorion.

Lakiro:Sed Krimeo... Tio ĉi estas rusa teritorio. ridulo.gif
Krimeo estas Ukraina teritorio, kiun okupis Rusio.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2015 7:48:03 alasiri

vincas:Krimeo estas Ukraina teritorio, kiun okupis Rusio.
NATO faris ĉion por divido de ukrainia teritorio. Tio ĉi estas ĉefa celo de NATO.

Kurudi juu