Příspěvky: 7
Jazyk: Esperanto
Clarence666 (Ukázat profil) 7. května 2015 17:21:25
nuisance -- malbona trajto de io, kiu kauxzas grandan gxenajxon, ...
crass -- intensa en negativa senco, sxokanta, ...
Kirilo81 (Ukázat profil) 7. května 2015 18:17:24
kruda
Clarence666 (Ukázat profil) 7. května 2015 18:28:28
> ted(eg)eco
=?= nuisance
Laux diversaj vortaroj "tedegeco" estus sinonimo de "enuigado" ... sed mi celas la EN vorton "nuisance", ne la FR vorton, do
trajto aux detalo kiu kauxzas malkonenton aux problemojn
> kruda
crass , blatant
Fakte la vorton "kruda" mi jam trovis kaj analizis ... kaj fine malakceptis cxar gxia cxefa signifo estas "sovagxa".
Cxu pliaj proponoj disponeblas?
Ondo (Ukázat profil) 8. května 2015 8:09:52
Clarence666:Fakte la vorton "kruda" mi jam trovis kaj analizis ... kaj fine malakceptis cxar gxia cxefa signifo estas "sovagxa".Do, vi simple ne komprenis la tutan amplekson de kruda.
Cxu pliaj proponoj disponeblas?
* Nuisance estas ĝenaĵo, sed oni povas ankaŭ traduki ĝin ĝenulo.
* Crass estas kruda aŭ maldelikata, eble ankaŭ senhonta kaj nerafinita povus foje taŭgi kiel tradukoj, same ŝokanta, kiun vi mem donis.
Se vi volas emfazi iun specialan nuancon de crass aŭ nuisance, vi povas mem elekti alian vorton el la riĉa vortostoko de Esperanto. Ambaŭ vortoj estas emociaj, kaj ilia signifo iom dependas de la uzo-situacio. Iam estas plej bone elpensi sian propran esprimon por la momenta emocio.
Kirilo81 (Ukázat profil) 8. května 2015 8:33:54
Ĝenerale, vi ne povas atendi, ke vorto X de lingvo A plene speguliĝas en vorto Y de lingvo B. Ili povas havi komunajn uzmanierojn, sed cent-el-centa kongruo signifa estas malofta.
akueck (Ukázat profil) 10. května 2015 7:27:53
Clarence666:crass -- intensa en negativa senco, sxokanta, ...En la junulara lingvajho de la germana la esprimo "krass!" estas uzata kun la signifo: "ekstreme!". Mi ne scias, chu responda uzo ekzistas ankau por la "crass" de la angla.
sudanglo (Ukázat profil) 11. května 2015 12:30:54
Crass - kruda, senkomprena, stultega