Edgar Allan Poe pri demokratio
ya nakymatonmies, 11 Mei 2015
Ujumbe: 11
Lugha: Esperanto
nakymatonmies (Wasifu wa mtumiaji) 11 Mei 2015 5:13:20 asubuhi
Li dum la tuta tago provis konvinki min, ke antikvaj amrikkanoj regis sin mem! -kia absurdaĵo! - ke ili ekzistis en tia komunumo, kie ĉiu estas por si mem, kvazaŭ 'preriaj hundoj', pri kiuj ni legis en fablo. Li diras, ke ili komencis kun la plej stranga ideo, nome: ke ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj, malgraŭ la leĝoj de gradacio, tiom videble esprimataj per ĉio en ambaŭ morala kaj fizika universoj. Ĉiu homo 'voĉdonis', kiel ili nomis tion, - t.e. intervenis en publikajn aferojn, ĝis kiam klariĝis, ke komuna afero estas ĉiam nenies afero kaj ke 'respubliko' (tiel nomiĝis tiu absurdaĵo) havis tute neniun registaron.Edgar Allan Poe. "Mellonta tauta"
La unua cirkonstanco, kiu perturbis la memkontenton de filozofoj konstruintaj tiun 'respublikon', estis la surpriza malkovro, ke tutkomuna voĉdonrajto ebligas fraŭdajn skemojn[...]
Sufiĉis iomete pripensi por kompreni, ke fraŭduloj nepre venkos kaj respublika registaro povas esti nenia krom fraŭda. [...]
Rilate al respublikanismo, ne estas iuj ĝiaj analogioj sur la Tero, krom 'preriaj hundoj', - escepto ŝajne demonstranta ke demokratio estas bonega formo de regado - por hundoj.
Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2015 5:40:13 alasiri
Tamen, tion mi nun iom dubetas, aparte kiam mi pripensas la malmirige malgrandan nivelon de intelekto de l'averaĝa voĉdonanto. Ne senkaŭze en Rusujo oni foje nomas demokration дерьмократия (merdokratio).
Eble la ideo de Aristotelo, ke la ŝtaton regu saĝa, bonvolema aŭtokrato, estis sagaca ...
La problemo estas ke aliaj ŝtatsistemoj aspektas eĉ malpli alloge.
nakymatonmies (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2015 6:10:55 alasiri
Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2015 8:40:42 alasiri
Christa627 (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 4:28:37 asubuhi
Tempodivalse:En la hodiaŭa mondo ĉiuj akceptas senkondiĉe kaj senpense, ke demokratio estas la ununura ĝusta formo de estraro, kaj ke ĉiu nekonsentanta estas ia despoto.Mia dua frato diris ion similan, sed mi ne scipovas traduki ĝin.
Tamen, tion mi nun iom dubetas, aparte kiam mi pripensas la malmirige malgrandan nivelon de intelekto de l'averaĝa voĉdonanto. Ne senkaŭze en Rusujo oni foje nomas demokration дерьмократия (merdokratio)
Well, it [the US government] isn't a monarchy or an anarchy; it's just a bullarchy!Mi ne scias, ĉu la vorto "bullarchy" estas konata en ĉiuj dialektoj de la angla, sed en la nia ĝi estas interjekcio kiu signifas "sensencaĵo!" Do, ni trovis tiun diraĵon amuza.
klmn (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 5:56:59 asubuhi
Tempodivalse:Jes, la formo de nuna demokratio ŝajnas iom ekstrema, sovaĝa eĉ.
Tamen, tion mi nun iom dubetas, aparte kiam mi pripensas la malmirige malgrandan nivelon de intelekto de l'averaĝa voĉdonanto.
Mi foje pensas ke indus enkonduki kursojn por akiri rajton baloti (similan al permeso ŝofori). Balotontoj devus akiri sufiĉe da scioj kaj politika sperto por kapabli distingi almenaŭ demagogojn el inter realistaj politikoj
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 8:41:02 asubuhi
Kiu havas la potencon se temas pri aristokratio?
Tiu kiu heredas ĝin, sendepende de lia/ŝia karaktero, trajtoj, kapabloj kaj deziroj. Do, la potencon havas simple iu hazarda homo, kiel vi, mi, ĉiu ajn averaĝa homo. Sed kiu tamen jam de sia naskiĝo scias ke li devas regi kaj estas edukita konforme.
Kiu havas la potencon se temas pri demokratio?
Tiu kiun elektas la popolo. Do tiu kiu sukcesas konvinki la homojn ke nome li devas regi, ke la aliaj kandidatoj fuŝas kompare kun li. Por plenumi tiun tre malfacilan taskon la demokratia reganto devas plenforte batali, penegi deflankigi aliajn kandidatojn, promesi ion ajn al iu ajn, fari ĉion eblan kaj eĉ neeblan. Do li devas manie strebi al la potenco, fanatike deziregi ĝin ekhavi.
Do, mi preferus ke mia reganto estu simpla hazarda normala homo speciale edukita por tiu tasko, ol iomfreneza maniulo avidanta la potencon super aliaj homoj plej forte.
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 8:55:08 asubuhi
La dekstra/maldekstra paradigmo estas falsa kaj ne ekzistanta. Politikaj teatraĵoj ekzistas nur por okupigi la amasojn.
Ĉiu mem pripensu la propran rolon ene de tiu falsa sistemo antaŭ ol akuzi aliulojn pro manko de saĝeco. Povus esti, ke vi kaj la malsaĝuloj finfine kredas je la samaj fabeloj...
Cetere, intelekto estas nur unu parto de inteligenteco. Homo povas esti intelekta, sed ne inteligenta. (tre disvastiĝinte)
video
(Tiu mesaĝo neniel estas atako kontraŭ iu.)
serbero (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 9:12:04 asubuhi
Vi povas aŭskulti lin ĉi tie: https://youtu.be/Oyv6HcXMCiE Bedaŭrinde, la video nur havas francaj, anglaj kaj hispanaj subtekstoj.
nakymatonmies (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 4:41:16 alasiri
ustra:Politikistoj tute ne regas la mondajn aferojn. Ili estas nur marionetoj de la veraj estroj.Sed tiel ne ĉiam estis, ĉu? Laŭ vi, en kiu momento de historio, politikistoj ĉesis ludi sian rolon kaj fariĝis nur marionetoj de veraj registoj, kovritaj per mistero?
La dekstra/maldekstra paradigmo estas falsa kaj ne ekzistanta. Politikaj teatraĵoj ekzistas nur por okupigi la amasojn.