Đi đến phần nội dung

Ĉu vi volus ekreveni la punmorto?

viết bởi KStef, Ngày 11 tháng 5 năm 2015

Tin nhắn: 28

Nội dung: Esperanto

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 15:34:54 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

Se ni ne havas la mortpunon, kiel ni povus puni sorĉistinojn?

Saudi woman beheaded for 'witchcraft and sorcery'

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 13:36:45 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

KStef:Ekzemple en Biblio:
Genezo 9, 6: "Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo".
Se oni konkrete kaj zorge sekvus tiun instrukcion, baldaŭ la tuta kredantaro eksterminiĝus. Ĉar tiu homo kiu ekzekutas murdiston ja verŝas sangon de homo, ĉu ne?

Mi pensas ke tiun frazon oni devas kompreni ne kiel mortpun-apogon, sed kiel malpermeson verŝi sangon.

KStef (Xem thông tin cá nhân) 14:34:51 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Mi trovis sekva cito:
Eliro 21, 14: "Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.".

Mi parolis/skribis pri mortpuno por murdistoj, ne por sorĉistinoj aŭ ŝtelisto k.t.p.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 14:49:37 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Puni iun per morto estas senrevena vojo, mi ne havas religion, sed mi bedaŭras, ke Jesuo estis mortpunita. ankaŭ Sokrato havis la saman sorton.

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 15:14:42 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Eble iuj homoj devus ricevi la mortpunon.

Jen Paul Bernardo

1Guy1 (Xem thông tin cá nhân) 19:33:56 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

KStef:Ĉu vi volus ekreveni la punmorto?
Kia estas via opinio?

Mi estas komencanto, korektu mia ĉioj eraroj.
Mi zorgas , ke iu faros eraron

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 23:07:22 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Alkanadi:Eble iuj homoj devus ricevi la mortpunon.

Jen Paul Bernardo
Sed ankoraŭ mi demandas min: Kia bono rezultus, se oni mortpunus lin, aŭ psiĥopatojn similajn? Lia morto solvus nenion, kaj ne malfarus faritaĵojn. Male, tio nur malkaŝus hipokritecon de la mortpunanta ŝtato: unuflanke ĝi diras ke mortigo estas abomenindaĵo, sed aliflanke ĝi partoprenas en mortigado mem!

Ŝajnas al mi ke la plimulto de subtenantoj de mortpuno reagas emocie al la krimo de la murdinto kaj fine deziras nur venĝi. Emocio estas malbona stimulo ĉe leĝo.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 17:48:59 Ngày 04 tháng 6 năm 2015

Quay lại