글: 28
언어: Esperanto
KStef (프로필 보기) 2015년 5월 11일 오후 5:11:22
Kia estas via opinio?
Mi estas komencanto, korektu mia ĉioj eraroj.
Vinisus (프로필 보기) 2015년 5월 11일 오후 5:37:46
Mi estas komencanto, korektu ĉiujn miajn erarojn (Bonvolu korekti miajn erarojn).
Mi persone estas kontraŭ la mortopuno.
Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 5월 11일 오후 6:59:47
Miaopinie mortpuno ekzistas nur por satigi la homan deziron por venĝo, kion oni preferas kamufle nomi "justeco". "Okulo por okulo kaj dento por dento ..."
La rezonado ĝenerale disvolviĝas ĉi tiel: "Murdo estas neimageble abomena ago; ni neniel povas toleri ĝin. Do, ni murdu la murdiston!"
Laŭ mi, oni anstataŭe forŝlosu la murdiston (aŭ alian krimegulon), por ke li ne plu povu lezi, kaj esperinde por ke li ŝanĝiĝu. Mortpuno solvas nenion.
KStef (프로필 보기) 2015년 5월 11일 오후 7:16:32
Mi estas por, ĉar iu povas murdi aliaj personoj kaj li havas manĝado kaj trinkado kun la mono de lando. Tiu ĉi persono estas sekura, vivas (ekzemple) dudek jarojn en malliberejo kaj li povas murdi denove.
Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 5월 11일 오후 7:20:01
Ĉu vi volus revenigi la mortpunon?
Kiu estas via opinio?
Mi estas komencanto, korektu ĉiujn miajn erarojn
Vinisus (프로필 보기) 2015년 5월 11일 오후 7:52:00
KStef:Dankon Vinisus.Kelfoje en kelkaj landoj la ŝtato punas iun per mortopuno, iomete post oni konstatas, ke la vera krimulo estas alia. Do kion la ŝtato povas fari por revivigi la senkulpan mortigiton? Terura afero!
Mi estas por, ĉar iu povas murdi aliaj personoj kaj li havas manĝado kaj trinkado kun la mono de lando. Tiu ĉi persono estas sekura, vivas (ekzemple) dudek jarojn en malliberejo kaj li povas murdi denove.
Lakiro (프로필 보기) 2015년 5월 12일 오후 5:26:10
Nu, indas, serte, la morton mon-eltirantoj (racketeers), banditoj, teroristoj, pederastoj, kies kulpo estas pruvita per videomaterialoj kaj kun anticipa kaŝ-observado.
Sed ajna ekzekuto ne devas esti publika. Ajna perforto ĉiam naskas plian perforton.
lagtendisto (프로필 보기) 2015년 5월 12일 오후 7:38:28
Tiuj kiuj celas morti multe, ili mortos, ne gravante, ĉu mortpuno pri morto ekzistas. Ili eĉ perdis respekton al sia persona vivo. Se oni perdis respekton al sian persona vivon*, tiam imagu kiel tiu persono valoras vivon de alia personoj.
*morto ne gravas = perfekta soldato
KStef (프로필 보기) 2015년 5월 12일 오후 8:40:50
Evidente, "ajna ekzekuto ne devas esti publika".
Ekzekuto ne devas esti publika, devas esti la puno. Ekzekuto ne estas la spektaklo.
Vi estas murdisto - vi estas malviva.
Mi ankaŭ havas respekton por vivo kaj mi opinias, ke krimisto povas havi la "lasta deziron".
Fuzzy (프로필 보기) 2015년 5월 13일 오전 5:30:06
Sed.
Se krimulo estas mortpafita, sed post la ekzekuto oni ekscias ke la akuzo estis falsa -- tio ne maloftas -- tiam oni jam ne kapablas la ekzekutiton revivigi. Kaj tio estas multe pli maljusta ol tute ne puni la veran krimulon.
Tial mi estas kontraŭ la mortpuno -- neniam eblas 100% certi ke la akuzato vere kulpas. Dumviva malliberejo laŭ mi sufiĉas kiel puno en ĉiuj kazoj, kaj samtempe ĝi donas eblecon restarigi justecon almenaŭ parte, se eraro okazas.