Đi đến phần nội dung

Helpu en la magistra verko pri Lernu.net kaj Esperanto: respondu la demandaron!

viết bởi Jxenja_A, Ngày 13 tháng 5 năm 2015

Tin nhắn: 17

Nội dung: Esperanto

Jxenja_A (Xem thông tin cá nhân) 00:31:54 Ngày 13 tháng 5 năm 2015

Karaj,

Partoprenu en enketo pri Lernu.net kaj Esperanto por magistra esploro de Yevgeniya (Ĵenja) Amis, studento de la Universitato de Kebekio en Montrealo. La demandaro estas tute anonima kaj ĝi helpos en la disvolvado de Lernu.net. Dankon pro via partopreno!

Vi povas respondi en Esperanto, angla, franca, hispana, portugala aŭ rusa.

Esperanto
Angla
Franca
Hispana
Portugala
Rusa

Jxenja_A (Xem thông tin cá nhân) 18:23:28 Ngày 13 tháng 5 năm 2015

La enketo jam atingis cent respondojn en Esperanto!

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 19:16:03 Ngày 13 tháng 5 năm 2015

Mi rajtas dividi tion ĉi kun miaj Esperantistaj amikoj, ĉu ne?

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 20:47:58 Ngày 13 tháng 5 năm 2015

Mi timas respondi, ĉar verŝajne vi laboras spione por registaro de nekonata lando.

Jxenja_A (Xem thông tin cá nhân) 11:09:15 Ngày 14 tháng 5 năm 2015

Christa627:Mi rajtas dividi tion ĉi kun miaj Esperantistaj amikoj, ĉu ne?
Jes, certe! Tio estos tre granda helpo en la esploro, kaj mi elkore dankas vin!

Jxenja_A (Xem thông tin cá nhân) 15:00:03 Ngày 14 tháng 5 năm 2015

Karaj,

Legante viajn komentojn en la demandaro, mi vidas ke multaj el vi demandas, ĉu mi publikigos la rezultojn. La respondo estas jes! Kun grafikaĵoj kaj komentoj. Vi scios ĉion, kion mi ekscios! Mi afiŝos la rezultojn ĉe Lernu, Facebook kaj aliloke en la reto. Amike, Ĵenja Amis

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 15:55:40 Ngày 14 tháng 5 năm 2015

Enketo? En multaj landoj agas leĝoj pri personaj datumoj. Por kio vi kolektas niajn datumojn?

Mia IP-adreso estas malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif
Mia adreso estas malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif
Mi estas malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif

Jxenja_A (Xem thông tin cá nhân) 11:22:56 Ngày 15 tháng 5 năm 2015

Lakiro:Enketo? En multaj landoj agas leĝoj pri personaj datumoj. Por kio vi kolektas niajn datumojn?]
Karaj,

Mi kolektas neniujn el viaj personaj datumoj: nur viajn respondojn (tute anonimajn) al miaj demandoj.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 11:44:37 Ngày 15 tháng 5 năm 2015

Lakiro:Enketo? En multaj landoj agas leĝoj pri personaj datumoj. Por kio vi kolektas niajn datumojn?

Mia IP-adreso estas malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif
Mia adreso estas malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif
Mi estas malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif
Ĉu la enketo postulas vian adreson [:

KStef (Xem thông tin cá nhân) 13:15:07 Ngày 16 tháng 5 năm 2015

Respondis mi jam ridulo.gif

Quay lại