Al la enhavo

Kiun komputilan mastruman sistemon vi uzas nun?

de Alkanadi, 2015-majo-14

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2015-majo-14 20:40:39

La operaciumoj, kiujn mi uzas nuntempe, estas Vindozo kaj Ubuntuo en la komputilo kaj Andriodo en la poŝtelefono.

Ĝis, Novatago.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-14 20:50:23

Vinisus:Belega laboro! Brava Lakiro! Mi ne estas lerta kiel vi rilate komputilon. Gratulon!
externalImage.png

ridulo.gif En mia komputilo paralele estas fiksita Vindozo, tamen mi preskaŭ neniam uzas ĝin. Tre rare mi turnas min al tiu ĉi sistemo por videomuntado. Sed lastatempe mi jam kutimiĝis uzi kaj linuksan videomuntadan programon.

1Guy1 (Montri la profilon) 2015-majo-14 21:58:03

Mi uzas Linukson ("Debian" ).

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-majo-15 14:48:09

Tiel malmulte da MacOS-uzantoj?
Tre ĝojiganta! ridulo.gif

"Vinisus":Linukson, car ĝi estas tute senpaga, Vindozo estas tre facile uzebla, sed multkosta.
Hmm, mi ne konsentas. La ĉefa kaŭzo, kial mi ne uzas na Windows, estas, ke mi trovas ĝin tro komplika kaj malkomforte uzebla. La simpleco, klareco kaj fleksebleco de multaj unix-idaj sistemoj mankas. Ke GNU/Linux estas libera kaj senkosta nur estas la kremo sur la kuko.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-majo-15 15:11:43

Fenris_kcf:Tiel malmulte da MacOS-uzantoj?
Tre ĝojiganta! ridulo.gif

"Vinisus":Linukson, car ĝi estas tute senpaga, Vindozo estas tre facile uzebla, sed multkosta.
Hmm, mi ne konsentas. La ĉefa kaŭzo, kial mi ne uzas na Windows, estas, ke mi trovas ĝin tro komplika kaj malkomforte uzebla. La simpleco, klareco kaj fleksebleco de multaj unix-idaj sistemoj mankas. Ke GNU/Linux estas libera kaj senkosta nur estas la kremo sur la kuko.
Mi ŝatas Linukson por ke mi povas kompreni kiel ĝi funkcias, kaj estas pli facila ŝanĝi ĉion ajn pri la sistemo. Vindozo estas iom tro neŝanĝebla. Sed la lastatempaj Vindozoj (8.1 kaj la venonta 10) ŝajnas tre bona laŭ mi. Do mi tre malŝatus konfesi tion, mi eble aĉetos novan Surface-on kiam Vindozo 10 estas ellasita. Mikrosofto ŝajne ekvojaĝis laŭ pli bona vojo, kaj mi povas respekti tion. Ili liberfontigis la .NET kadron, kaj eĉ estas parolado ke liberfonta Vindozo eblas en la estonteco.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-majo-15 16:03:19

Laŭ mi la (mal-)komforteco de Windows 8 kaj 8.1 estas la sama kiel en Windows 7. Na Windows 10 mi ankoraŭ ne konas, sed ja aŭdis, ke ĝi enhavos multajn plibonigojn. Mi estas scivola pri ĝi, sed dubas, ke mi trovos ĝin pli bona ol GNU/Linux.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-majo-15 17:52:14

Fenris_kcf:Laŭ mi la (mal-)komforteco de Windows 8 kaj 8.1 estas la sama kiel en Windows 7. Na Windows 10 mi ankoraŭ ne konas, sed ja aŭdis, ke ĝi enhavos multajn plibonigojn. Mi estas scivola pri ĝi, sed dubas, ke mi trovos ĝin pli bona ol GNU/Linux.
Jes, 7 mi ne tre ŝatas, sed kun 8 kaj 8.1 Microsoft almenaŭ celas plibonigi la interfacon. Vista kaj Sep ŝajnas tro simila al XP, kaj ne taŭgas por "konverĝa sistemo". Kiel Canonical (Ubuntu), Microsoft nun celas krei "konverĝan operaciumon" kiu povas mastrumi ĉiajn komputilajn aparatojn, kaj ne nur surtablajn/turajn komputilojn. La malgrandaj aparatoj kun Windows 10 havos kapablon agi kiel surtabla komputilo kiam vi endokigas ilin. Mi provis Surface Pro kun 8.1, kaj laŭ mi la fasono estas tre bona kaj kohera, sed mi ankaŭ ŝatas Unity kaj Gnome 3 de Linukso, do mi jam spertis multajn novajn fasadojn.

Mi nun uzas Androidon sur telefono, Androidon sur tabulkomputilo, kaj Ubuntu-on sur tekokomputilo. Se Microsoft venkos Canonical al la vendoplaco, kaj se ilia produkto estas bona, mi eble uzos iliajn aparatojn por ke mi nur devas uzi UNU operaciumon. Mi nepre ankaŭ uzus Linukson sur la surtabla komputilo por Linuksaj aferoj.

ghibulo (Montri la profilon) 2015-majo-16 15:03:05

Mi uzas Linukson - Slackware 14.1 hejme kaj Debian "Jessie" en laborejo. Mia grafika interfaco estas openbox - tre adaptebla kaj rapida. Eble vindozo ankaŭ kelkiam ne estos grafika sistemo, sed nun tio estas la plej grava konsistaĵo por vindozistoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-16 17:13:28

Mi aŭdis, ke en Ĉinio amase funkcias nacia linuksa operaciumo Azia. Ekzistas ankaŭ celo havi propran nacian linuksan operaciumon en Belorusio kaj Hindio.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-16 18:03:31

Ĉu la vorto "Operaciumo" rilate al komputilo estas jus kreita neologismo, aŭ ekzistas internacia konsento pri tia esperanta vorto? Laŭ mi "Funkciiga sistemo", estus pli internacia. Notu bone! Mi nur dubas, bv. ne krucumi min. ridulo.gif

Reen al la supro