La morto de la utopioj
ya Paquillo, 20 Mei 2015
Ujumbe: 16
Lugha: Esperanto
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 21 Mei 2015 7:21:40 asubuhi
mattheard:Monda Banko kaj IMF estas la ĉefaj kaŭzantoj de intenca malriĉeco. Ambaŭ estas iloj de la monda estraro.Tempodivalse:Ĉu vi povus provizi statistikojn?Kompreneble! Ĉi tie estas grafikaĵaro pri malriĉeco publikigis per la Monda Banko (World Bank).
alimales (Wasifu wa mtumiaji) 21 Mei 2015 9:22:10 asubuhi
Tempodivalse:Oni ne ofte pensas, ekz., pri la 21 mil homoj mortantaj ĉiujare pro malsato - la gazetaro kaj televido atentiĝas aliloke...Bedaŭrinde, laŭ via fonto, estas 21 mil ĉiutage...
Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 21 Mei 2015 12:31:19 alasiri
Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Mei 2015 1:28:20 alasiri
mattheard:Ni loĝas en la Utopio! Pliaj homoj estas pli riĉaj, pli sanaj, kaj pli feliĉaj ol la antaŭa jarcento. Estas malpliaj mortoj kaŭze de la perforto kaj la morbo ol la antaŭa jarcento, ne?Mi parolas pri la estonteco de la homaro, ĉu ni evitos la pereon de la homaro pro homaj kialoj kiel atombomboj, nuklea energio, polucio, tera supervarmiĝo, ktp.?
kompreneble multaj homoj vivas tre bone en la mondo, estas multaj dikuloj kaj riĉuloj, sed mi pensas ke tio ne estas la afero, la unua estas malsana por la korpo kaj la dua ofte por la menso.
Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 24 Mei 2015 8:25:35 alasiri
Mi vidas nature ke la utopioj de la pasinteco malsukcesis. Ili estis, mi opinias, ĉiuj partaj,ŝiraĵitaj, nura proponoj por re-enordigado de la povo. Kaj mi kredas Paquillo pravas: se ni, homoj, ni restos sur la nuna kurso, nia planedo estos konsumita. Persone, tamen, mi kredas ke iam ni, homoj, trovos la vojon de paco kaj kunvivado. Tiu fido movas mian vivon.Malfeliĉe mi vidas kiel ĉiuj utopioj de la lastaj jarcentoj mortas en ĉi tiu jarcento kaj nia homa mondo direktiĝas rekte al pereo. La scienco ne alportos/is pacon, nek la religio, nek esperanto, nek la politikistoj.... do, ĉu io savos nian mondon aŭ ni estas kondamnitaj?
Notxor (Wasifu wa mtumiaji) 25 Mei 2015 9:50:28 asubuhi
«Ŝi (la utopio) estas sur la horizonto, diras Ferdinando Birri. Mi marŝas du paŝojn, ŝi movas du paŝojn for. Mi marŝas dek paŝojn kaj la horizonto kuras dek paŝojn for. Kiom ajn mi iru, mi neniam atingos. Ĉar por kio utilas utopio? Por tio utilas: por marŝi.»
Eduardo Galeano