Tin nhắn: 74
Nội dung: Esperanto
ustra (Xem thông tin cá nhân) 08:42:11 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
Luib:1, 2, 3, 4, 5, 6, 7ustra:ISIL estas malbona ekzemplo, ĉar tiuj batalantoj plenumas nur la agendon de ilia kreintoj: Usono, Israelo, Sauda Arabio kaj Kataro. La okazaĵoj en la Proksima Oriento estas plene intencataj.Pruvo?
Verdire, tiu temo enuigas min. La malantaŭoj estas jam delonge detale dokumentitaj kaj tute neniu sekreto. Sammaniere tiuj reĝimoj ekestigis la Muĝahedinojn, Al Kaida kaj ĉiujn aliajn terorajn grupojn.
Aŭ, se vi preferas, simple kredu la samdirektitajn amaskomunikilojn...
Luib:Eble ekzistas estro(j) honesta(j), sed simple naiva(j). Ĉar kio estas la "profunde malica" eco de la monsistemo? Ne klaras tio por ĉiuj homoj. Ekzemple por mi ne.Tio ne klaras por vi, ĉar vi ne konas la meĥanismon de tiu sistemo kaj do ne komprenas ĝin. Studu la fidatan monsistemon.
Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 08:46:30 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
ustra:Senestrarismo estas la sole akceptebla vivmaniero.Tiam korporacioj ne havus limigojn. Homoj farus bandojn kaj tribojn, kiuj estos danĝeraj.
ustra (Xem thông tin cá nhân) 08:52:54 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
Alkanadi:Kaj kie estas la korporaciaj limigoj hodiaŭ? Fakte, estas la registaroj, kiuj permesas al korporacioj fari kion ajn ili volas. Sen tiu estrara protektado, korporacioj ne povus fari hidraŭlikajn fendadojn (fracking) aŭ kontamini kaj la medion kaj nin per GMO kaj aliaj venenoj...ustra:Senestrarismo estas la sole akceptebla vivmaniero.Tiam korporacioj ne havus limigojn. Homoj farus bandojn kaj tribojn, kiuj estos danĝeraj.
Sociopatoj kuniĝus al bandoj, ne sanaj homoj.
Estas rimarkinde kiom homoj timas liberecon kaj sendependecon.
Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 10:50:23 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
ustra:Regi aliulojn ne estas la naturo de la homo. Tion deziras nur sociopatoj, kiuj regas nuntempe la homojn. Ili reprezentas nur etegan frakcion de socio.Hmm, vi ŝajnas tre bone informita pri la homa naturo... Mi ne povas pruvi tion, sed miaflanke mi konsideras ke homoj estas sociemaj animaloj iom similaj al lupoj, kaj ke la povo-rilatoj inter individuoj (nome dominado kaj submetiĝo) estas tipe naturaj kondutoj (iuj dirus tro naturaj, eĉ bestaj).
ustra:Estas rimarkinde kiom homoj timas liberecon kaj sendependecon.Ofte, tio kion ni timas ne estas la propra libereco, sed tiu de la najbaroj
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
ustra (Xem thông tin cá nhân) 11:33:19 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
Simon_Gauvain:Ne temas pri informiteco, sed pri konscio. Tio inkludas komprenon de moraleco. Ĉiu sana homo scias kio estas ĝusta kaj kio ne. Sklavigi aliulojn apenaŭ estas morale ĝusta.ustra:Regi aliulojn ne estas la naturo de la homo. Tion deziras nur sociopatoj, kiuj regas nuntempe la homojn. Ili reprezentas nur etegan frakcion de socio.Hmm, vi ŝajnas tre bone informita pri la homa naturo... Mi ne povas pruvi tion, sed miaflanke mi konsideras ke homoj estas sociemaj animaloj iom similaj al lupoj, kaj ke la povo-rilatoj inter individuoj (nome dominado kaj submetiĝo) estas tipe naturaj kondutoj (iuj dirus tro naturaj, eĉ bestaj).
Ĉu vi preferas esti sklavo ene de la nuna sistemo pro riskema komparo kun malpli konsciaj bestoj?
Cetere, tiuj kiuj oferas al vi protektadon ofte ja estas ĉi sociopatoj...
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:45:48 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
ustra:Do, kiel senestrarismo povas malaperigi estrarismon? Mi ne bone vidas la vojon al tiu celo, eĉ se ĝi estas ege dezirinda.
ISIL estas malbona ekzemplo, ĉar tiuj batalantoj plenumas nur la agendon de ilia kreintoj: Usono, Israelo, Sauda Arabio kaj Kataro. La okazaĵoj en la Proksima Oriento estas plene intencataj. Tiuj aferoj neniel temas pri senestrarismo. Fakte, tio estas la produkto de estrarismo. Kiel ĉiam.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:48:00 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
ustra:Kion fari pri malsanaj homoj?
Ne temas pri informiteco, sed pri konscio. Tio inkludas komprenon de moraleco. Ĉiu sana homo scias kio estas ĝusta kaj kio ne.
Luib (Xem thông tin cá nhân) 13:13:02 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
ustra:Nature por senestrismanoj fidata mono estas rifuzenda, ĉar ties valoro bazas sur la povo de la garantiantaj estroj.Luib:Eble ekzistas estro(j) honesta(j), sed simple naiva(j). Ĉar kio estas la "profunde malica" eco de la monsistemo? Ne klaras tio por ĉiuj homoj. Ekzemple por mi ne.Tio ne klaras por vi, ĉar vi ne konas la meĥanismon de tiu sistemo kaj do ne komprenas ĝin. Studu la fidatan monsistemon.
Sed principe? Ĉu laŭ vi la fidata monsistemo estas "profunde malica" pro tio ke ebligas pli egajn inflaciojn?
Se jes: inflaciojn oni povas eviti. Eble ne, sed povas ekzisti homoj, ankaŭ estroj, kiuj kredas, ke jes. Bonvolu memorigi vin pri la komenca demando: Ĉu ekzistas bonvolantaj estroj?
Se ne, bonvolu klarigi vian riproĉon al la fidata monsistemo.
ustra (Xem thông tin cá nhân) 15:57:28 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
Altebrilas:Do, kiel senestrarismo povas malaperigi estrarismon? Mi ne bone vidas la vojon al tiu celo, eĉ se ĝi estas ege dezirinda.Efektive, la vojo estas sufiĉe simpla: akceptu la veron!
Tiu unua paŝo estas la plej malfacila, ĉar ĝi postulas kontesti la propran egoon. Neniu ŝatas agnoski, ke ni estas trompitaj kaj manipulitaj. Sed tio necesas por ekkoni, ke ni vivas en malvidebla malliberejo, ke demokratio kaj libera gazetaro ne ekzistas, ke la lerneja sistemo pli endoktrinigas ol klerigas ktp.
Mi pensas, ke Edward Bernays tre trafe priskribis nian socion (el "Propaganda", 1928):
Edward Bernays:La konscia kaj inteligenta manipulado de la organizataj kutimoj kaj opinioj de la amasoj estas grava elemento en demokrata socio. Tiuj kiuj manipuladas tiun nevidatan meĥanismon de socio konsistigas nevideblan registaron, kiu estas la vera reganta potenco de nia lando. Ni estas regataj, niaj mensoj estas muldigataj, niaj gustoj estas formigataj, niaj ideoj estas sugestigataj, ĉefe de viroj pri kiuj ni neniam aŭdis. Tio estas la logika rezulto de la maniero kiel nia demokrata socio estas organizata. Grandega kvanto da homoj devas tiamaniere kunlaboradi, se ili volas vivi kune en ekvilibre funkcianta socio. Preskaŭ ĉiu ago de nia vivo, ĉu en la sferoj de politiko aŭ komerco, ĉu en nia socia konduto aŭ en nia etika pensado, ni estas regataj de tiu relative malgranda nombro de personoj, kiuj komprenas la mensajn procezojn kaj sociajn skemojn de la amasoj. Estas ili, kiuj tiras la ŝnurojn, kiuj kontrolas la publikan menson.Kiam ni akceptas tiun veron, la necesajn sekvajn paŝojn venos aŭtomate. Amo estas nia motivado al scio. La procezo al pozitva realeco estas la jena:
amo (konscio) -> scio (akceptado de vero) -> suvereneco (saĝeco) -> libereco -> pozitiva realeco
Ĉar nia socio estas manipulata, tiu ĉeno aspektas jene:
timo (malkonscio) -> ignorado (malakceptado de vero) -> konfuzo -> kontrolo (malliebereco) -> negativa realeco
La beleco de tio estas, ke oni bezonas nenian revolucion. Sufiĉas, ke ni simple ĉesu doni nian energion al la nuna sistemo. Ni simple povas turniĝi kaj krei nian propran mondon.
Altebrilas:Kion fari pri malsanaj homoj?Tiaj psike malsanaj homoj konsistigas verŝajne malpli ol 1%. Mi pensas, ke ni kapablas nin defendi kontraŭ ili. =)
ustra (Xem thông tin cá nhân) 16:00:40 Ngày 24 tháng 5 năm 2015
Luib:Nature por senestrismanoj fidata mono estas rifuzenda, ĉar ties valoro bazas sur la povo de la garantiantaj estroj.Vi ankoraŭ ne komprenas tiun sistemon. Provu tiun ĉi videon.
Sed principe? Ĉu laŭ vi la fidata monsistemo estas "profunde malica" pro tio ke ebligas pli egajn inflaciojn?
Se jes: inflaciojn oni povas eviti. Eble ne, sed povas ekzisti homoj, ankaŭ estroj, kiuj kredas, ke jes. Bonvolu memorigi vin pri la komenca demando: Ĉu ekzistas bonvolantaj estroj?
Se ne, bonvolu klarigi vian riproĉon al la fidata monsistemo.
Eble estus bona ideo malfermi novan fadenon pri tio...
(Mi ne riproĉas vin. Necesas iom da tempo por plene kompreni tiun monsistemon.)