إلى المحتويات

Mondo sen estroj?

من Luib, 23 مايو، 2015

المشاركات: 74

لغة: Esperanto

ustra (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 3:39:39 م

Tempodivalse:
Valoro sendube estas relativa, sed moraleco estas neniel relativa. Ĝi estas absoluta.
Ni jam luketetis pri la temo alifadene, sed mi volus reklarigi ĉi tie:

Sur kio baziĝas ĉi tiu aserto? Kiel ni povas certi, aŭ almenaŭ fidi, ke ekzistas ia absoluta, objektive ekzistanta moraleco? Kaj eĉ se ĝi ekzistas, kiel ne ni povas ekscii, kia ĝi vere estas?

Disputoj pri la moraleco de certaj aferoj okazas oftege ĉe filozofio kaj politiko. Iu flanko malpravas; sed kiel ni povas konstati, de iu objektiva pozicio, ke ili malpravas?

La problemo ŝajnas al mi nesolvebla, ĉar neniu observeblaĵo en la universo rekte kaj unusence diras per si mem ion ajn pri moraleco. Vidu la penso-eksperimenton de Wittgenstein:

Wittgenstein:Neniu konstato pri fakto povas esti juĝo de absoluta valoro, aŭ impliki ĝin. Supozu, ke vi estas ĉiusciulo kaj sekve scias ĉiujn movojn de ĉiuj korpoj en la mondo, kaj mortaj kaj vivaj, kaj ke vi ankaŭ scias la mensostatojn de ĉiuj homoj, kiuj iam ajn vivis. Supozu ke vi skribas ĉion, kion vi scias, en egan libron. Tia libro entenus tutan priskribon de la mondo; kaj mi volas diri, ke tia libro entenus nenion, kion ni nomus etika juĝo - kaj ĝi entenus nenion, kio logike sekvigus tian juĝon.
Por mi, ĉio ĉi estas la plej grava problemo por metaetiko.

Kompreneble, ni ĉiuj sentas forte pri la realeco de moraleco - kaj tio grave helpas nin ne forbuĉu unu l'alian ĝis malapero - sed el tiu forta intuicio ne nepre sekvas, ke ĝi spegulas iun objektivaĵon.
Mi eĉ ne rimarkis, ke ni luktetis antaŭe. =)
Temas pri konscio, do amo, kaj la akceptado de absoluteca vero. Serĉu la veron kaj vi konos, kio estas morale ĝusta kaj kio ne.

Ĉar al sendiisto mankas granda parto de konscio, li havas nur sian intuicion, kiu verŝajne ne sufiĉas al li kiel respondo.

ustra (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 3:47:54 م

Luib:Ustra:
La bankoj ankaŭ salajras dungitojn sen devo redoni, ĉu ne? Do, nure hipoteze, la dungitoj de bankoj povas/us liveri la forestan monon por la interezoj (nature nure se tiu mono sufiĉas)!
Tio signifas, ke la problemo kun nepageblaj interezoj forestas. Tamen, la bankoj pliriĉigas sin mem sen merito pro la fidata monsistemo.
Estu certigata, ke mono ne estas tiel simpla afero. Kiam interezoj ne plu ekzistas, ankaŭ ne plu ekzistos stimuloj por doni kreditoj... Ne eblas simple nur forigi interezojn. Necesas ŝanĝi la tutan sistemon.

ustra (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 4:09:51 م

Altebrilas:Mi konsentas kun vi, sed tiu solvo eblas nur se ĉiuj homoj samtempe forigos sian egoon, konsciu pri realeco, ktp. Multe da saĝuloj klarigis la vojon. Sed kiel obteni ke ĉiuj agu samtempe, eĉ se la rezultojn malfruas?

Mi opinias, ke tiajn provojn oni ofte faris dum la historio - ekkonsciiĝo pri la egoismo kaj ondo de entuziasmo por instigi tian transformon, sed plejofte la entuziasmo refalis antaŭ ol la rezultoj okazu, kaj la homoj reiĝis kiaj ili estis antaŭe.
Mi respondas per citaĵo de Nelson Mandela:

Nelson Mandela:Kaj kiel ni eklumigas nian propran brilon, ni senkonscie donas al aliuloj la permeson, fari la samon. Kiam ni liberiĝas de nia propra timo, nia ĉeesto efektive liberigas aliulojn.

Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 6:13:53 م

ustra:Mi eĉ ne rimarkis, ke ni luktetis antaŭe. =)
Temas pri konscio, do amo, kaj la akceptado de absoluteca vero. Serĉu la veron kaj vi konos, kio estas morale ĝusta kaj kio ne.

Ĉar al sendiisto mankas granda parto de konscio, li havas nur sian intuicion, kiu verŝajne ne sufiĉas al li kiel respondo.
Mi povas konsenti ke ni devas serĉi ... mi timas, ke ne estas respondoj, sed ni tamen serĉu. Tia estas la sorto de pensanta homo! ridulo.gif

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 6:54:56 م

Oni povas respondi la jenon: kial CIA arestis kelkajn estrojn de FIFA? La arestitoj kompreneble ne estas anĝeloj, sed mi demandas, kial ĝuste nun, kiam alproksimiĝas la monda pokalo pri futbalo en Rusio 2018?

ustra (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 7:26:53 م

Tempodivalse:
ustra:Mi eĉ ne rimarkis, ke ni luktetis antaŭe. =)
Temas pri konscio, do amo, kaj la akceptado de absoluteca vero. Serĉu la veron kaj vi konos, kio estas morale ĝusta kaj kio ne.

Ĉar al sendiisto mankas granda parto de konscio, li havas nur sian intuicion, kiu verŝajne ne sufiĉas al li kiel respondo.
Mi povas konsenti ke ni devas serĉi ... mi timas, ke ne estas respondoj, sed ni tamen serĉu. Tia estas la sorto de pensanta homo! ridulo.gif
Bildigu al si, ke tiu serĉ-procezo estas sinusa ondo oscilanta ĉirkaŭ la vero. Ju pli alta la frekvenco de tiu ondo, des pli alta estas via konscio.

Simon_Gauvain (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 7:43:15 م

ustra:Temas pri konscio, do amo, kaj la akceptado de absoluteca vero. Serĉu la veron kaj vi konos, kio estas morale ĝusta kaj kio ne.
Tio sonas tre religie. Pensi ke ekzistas iu "absoluteca vero" kiu rilatas al la moraleco de homo estas neracia kredo. Kaj se iu pensas esti atinginta tiun veron... li fakte ne plu bezonas demandi sin ĉu li pravas, ĉar li ne plu povas erari, ĉu ne? Tiajn personojn oni kutime nomas fanatikuloj.

ustra (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2015 7:58:35 م

Simon_Gauvain:
ustra:Temas pri konscio, do amo, kaj la akceptado de absoluteca vero. Serĉu la veron kaj vi konos, kio estas morale ĝusta kaj kio ne.
Tio sonas tre religie. Pensi ke ekzistas iu "absoluteca vero" kiu rilatas al la moraleco de homo estas neracia kredo. Kaj se iu pensas esti atinginta tiun veron... li fakte ne plu bezonas demandi sin ĉu li pravas, ĉar li ne plu povas erari, ĉu ne? Tiajn personojn oni kutime nomas fanatikuloj.
Tio sonas spirite, ne religie. Mi almenaŭ ne estas religiulo.
Moralo baziĝas sur vero kaj ne inverse. Se vero baziĝus sur moralo, kaj vero kaj moralo estus relativaj.

nakymatonmies (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2015 4:09:01 ص

Vinisus:Oni povas respondi la jenon: kial CIA arestis kelkajn estrojn de FIFA? La arestitoj kompreneble ne estas anĝeloj, sed mi demandas, kial ĝuste nun, kiam alproksimiĝas la monda pokalo pri futbalo en Rusio 2018?
Strange, ke FBI intervenis en la agadon de internacia sporta organizacio! Kial? FBI ja estas ena polico de Usono. Usonanoj eĉ nomas futbalon 'soccer', ne 'football'. Kial ili rajtas fari tion???
Sammaniere ena polico de Namibio povus aresti la membrojn de FIFA, sed ne, - ĉiam usonanoj.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2015 9:22:06 ص

Ĝendarmo de'l mondo

عودة للاعلى