Đi đến phần nội dung

Mondo sen estroj?

viết bởi Luib, Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Tin nhắn: 74

Nội dung: Esperanto

Luib (Xem thông tin cá nhân) 12:48:05 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Laŭ la anim-sciencisto Milgramo, la obeo al estroj ebligas vere monstrajn agojn: jen la Vikipedio-artikulo. Do ĉu mondo sen estroj ebligus pli bonajn (aŭ malpli monstrajn) homojn?

Mi opinias, ke jes. Sed kiel krei tian mondon?
- Bojkoti elektadojn? Sed verŝajne neniam ĉioj bojkotos.
- Krei senestrisman partion, kun la celo iom post iom forigi ĉiujn leĝojn? Tio estus laŭ mi la pli bona decido. Sed ĉu akcepteblas partiĝi estrarojn, se oni opinias, ke estroj malbonas kaj/aŭ danĝeras?

Kaj se vi respondintos jes: Ĉu principe ĉiuj estroj nure volas la povon? Mi opinias, ke ne. Laŭ mi ekzistas bonvolantaj estroj.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 15:21:27 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Luib:Do ĉu mondo sen estroj ebligus pli bonajn (aŭ malpli monstrajn) homojn?
Nepre. Senestrarismo estas la sole akceptebla vivmaniero.

Luib:- Bojkoti elektadojn? Sed verŝajne neniam ĉioj bojkotos.
Bojkoti elektadojn estas bona komenco.

Luib:- Krei senestrisman partion, kun la celo de iom post iom forigi ĉiujn leĝojn? Tio estus laŭ mi la pli bona decido. Sed ĉu akcepteblas partiĝi estrarojn, se oni opinias, ke estroj malbonas kaj/aŭ danĝeras?
Oni ne povas sin liberigi de sistemo per rimedoj, kiujn la sistemo mem permesas. Ĉiu ludo ene de tiu sistemo estas senutila.

Luib:Ĉu principe ĉiuj estroj nure volas la povon? Mi opinias, ke ne. Laŭ mi ekzistas bonvolantaj estroj.
La veraj estroj (mi ne parolas pri la marionetoj el politiko) volas sklavigi kaj kontroli nin ĉiuj.
Ĉu vi aŭdis pri iu bonvolanta estro, kiu intencis neniigi la profunde malican monsistemon? Neniu estro estas honesta, se li/ŝi ne alcelas almenaŭ tion...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:35:23 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

En mondo sen estroj, kiel protekti sin kontraŭ memproklamitaj estroj?

FJDS (Xem thông tin cá nhân) 15:50:38 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Altebrilas:En mondo sen estroj, kiel protekti sin kontraŭ memproklamitaj estroj?
Per la kunfaro de cxiuj gehomoj. La homaro ne bezonas savulojn.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 15:55:44 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Altebrilas:En mondo sen estroj, kiel protekti sin kontraŭ memproklamitaj estroj?
Regi aliulojn ne estas la naturo de la homo. Tion deziras nur sociopatoj, kiuj regas nuntempe la homojn. Ili reprezentas nur etegan frakcion de socio.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:03:21 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

FJDS:
Altebrilas:En mondo sen estroj, kiel protekti sin kontraŭ memproklamitaj estroj?
Per la kunfaro de cxiuj gehomoj. La homaro ne bezonas savulojn.
Ĉu vi certas? Eble la civiluloj en Sirio kaj Irako ne prifajfus salvulojn. Kaj eĉ la kunfaro de la plej potenca lando kaj kelkaj aliaj plej riĉaj ne sufiĉas por protekti civilulojn kontraŭ memproklamitaj estroj, kiuj mortpafas tiujn, kiuj ne volas obei al ili.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 16:11:21 Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Altebrilas:Ĉu vi certas? Eble la civiluloj en Sirio kaj Irako ne prifajfus salvulojn. Kaj eĉ la kunfaro de la plej potenca lando kaj kelkaj aliaj plej riĉaj ne sufiĉas por protekti civilulojn kontraŭ memproklamitaj estroj, kiuj mortpafas tiujn, kiuj ne volas obei al ili.
ISIL estas malbona ekzemplo, ĉar tiuj batalantoj plenumas nur la agendon de ilia kreintoj: Usono, Israelo, Sauda Arabio kaj Kataro. La okazaĵoj en la Proksima Oriento estas plene intencataj. Tiuj aferoj neniel temas pri senestrarismo. Fakte, tio estas la produkto de estrarismo. Kiel ĉiam.

Luib (Xem thông tin cá nhân) 06:22:54 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

Altebrilas:En mondo sen estroj, kiel protekti sin kontraŭ memproklamitaj estroj?
Se neniu obeas, ankaŭ la soldatoj ne, memproklamitaj estroj ne havas iun povon.

Luib (Xem thông tin cá nhân) 06:26:44 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

ustra:ISIL estas malbona ekzemplo, ĉar tiuj batalantoj plenumas nur la agendon de ilia kreintoj: Usono, Israelo, Sauda Arabio kaj Kataro. La okazaĵoj en la Proksima Oriento estas plene intencataj.
Pruvo?

Luib (Xem thông tin cá nhân) 06:55:56 Ngày 24 tháng 5 năm 2015

ustra:Ĉu vi aŭdis pri iu bonvolanta estro, kiu intencis neniigi la profunde malican monsistemon? Neniu estro estas honesta, se li/ŝi ne alcelas almenaŭ tion...
Eble ekzistas estro(j) honesta(j), sed simple naiva(j). Ĉar kio estas la "profunde malica" eco de la monsistemo? Ne klaras tio por ĉiuj homoj. Ekzemple por mi ne.

Quay lại