Al la enhavo

ĉu la francaj kaj anglaj misiloj protentas hispanion?

de Paquillo, 2015-junio-01

Mesaĝoj: 215

Lingvo: Esperanto

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-junio-15 08:45:19

vincas:
Ĉu mi skribis tuta?
Pri kio vi skribis? okulumo.gif

vincas:
Vi eĉ ne dubu, ajna rebato farus grandan damaĝon al Rusio. Ĉu vi komprenas tion?
Jes. Sed ĉu vi povas pruvi vian bazan logikan aserton "Rusio batos Eŭropon"? Ĉu vi komprenas la demandon? okulumo.gif

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-junio-15 08:59:23

vincas:
Marc_1965:
vincas:
Mi respondis pri rebato, kial vi demandas min pri bato?
Tial ke ankaŭ "rebato" devas esti "bato". Ĉu vi ne komprenas tion? okulumo.gif
Rebato sekvas post bato. Ĉu vi komprenas?
Jes. Do mi ree demandis vin: respondu logike kial vi pensis ke Rusio batos Eŭropon? Ĉu vi konprenas la demandon? okulumo.gif

vincas:
Marc_1965:Ŝlosilvorto en via aserto esta "se", ĉu ne? Do mi ree demandas vin: kial, laŭ via opinio, Rusio devas bati Eŭropon? Ĉu vi komprenas la demandon?
Mi ne devas respondi, kial Rusio batus Eŭropon.
Do vi ne povis pruvi vian bazan logikan asserton "Rusio batos Eŭropon", do la aserto estas via fantaziaĵo, do viaj asertoj kaj konkludoj pri "Rusio batos" estas mensogaj, ĉu ne? okulumo.gif

Vi pruvis ke vi skribis ne pri realo sed pri viaj fantaziaĵoj! okulumo.gif

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-junio-15 09:13:45

vincas:
La ĉefa estro (Commander-in-chief) de armitaj fortoj de Francio estas franca prezidento kaj la ĉefa estro de armitaj fortoj de Britio estas brita reĝino.

Nur franca prezidento kaj brita reĝino povas ordoni bati per nuklea armilo.
Oh! Ŝajnas ke vi ne komprenis min. Bone, mi skribu tre simple kaj logike. okulumo.gif

Unue: Reala niatempa historio pri francaj helikoptero-portaj ŝipoj de projekto "Mistral" pruvis ke prezidento de Francio estas usona vasalo, ĉu ne? okulumo.gif

Due: Mi ne konas en realo niatempan iun eventon, ke Britio faris ion kontraŭ la opinio de Usono, ĉu vi? okulumo.gif

vincas:
Philip M. Breedlove nur plenumos ordonon.
Trie: En realo Philip M. Breedlove plenumas nur usonajn ordonojn, ĉu ne? okulumo.gif

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-junio-15 09:54:53

klmn:
Ĉu vi certas ke ĝi ne estas rustita jam antaŭlonge? Aŭ ke butonoj ne estas per dratoj ligitaj? ridego.gif
Viajn demandojn vi faris laŭ asertoj "ĝi estas rustita jam antaŭlonge" kaj " butonoj estas per dratoj ligitaj", ĉu ne? okulumo.gif

Do laŭ logiko komence vi devas pruvi ke la asertoj estas veraj, ĉu ne? okulumo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-15 11:58:41

Ne ekzistas amikaj landoj, ekzistas samcelaj interesoj inter ili. Tiu mano kiu hodiaŭ karesas, morgaŭ estas la sama mano, kiu ŝtonumas.

Paquillo (Montri la profilon) 2015-junio-15 18:16:50

Vinisus:Ne ekzistas amikaj landoj, ekzistas samcelaj interesoj inter ili. Tiu mano kiu hodiaŭ karesas, morgaŭ estas la sama mano, kiu ŝtonumas.
Ĉu ne estus pli bone: "La mano kiu hodiaŭ karesas estas la sama mano kiu morgaŭ ŝtonumos"?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-15 19:14:48

Paquillo:
Vinisus:Ne ekzistas amikaj landoj, ekzistas samcelaj interesoj inter ili. Tiu mano kiu hodiaŭ karesas, morgaŭ estas la sama mano, kiu ŝtonumas.
Ĉu ne estus pli bone: "La mano kiu hodiaŭ karesas estas la sama mano kiu morgaŭ ŝtonumos"?
Gratulon! via propozicio estas pli eleganta ol la mia.

Stefano888 (Montri la profilon) 2015-junio-15 20:14:43

Lakiro:
nakymatonmies:Nenio ŝanĝiĝis ekde 1867. Estas ni kaj ili. Reciproka minaco.
Jes, la mondo delonge freneziĝis! Estas ni kaj ili...
Mi tuj rememoris ciganan lingvon. Por ĉiuj ciganoj la homaro dividiĝas je du partoj - roma kaj gaĝe. Aliaj naciecoj por ili ne ekzistas. Roma estas ciganoj, sed gaĝe estas ĉiuj restaj (neciganoj). ridulo.gif Same estas rusoj kaj nerusoj, disdegnantaj rusojn. ridulo.gif Tio ĉi veras! ridulo.gif
Io, kio eble interesos vin, rilate al usonaj sintenoj pri rusoj. Nuntempe en nia preĝejo du virinoj, kiuj ne estas rusaj posteuloj, diris, "Mi ŝatas Putin pli bone ol Obaman." "Mi ŝatas Putin pli bone ol Obaman ankaŭ."

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-16 03:31:50

Stefano888:Nuntempe en nia preĝejo du virinoj, kiuj ne estas rusaj posteuloj, diris, "Mi ŝatas Putin pli bone ol Obaman." "Mi ŝatas Putin pli bone ol Obaman ankaŭ."
Jes, tia simpatio al Putin estas interesa fenomeno inter usonaj kristanoj. Unu usona kristano en socia retejo skribis ion kiel: "Putin ne hontas publike aperi en kompanio de la rusa ortodoksa patriarĥo, sed Obama evitas la sanktan krucon kiel vampiro."

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-16 03:54:15

Jes, tia simpatio al Putin estas interesa fenomeno inter usonaj kristanoj. Unu usona kristano en socia retejo skribis ion kiel: "Putin ne hontas publike aperi en kompanio de la rusa ortodoksa patriarĥo, sed Obama evitas la sanktan krucon kiel vampiro."
Inter la konservativuloj estas ĝenerala percepto, ke Putin agas pli "prezidente" ol Obama - li estas fortmana, ekzeuktiva, ne timas realigi sian volon, ne evitas la "politikajn malkorektaĵojn" (t.e. diskriminacii kontraŭ gejoj kaj opoziciuloj).

Tiu ĉi pozitiva sinteno al Putin surprizas min, ĉar oni kutime trejnas la usonan popolon suspektemi pri ĉio rusa.

Reen al la supro