Sadržaj

ĉu la francaj kaj anglaj misiloj protentas hispanion?

od Paquillo, 1. lipnja 2015.

Poruke: 215

Jezik: Esperanto

Marc_1965 (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 08:18:41

Mi skribos simple kaj logike.

Fakto 1: Usono dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo.
Fakto 2: De Usono ĝis Rusio alfluga tempo de nuklea misilo estas ĉirkaŭ 1 horo.
Fakto 3: De eŭropaj landoj ĝis Rusio alfluga tempo de nuklea misilo estas ĉirkaŭ kelkaj minutoj.
Fakto 4: Krom nukleajn misilojn Rusio havas nukleajn pafaĵojn, minojn.
Fakto 5: Se rusia pafilego/bombopafilo havas 152 мм-an aŭ plian kalibron, do ĝi povas pafi per nukleajn pafaĵojn/minojn.
Fakto 6: Kontraŭmisila armilo ne povas kontraŭbatali pafaĵon aŭ minon.

Logika rezonado:
Laŭ milita scienco rusia armeo devos forigi nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo en komenco de milito per nukleaj armiloj.

Logika konkludo: eŭropanoj mortiĝos kauze de Usono volas dispozicii nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo.

Rimarko: mi ankoraŭ ne skribis pri rusion armilon de elektromagneta impulso kaj kontraŭelektronikan armilon. okulumo.gif

erinja (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 12:19:08

Ĉiam estas diversaj perspektivoj en la monto, ĉu ne?
Jen iom pli da faktoj:
Fakto 7: Rusujo dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo.
Fakto 8: De Usono ĝis Rusujo alfluga tempo de nuklea misilo estas ĉirkaŭ 1 horo.
Fakto 9: De Rusujo ĝis Eŭropo alfluga tempo de nuklea misilo estas ĉirkaŭ kelkaj minutoj.

Kiel eŭropa lando povus protekti sin, se Rusujo decidus pafi nuklean misilon al ĝi? Sendube ĝi ne povas dependi je usona protekto, se usonaj misiloj restus en Usono, ĉar kiel vi prave diras, temas pri kelkaj minutoj, kaj unu horo por respondo.

Se Rusujo pravas en sia timo de usonaj misiloj, sendube Eŭropo same prave timas la rusajn misilojn.

Mi mem estas kontraŭ nukleaj armiloj entute, sed oni devas kompreni ĉiujn vidpunktojn. Mi povas kompreni kial Rusujo ne volus havi nukleajn misilojn usonajn en Eŭropo, sed oni ne devas fari grandan salton por kompreni kial Eŭropo volus havi protekton de Rusujo, pere de usonaj misiloj en eŭropaj landoj.

klmn (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 12:25:36

Marc_1965:
Rimarko: mi ankoraŭ ne skribis pri rusion armilon de elektromagneta impulso kaj kontraŭelektronikan armilon. okulumo.gif
Ie jam aŭdita temo kaj prikomentita pere de eksTerurĉjo.
Ĉu vi povas rakonti pli detale?

ĉu vi komprenas la demandon

klmn (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 12:31:11

Marc_1965:
klmn:
Sed via baza aserto ke NATO atakos Rusion estas sufiĉe sensenchava por tranŝi la diskuton ĉi tie.
Kial Usono dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Europo?
Laŭ mi tio estas signo de "NATO preparas ataki Rusion per nukleaj armiloj".
Tio ke Rusio histerie kontraŭis kiam oni intencis dispozicii kontraŭraketan ŝildon (pure defendan en sia naturo) en Ĉeĥio aŭ Pollando estas klara indiko ke ĝi preparas sin por atako kontraŭ ili, ĉu ne?

ĉu vi povas malpruvi la aserton

klmn (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 12:36:40

Marc_1965:
klmn:
Marc_1965:
Kial Usono dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Europo?
Laŭ mi tio estas signo de "NATO preparas ataki Rusion per nukleaj armiloj".
Kial Rusio disponas nuklean armilon en la centro de Eŭropo, en Kenigsberga regiono?
Laŭ mia opinio tial ke Kenigsberga regiono estas Rusio, kaj tial ke Usono dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo apud limoj de Rusio.

Mi ree demandas vin: kial laŭ via opinio Usono dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo?
laŭ mia opinio al Pollando kaj Litovio tre ne plaĉas ke iu ne prognozebla lando dispozicias nuklean armilon apud iliaj limoj.

Krome Rusio okupis Krimeon por povi dispozicii nuklean armilon ankaŭ tie, do la respondo estas evidente bezonata.

ĉu vi komprenas min

Marc_1965 (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 12:52:32

erinja:Ĉiam estas diversaj perspektivoj en la monto, ĉu ne?
Jen iom pli da faktoj:
Fakto 7: Rusujo dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn en Eŭropo.
Ĉu vi skribis pri Kenigsberga regiono?

erinja:
Fakto 8: De Usono ĝis Rusujo alfluga tempo de nuklea misilo estas ĉirkaŭ 1 horo.
Fakto 9: De Rusujo ĝis Eŭropo alfluga tempo de nuklea misilo estas ĉirkaŭ kelkaj minutoj.
Jes. Kai kio plu? Ĉu Rusio dispozicias nukleajn kaj kontraŭmisilajn armilojn apud Usono?

erinja:
Kiel eŭropa lando povus protekti sin, se Rusujo decidus pafi nuklean misilon al ĝi?
Tre simple: ne dispozicii en Eŭropo usonajn misilojn. Pensu mem: poste eksplodo de nuklea eksplodaĵo estos nevivebla regiono. Kial, kaŭ via opinio, Rusio povas bezoni neviveblan regionon?

erinja:
Sendube ĝi ne povas dependi je usona protekto, se usonaj misiloj restus en Usono, ĉar kiel vi prave diras, temas pri kelkaj minutoj, kaj unu horo por respondo.
Mi jam skribis kial laŭ logiko, usonaj misiloj ne povas protekti eŭropanojn. Ĉu vi vidis erarojn en mia logika konkludo?

erinja:
Mi mem estas kontraŭ nukleaj armiloj entute, sed oni devas kompreni ĉiujn vidpunktojn. Mi povas kompreni kial Rusujo ne volus havi nukleajn misilojn usonajn en Eŭropo, sed oni ne devas fari grandan salton por kompreni kial Eŭropo volus havi protekton de Rusujo, pere de usonaj misiloj en eŭropaj landoj.
Ĉu vi volas diri ke eŭropanoj ne komprenas, ke nuklea armilo estas armilo nur por detruo sen ne por protektado?

ustra (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 12:55:40

De kie devenas tiu kredo, ke Usono volas protekti iujn ajn ŝtatojn? Krom la cionista reĝimo, kiun protektas Usono?
En Germanio neniu volas la usonajn nukleajn armilojn, sed kompreneble ne la vasalo decidas kiajn armilojn uzas la mastro aŭ kio okazas en Eŭropo. Fakto estas, ke Usono interesiĝas nur pri militoj kaj neniel pri paco, ĉar tio ekonomie simple ne senchavas.

Alia interesa fakteto estas, ke Rusio (mi ne skribas pri la mallonga epoko de la Sovetunio) dum sia tuta tempo de ekzistado neniam atakis alian landon.

Jes, ekzistas diversaj perspektivoj, sed kredi, ke Usono protektas Eŭropon estas absurda teorio.

Marc_1965 (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 13:06:24

klmn:
Marc_1965:
Rimarko: mi ankoraŭ ne skribis pri rusion armilon de elektromagneta impulso kaj kontraŭelektronikan armilon. okulumo.gif
Ie jam aŭdita temo kaj prikomentita pere de eksTerurĉjo.
Ĉu vi povas rakonti pli detale?
Mi povas rakonti pli detale sed dume ne rakontos pri tio. Mi rakontos pri tio poste se vi volos. okulumo.gif

klmn:
ĉu vi komprenas la demandon
Jes. Kai kio plu? okulumo.gif

Marc_1965 (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 13:12:03

klmn:
Tio ke Rusio histerie kontraŭis kiam oni intencis dispozicii kontraŭraketan ŝildon (pure defendan en sia naturo) en Ĉeĥio aŭ Pollando estas klara indiko ke ĝi preparas sin por atako kontraŭ ili, ĉu ne?
Ne. Kial laŭ via opinio Rusio volas ataki Eŭropon?

Marc_1965 (Prikaz profila) 10. lipnja 2015. 13:14:58

klmn:
Krome Rusio okupis Krimeon por povi dispozicii nuklean armilon ankaŭ tie, do la respondo estas evidente bezonata.

ĉu vi komprenas min
Jes. Vi ree rakontis pri via imaga realo. okulumo.gif

Natrag na vrh