前往目錄

ĉu la francaj kaj anglaj misiloj protentas hispanion?

貼文者: Paquillo, 2015年6月1日

訊息: 215

語言: Esperanto

Paquillo (顯示個人資料) 2015年6月1日下午2:42:44

amikoj, mi preokupiĝas, ĉar mi scias ke la politikistoj el hispanio kaj el aliaj europaj landoj estas iom stultaj. ili klopodas provoki rusion per ĉiaj rimedoj: per ekonomiaj sankcioj, blokante la eniron de rusaj politikistoj kaj entreprenistoj, per misiloj apud la rusa landlimo, ktp.
mia timo estas: kio okazus se frenezaj rusaj politikistoj prenus la povon en rusio kaj decidus "rompi" la blokadon en unu sola tago. ĉu la francaj, anglaj aŭ usonaj nukleaj misiloj respondus por protekti aliajn europuniajn landojn? se ne, ĉu ili protektus almenaŭ hispanion?

hei, mi skribis protektas ne protentas!

Vinisus (顯示個人資料) 2015年6月1日下午3:07:18

Laŭ mi vi pravegas ilia celo estas malhelpi Rusion, sed en Lernu. Net bedaŭrinde oni ne plu povas diskuti pri tio, ĉar nia vartistino ne permesas. Do ni devas paroli nur pri floroj.

Lakiro (顯示個人資料) 2015年6月1日下午3:51:19

Vinisus:en Lernu. Net bedaŭrinde oni ne plu povas diskuti pri tio, ĉar nia vartistino ne permesas.
ridulo.gif ridulo.gif Jes! ridulo.gif ridulo.gif La fadeno VIDPUNKTOJ fariĝis tro politizita kaj totalitarisma. ridulo.gif

nakymatonmies (顯示個人資料) 2015年6月1日下午5:34:21

Paquillo:mia timo estas: kio okazus se frenezaj rusaj politikistoj prenus la povon en rusio kaj decidus "rompi" la blokadon en unu sola tago.
Mi ne kredas, ke tio estas tre reala. En la plej malbona kazo, Rusio plene turnos al siaj Eŭraziaj partneroj, do jam ne estos vere iu 'blokado'. Kaj hodiaŭ oni devas konstati ke Eŭrounio fariĝis tre kontraŭrusia ŝtato, kaj la tendenco daŭras.

Lakiro (顯示個人資料) 2015年6月1日下午5:54:03

Nu Rusio ne intencas ion rompi, se okcidentanoj ne volas amiki kun la rusoj. Eŭropo estas bloko, kiu blokas. Bone! Tamen ne rusoj venos en Eŭropon. Venos ISIS.

Paquillo (顯示個人資料) 2015年6月1日下午9:28:38

Mi pensas ke la senĉesa murdado de rusoj en orienta ukrainio devus ĉesi tiuj, estas la europa unio kiu financas tiujn murdojn per sia senfina helpo al la kievaj faŝistoj. Mi ne povas kredi ke la europanoj estas tiel frenezaj kiel en 1914 aŭ en 1940 aŭ eĉ pli, dio protektu nin.

Marc_1965 (顯示個人資料) 2015年6月2日上午8:07:30

Interese, kial loĝantoj de "okcidenta mondo" pensas ke misilojn povas uzi kiel "pluvombrelon"? okulumo.gif

Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2015年6月2日下午12:32:02

Paquillo:amikoj, mi preokupiĝas, ĉar mi scias ke la politikistoj el hispanio kaj el aliaj europaj landoj estas iom stultaj. ili klopodas provoki rusion per ĉiaj rimedoj: per ekonomiaj sankcioj, blokante la eniron de rusaj politikistoj kaj entreprenistoj, per misiloj apud la rusa landlimo, ktp.
Ili simple faras kion postulas NATO: servuti Usonon.

Paquillo:mia timo estas: kio okazus se frenezaj rusaj politikistoj prenus la povon en rusio kaj decidus "rompi" la blokadon en unu sola tago. ĉu la francaj, anglaj aŭ usonaj nukleaj misiloj respondus por protekti aliajn europuniajn landojn? se ne, ĉu ili protektus almenaŭ hispanion?
Tiuj bomboj protektas nur en tio, ke oni ne rekte militas kontraŭ lando kiu posedas ilin. Okaze de malferma milito, ili ne plu ludas sian avertan rolon kaj protektas neniun.

vincas (顯示個人資料) 2015年6月2日下午8:14:37

paqullio:ĉu la francaj kaj anglaj nukleaj misiloj protentas hispanion kaj aliajn landojn?
Eble Hispanio mem havus akiri nuklean armilon.

Paquillo (顯示個人資料) 2015年6月2日下午8:38:00

vincas:
paqullio:ĉu la francaj kaj anglaj nukleaj misiloj protentas hispanion kaj aliajn landojn?
Eble Hispanio mem havus akiri nuklean armilon.
Hispanio klopodis fari atombombojn antaŭ 50 jaroj sed rezignis ĉar usono ne volis tion. Se mi havus monon mi aĉetus domon en suda francio...

回到上端